RT Journal Article SR Electronic(1) A1 Van Eerde, John A. YR 1977 T1 Gaelic in Scotland JF Language Problems and Language Planning VO 1 IS 1 SP 32 OP 40 DO https://doi.org/10.1075/lplp.1.1.04eer PB John Benjamins SN 0272-2690, AB La Gaela en SkotlandoLa gaela, unu el la malpli disvastigitaj lingvoj, frontas formorton. Ni diskutos gian lukton pri pluvivo en Skotlando, kaj kelkajn soci-historiajn kaj ekonomiajn faktojn. La organizo An Comunn Gaidhealach simboligas la lukton de la gaela. Ĝi postulas tiajn rajtojn por la gaela, kiel plene gaellingvan edukadon, intertraktadon kun la loka kaj nacia registaroj en ĝi, kaj aliron al la leĝo en ĝi.La gaela estas uzata samforme en Skotlando kaj Kanado (Novskotlando kaj Glengarry, Ontario), kaj diversforme en Irlando kaj Manksinsulo. Ciuj tri variaĵoj rapide igas interkompreneblaj al parolantoj de unu. La bretona kaj kimra tamen estas kiel fremdaj lingvoj. Antaŭe, la plej multaj skotoj parolis la gaelan, kiu fontis el Irlando kaj trapenetris la tutan Skotlandon. La nomo 'skota' unue aludis al la gaela, tamen ekdc la 16-a jarcento al la skota dialekto de la angla. Pro politikaj kaj religiaj kauzoj la potenco transiris de la gaellingva altaĵo al la neplu gaela malaltaĵo de Skotlando. La skota nacia eklezio malhelpis la gaelan, tardigante la tradukon de la biblio. La deviga edukado, enkondukita tra la tuta Britujo en 1872, kontraŭis la gaelan. Foje oni fizike punis lernanton, kiu parolis gaele. Post tiu jaro la gaela rapide velkis, krom sur la insuloj. Oni fondis An Comunn, la gaelan asocion, en 1891. Ekde 1918 la instruo de la gaela estis teorie permesita. La tri cefaj eklezioj ne plu kontraŭas. sed ec apogas gin.Kiagrade la gaela estas parto de la skotnaciista movado? En Skotlando nun oni cefe diskutas la reakiron de aŭtonomeco. Oni starigos Asembleon, sed cu gi igos nacia parlamento? Notu, ke Skotlando posedas sian propran legan sistemon, kaj ke la skotaj sportistoj rajtis ludi internacie kaj en teamoj de Skotlando kaj de Britujo! La sporto eble pli helpas reteni la skotan nacian identon, ol la cetera kulturo kaj politiko. Pri la rolo de la gaela en la skota idento, oni cefe notu la deziron de la gaeloj pri gepatralingva aliro al la jura sistemo. Pri la rolo en la universitatoj regas dubo.En Britujo oni lastatempe kununuigis multajn antauajn graflandojn, kreante region-ojn. Tio gravas ce la evoluo de gaellingvaj regionoj (Gailhealtachd) kaj apudaj, limaj zonoj (Breac-Gailhealtachd). Oni kreis insularan administran regionon, kie la plej-multaj gaellingvanoj trovigas. Sed la limoj de la ceteraj regionoj ne sekvas la tradician lingvolimon. Do oni trovas malgrandan gaellingvan zonon de la antaua graflando Perth nun en la granda negaela Centra Regiono.La gaellingvanoj estas eble la plej tipaj skotoj, aparte laŭ la vidpunkto de ekster-landanoj. Hi taksas sin eble iom pli skotaj, ol la negaeloj. Cu ekzistas 'gaela' problemo, mikrokosmo de 'skota problemo'? La sinteno de la gaeloj al la organo de la skota naciismo, la Nacia Partio, estas neklara. Kelkaj gaellingvanoj sendube bon-venigus sendependan Skotlandon, se gaelaj rajtoj estus garantiitaj. La ekonomio de la gaellingvanoj grave dependas de la fiskaptado, kaj la demando pri fiskaptaj limoj tusas ilin.Esprimo de la gaela spirito estas la literaturo. La cefa nuna poeto estas Sorley MacLean, reviviginto de la gaela literaturo. Ekzistas aliaj bonaj poetoj. Pluraj poetoj pritraktas la dividon de la spirito inter gaela kaj angla etosoj. Poeto MacColla esprimas profunde gaelan animon en angla ekstera formo. Komentariisto diras, ke la gaela kulturo formortas. La komitatoj, kc., iom plilongigos la agonion, sed ne kapabl-os revivigi gin.Cu necese? La etoso de la hodiaua epoko ne favoras la gaelan. La lernantoj ne volonte ekstudas duan lingvon. Oni rimarkas nur foje iun stratindikilon en la gaela -en Irlanda Respubliko estas multaj. Cu la Skota Asembleo atentos la gaelan, au dedicos sin nur al pli praktikaj aferoj? Ekzistas eksperimento pri trijara dulingva instruado en la insularaj elementaj lernejoj. La konsilantaro de la Insulara Regiono decidis diskuti siajn aferojn dulingve: ĝia sidejo disponos pri samtempa interpretado. Oni ripetu la edukan eksperimenton aliloke. Kontraŭaj premoj tamen fontas el tele-vido, turismo, industrio, indiferento, ktp. Ni finu per la slogano de An Comunn:'Malgraŭ tio, kion aliaj diras'., UL https://www.jbe-platform.com/content/journals/10.1075/lplp.1.1.04eer