1887
Volume 1, Issue 1
  • ISSN 0272-2690
  • E-ISSN: 1569-9889
GBP
Buy:£15.00 + Taxes

Abstract

Regis forta emocio pri la oficiala politiko pri la irlanda. Irlandanoj ne volonte esprimis sian veran pensadon, sed la amase anglalingva etoso de la irlanda vivo bone indikas majoritatan sintenon al la revivigo de la irlanda - la oficiala nacia lingvo. La recenzata raporto, la unua grava irlanda lingvo-enketo, provas esti objektiva. Gi esploras la sintenojn al la irlanda, scipovon en gi kaj irlandan lingvouzon. Tamen oni enketis nur per intervjuo kaj memraporto, ne per observado au testado. Oni intervjuis cirkaǔ 2 500 personojn, el kiuj cirkaǔ 500 en la Gaeltacht (irlandlingvaj zonoj). Oni krome aparté atentis la edukadon kaj administradon, kie, gis antaǔ nelonge, la profesia progreso dependis de irlandlingvaj testoj.Oni notis majoritate pozitivan sintenon al la lingvo kiel perilo de idento – sed tio ne implicas subtenon de la lingva politiko. Sed oni malalte taksis la lernejan instruadon de la irlanda. Regas generala pesimismo pri la estonteco de la lingvo, kiu estas taksata malnovmoda kaj neprestiga, ec ce enlogantoj de gaelaj zonoj. Tiuj kredas, ke la estonteco de la irlanda dependas de la pluvivo de la zonoj, kies registaran subtenon ciuj apogas.Cirkaǔ 68 p.c. kredas, ke la irlanda devas resti deviga lernofako. Aparte la respond-antoj el la laborista klaso bedaǔris la preferan aljugon de registaraj postenoj al irland-lingvanoj. Oni ĝenerale deziras la pluvivon de la lingvo, sed ne la preferon al giaj parolantoj. Necesas distingi la simpation al lingvo kiel simbolon de idento kaj heredaĵo disde la apogo al komunikado per ĝi.Pro la lerneja instruado, ĉiam pli da irlandanoj certagrade kompetentas en la irlanda. Sed la denaskaj parolantoj malpliigas kaj kun ili la konversacia kapablo. Pro la lerneja instruado kreskas la bazaj legokapablo kaj skribokapablo. Tutlande, nur 1,9 p.c. estas denaskuloj kaj 21 p.c. kompetentas pli ol iome. Nur unu persono el dudek uzas la lingvon intensive, 14 p.c. 'foje'. La angla kreskas eĉ en la Gaeltacht. Eĉ en laǔnome irlandlingvaj registaraj unuoj oni malofte au tute ne parolas irlande. Instruistoj de la irlanda instruas gin dum la leciono, sed ne apogas gin alie.Tradicie oni lasis la revivigon de la lingvo al la lernejoj, sed pro la tutsocia ne-intereso pri la revivigo de la irlanda, la lernejoj ne sukcesis. Do kion faru la lernejoj? Kaj kian lingvopolitikon preferas la popolo? Malfelice oni ne rekte demandis tion.Sume, oni apogas cefe la simbolan kaj kulturan rolojn de la irlanda; ne sajnas ke estontece pli da personoj parolos, au volos paroli, irlande. La lernejoj daǔre gravas, sed per si mem ne povos revivigi la lingvon. La raporto malfelice ne klare sumigas la laboron nek faras rekomendojn. Fakte, kaj por-gaela grupo kaj movado por libereco pri lingvoelekto bonvenigis la raporton, asertante, ke gi apogas iliajn starpunktojn. Domaĝe, ke la konkludoj estas tiel malfirmaj.

Loading

Article metrics loading...

/content/journals/10.1075/lplp.1.1.06edw
1977-01-01
2024-04-18
Loading full text...

Full text loading...

http://instance.metastore.ingenta.com/content/journals/10.1075/lplp.1.1.06edw
Loading
  • Article Type: Research Article
This is a required field
Please enter a valid email address
Approval was successful
Invalid data
An Error Occurred
Approval was partially successful, following selected items could not be processed due to error