@article{jbp:/content/journals/10.1075/lplp.1.3.05ubl, author = "Übleis, Franz", title = "Sprachprobleme in Tamil Nadu. Eine sprachliche und sprachsoziologische Untersuchung", journal= "Language Problems and Language Planning", year = "1977", volume = "1", number = "3", pages = "153-165", doi = "https://doi.org/10.1075/lplp.1.3.05ubl", url = "https://www.jbe-platform.com/content/journals/10.1075/lplp.1.3.05ubl", publisher = "John Benjamins", issn = "0272-2690", type = "Journal Article", abstract = "Lingvaj Problemoj en Tamillando. Lingvosociologia Esploro.La aǔtoro en 1975/6 studis la sintenon de la tamil-parolantoj en la sudhindia stato Tamil Nadu rilate la propran lingvon.La tamila lingvo estas popollingvo, kaj havas plurjarcentan kulturan tradicion, duan nur je la sanskrita. Sub la brita regado, oficiala lingvo igis la angla, kaj tio signifis Gifortan baton al la tamila. La tamila estas la 5-a hindunia lingvo laǔ parolantaro. Giestas parolata en la stato Tamil Nadu, sed minoritate ankaǔ en Pondichery, Kerala, Karrataka, Andhra Pradesh, Srilanko kaj aliloke.La gvidantoj de Hindunio antaǔvidis la alprenon de la hindia kiel oficiala lingvo, kiu estas lingvo preskaǔ sentradicia kompare kun la tamila. Sed ili devis konsenti pri 'portempa' situacio, kie la angla restas oficiala helplingvo, apud 15 aliaj hinduniaj lingvoj.La štato Tamil Nadu nur ekde 1955 estas pli-malpli populacie (etne) homogena. En 1956 oni enkondukis la tamilan apud la angla. Dank'al la Dravida Progrespartio (gvidanta partio en la stato) rapide kreskas la uzo de la tamila interne de la stata administracio, apud la angla. Cetere tamen en la hinduniaj oficejoj de la tamila stato la angla restas reganta lingvo (apud pli-malpli sporade uzata tamila). En la eduko : regas la tamila kaj la en-stataj minoritataj lingvoj. Tarnen ekzistas ankaǔ kelkaj privataj lernejoj, kie la angla estas la instru-lingvo. Ili estas por ričaj elit-familioj. 80-pocente oni lernis kiel duan lingvon la hindian: sed oni gin anstataǔigis per la angla (kiu estas deviga je mezlerneja nivelo).En la štato Tamil Nadu ekzistas tri universitatoj, el kiuj unu havas nur anglalingvajn kursojn. En la du aliaj ekzistas instrufakoj, kies lingvo estas la tamila. Sed la instruado en la angla regas čefe en natursciencaj fakoj. La publikigajoj estas ciuj anglalingvaj: cetere ne evoluis tamila scienca lingvo. Ni rimarkas ankaǔ, ke ekzistas rimarkinda malsamo inter skribata kaj parolata lingvoj. La jurnalaro en tamila estas muite pli dis-vastiginta ol tiu en la angla. En la radio plejmulte oni dissendas tamile, nur dualoke angle, poste hindie, telugue, urdue, malajalame, kannade. La filmproduktado en la tamila estas la dua-pozicia post tiu