1887
Volume 1, Issue 2
  • ISSN 0272-2690
  • E-ISSN: 1569-9889
GBP
Buy:£15.00 + Taxes

Abstract

Irlando: la irlanda lingvo en la edukadoIrlando, kie preskaŭ cies gepatra lingvo estas la angla kaj la ceteraj scias gin, havas problemon versajne unikan: konservi viva kaj revenigi al generate uzo la 2000-jaran irlandan lingvon, kiun nun denaske parolas ec ne 2% de la landanoj, kiun entute scias maksimume 30%, kaj kiun oni publikvive uzas nur en izolitaj regionoj cefe apud la okcidenta bordo - malgrau gia historia rolo kiel portanto de la nacia kulturo kaj fokuso de la naciismaj streboj al politika emancipo, kiujn kronis la fondo de la Irlanda Libera Stato en 1922.La irlanda literatura tradicio dividigas en kvar periodojn: proks. 600-900 p.K., 900-1200, 1200-1650 kaj 1650- (respektive la periodoj antikva, meza, frumoderna kaj moderna). En la 17-a jarcento la formalan literaturan lingvon poiome anstataŭis pli populara lingvoformo. Sed guste samtempe ekenmigris angloj kaj skotoj, grandskale elpusante irlandlingvanojn el regionoj poseditaj de ili. Tiun kolonian procezon apogis la anglaj regantoj de Irlando. Ci tiel envenis la angla lingvo, tiom sukcese, ke gis 1851 la enfluado de anglalingvanoj, malsatoj kaj elmigro de indigenoj lasis nur 1 500 000 irlande-parolantojn, 23% de la logantaro. Pro angla regado kaj angla eduksistemo, kiu tute ekskluzivis la irlandan lingvon, la uzo de tiu lingvo malkreskadis. Inter 1956 kaj 1971 la logantaro en irlandlingvaj regionoj falis de 85 547 al 55 440 (al c. 1,9% de la tuta irlandanaro).Sed 1971 montras ankaŭ kreskon de la sciantoj de la irlanda - 28,3% kompare kun 21,2% en 1946. El tiuj 26,4%, kiuj parolis en 1971 la irlandan ne logante en irland-lingva regiono, nur malmultaj estas aliregionaj irlandlingvanoj. Plejparte temas pri anglalingvanoj, kiuj lerneje lernis la irlandan kaj kredas povi paroli gin, sed vere gin ne of te uzas kaj ne bone scias. (Studo aperinta en 1976 konkludis, ke, dum 30% modere scipovas la irlandan, nur 9% regas gin, kaj ke en anglalingvaj regionoj uzas gin nur 4% ofte kaj 11% de tempo al tempo.) Tio ci rezultas el la oficiala lingvopolitiko rilate lernejojn.Car la forta movado por revigligi la irlandan gravis tuj antaŭ kaj post 1900 en la strebo al liberigo, kompreneblas, ke ekde 1922 la nacia registaro penis uzi sian elementan lernejaron kiel ilon por restaŭri la irlandan. Mankis instrukapabluloj. Oni do unue intensive somerkursis lernejajn instruistojn por ke ili povu instrui la irlandan, kaj fondis tute irlandlingvajn mezlernejojn, iuj el kies lernantoj poste trejnigis en pedagogiaj altlernejoj kaj komencis instrui nur en la irlanda. Oni igis la irlandan studtemo instruenda en ciu elementa lernejo kaj rekomendis tiucele la rektan metodon. En la 1930-aj jaroj jam estis sufice da dulingvaj instruistoj tiel ke oni povis direktivi, ke inter la agoj 4/5 kaj 7/8 lernejanoj lernu kaj parolu nur irlande, kaj eklernu nur en la kvara lerno-jaro la anglan; kaj ke iom post iom oni ekinstruu ciun studobjekton (krom la angla mem) en la irlanda. Oni vaste sekvis la direktivon ĉe la unuaj kvar lernojaroj; sed instruistoj ĝenerale malemis instrui irlande en postaj stadioj — pro manko de lingvo-aplombo, neuzateco de la irlanda ekster la lernejoj, ktp. - kvankam ja fondigis kelkaj tute irlandlingvaj lernejoj. Malkontento esprimigis jam en 1936, kiam la lerneja instruistosindikato dissendis demandaron al 9000 instruistoj kaj la plimulto de la 1347 respondintoj malfavoris la ekskluzivan uzon de la irlanda en fruaj lernojaroj kaj la irlandlingvan instruadon de studobjektoj al pli agaj lernantoj. La raporto pri tiu enketo kaj posta studo, vaste konigitaj, indikantaj la neefikecon de lerneja instruado per dua lingvo, certe influis iom la publikan opinion kaj akcelis tiun malemigon pri la irlanda, al kiu ĉiuokaze kontribuis aliaj faktoroj, ol la studoj - precipe la sento, ke oni tro lasas al la lernejoj la taskon restaŭri la irlandan kiel ĉiutagan lingvon, dum man-kas tiucelaj klopodoj en aliaj sektoroj. De post apogeo en 1948, instruistoj malpli volis plu instrui en la irlanda, kaj gepatraroj ie kaj tie postulis reiron al anglalingva instruado por anglalingvaj infanoj.Listas interese noti, ke la studon de Macnamara en la 1960-aj jaroj (sajne indikantan, ke instrui irlande aritmetikon al anglalingvaj infanoj malakcelis ilian lernon de la angla kaj de problema, sed ne de aŭtomata, aritmetiko, sen ke ili kompense pli regus la irlandan) sekvis eksperimentoj teme kaj metode similaj sed malsimilkonkludaj. Lambert kaj Macnamara (1969) kaj Barik kaj Swain (1975) konkludis el kanadaj eksperimentoj, ke instruado pere de dua lingvo ne signife influas lernon de aritmetiko au de la gepatra lingvo, sed jes bone efikas al rego kaj sato de la dua lingvo.Dum Macnamara esploris, la irlanda edukministrejo funde retaksis la rektametodan lingvopedagogion ekuzitan en la 20-aj kaj disvolvitan en la 30-aj jaroj. En la 60-aj jaroj oni jam sentis, ke tiu metodo postulas tro da laboro precipe de pli agaj elementlerncj-anoj. Oni studis la irlandan lingvostrukturon kaj esploretis pri pedagogio kaj fine lane-is kompleton da kursoj por 5- gis 15-jaruloj, aŭdvidan, kun sonbendaj, bildaj kaj poste filmostriaj suplementoj, kiujn oni plue gisdatigas kaj poluras. Aktuale per tiu metodo ciuj elementaj lernejoj en anglalingvaj regionoj instruas la irlandan. Komplementas iom da babilo en la irlanda inter instruantoj kaj lernantoj kaj da irlandlingva instruado de ekz-e kantado au korpa eduko, sed apenaŭ plu de io alia. Cetere ekde 1971 oni emfazas, ke elementlernejanoj aktive legu, verku kaj eltrovu por si mem, kio malkura-gigas instruadon per la irlanda, car oni iniciatemas pli en la gepatra lingvo.Nun do oni lernas la irlandan, ne per gi Ec pedagogiaj altlernejoj ne plu trejnas tute per la irlanda kaj oni malpli fidas la kapablon de giaj diplomitoj, ol antaue.Cio ci tamen nur pri lernejoj por anglalingvaj infanoj. Tie, kie la irlanda plu dominas hejme, oni cion instruas kaj diras irlande, kaj la anglan oni nur lernas kiel objekton. Tiu lerno okazas iom facile, pro la forta influo de apuda anglalingva mondo kaj la tra-dicio migri al anglalingvaj landoj/regionoj.Restas eta nombro da irlandlingvaj lernejoj en anglalingvaj regionoj. Ilin frekventas infanoj, por kiuj iliaj gepatroj volas tian edukon. Dum antaŭe tiaj lernejoj fondigis pro kuragigo stata, lastatempe la iniciato versajne venus (precipe en Dublino) de gepatraroj postulantaj ilin.La mezlernejaro agnoskas la irlandan kiel studobjekton jam de c. 1901 kaj gi igis dev-iga abiturientiga temo en 1913. Tial instruis gin la pli multaj mezlernejoj - ekz-e 266 el 278 mezlernejoj en 1924-25. Gi igis deviga instruobjekto en ciu mezlernejo en 1927 kaj por ciu mezlernejano en 1932; oni ekdevis sukcesi la tiuobjektan ekzamenon por povi abiturientigi. Tio nedevigis en 1973. Sed la irlanda restas deviga studtemo por ciu lernanto en statsubvenciataj lernejoj.Apartaj ŝtataj subvencioj por mezlernejoj instruantaj kiel eble plej multajn temojn per la irlanda instigis kreskon de tute irlandlingvaj lernejoj de 5 en 1925-26 gis 107 en 1949-50, sed la cifero denove falis (29 en 1971-72) - rimarku ankoraŭ la apogeon ĉ. 1948, ne facile eksplikeblan. Inter 1971 kaj 1975 la procentoj da lernantoj, kiuj ekza-menigis irlande pri studobjektoj kiel matematiko au historio, faladis. De post 1973, ciam pu' da abiturientigokandidatoj ne ekzamenigas pri la (ne plu deviga) irlanda. Tiuj faktoj indikas malkreskon en la scio de la irlanda ce la logantaro, misaŭguran por la estonteco de la lingvo, por kiu ja necesas, ke la anglalingvanoj transvenu al la irlanda, kaj ili evidente ne povas tion fari se ili ĉiam malpli scias la lingvon. La evoluo lerneja povas sekvigi falon de la nombro de irlandanoj sciantaj la irlandan, kiu atingis kulminon de 28,3% en 1971. Se gi komencos fali, restos apenaŭ espero, ke tiu perea procezo renversigos.En postmezaj lernejoj oni ĉie instruas la irlandan kiel objekton, sed preskaŭ nenie ali-ajn temojn per la irlanda. La sola grava escepto estis la pedagogiaj, sed ne plu - kiel menciite. La universitata kolegio en Galway, kiu de longe klopodas varbi studentojn por irlandlingvaj kursoj en 16 studobjektoj, havisgis nun malmultan sukceson. Tamen, oni notu la pozitivajn atingojn de la lerneja instruado de la irlanda: (1) Preskaŭ ciuj elementlernejaj instruistoj kapablas instrui ambaŭ lingvojn kaj ambaŭlingve. (2) Mezaj kaj postmezaj lernejoj havas tre multajn instruistojn de la irlanda kaj multajn, kiuj povas instrui per la irlanda. (3) Preskaŭ 30% de la logantaro pretendas paroli irlande kvankam malpli ol 2% parolas gin denaske. (4) Mem trapasinte la eduksistemon, 70% el la demanditoj de la studo 1976 favoras tute irlandlingvajn lernejojn. Oni ankaù konsideru gravajn malsukcesojn, pri kiuj ne kulpas la eduksistemo: (1) La nombro de denaskaj parolantoj de la irlanda ne cesis fall (2) Tiuj, kiuj en anglalingvaj regionoj scias la irlandan, ne havas okazon uzi gin.Sajnas esti krizo nun por la irlanda lingvo. La movada impulso tiel zorge organizita inter 1922 kaj 1948 sajne elĉerpigis. Krom se oni mobilizos denove, ekzistas grava dangero, ke la progreso pri restaùro de la irlanda iom post iom komplete cesos. Skrib-ante post la apero de la grava Raporto de la Superrigardo pri Lingvo-Sintenoj, mi nombras min inter tiuj 25%, kiuj optimismas pri la estonteco de la irlanda - sed mi tion faras nur pro kredo, ke pozitiva agado okazos tuj. Se oni permesos stagnon, la bremsigo de la iama impulso daùros, kaj sendube restaùro de la irlanda lingvo en ia ajn formo - unulingvisma au dulingvisma - maleblos.

Loading

Article metrics loading...

/content/journals/10.1075/lplp.1.2.04dom
1977-01-01
2024-04-16
Loading full text...

Full text loading...

http://instance.metastore.ingenta.com/content/journals/10.1075/lplp.1.2.04dom
Loading
  • Article Type: Research Article
This is a required field
Please enter a valid email address
Approval was successful
Invalid data
An Error Occurred
Approval was partially successful, following selected items could not be processed due to error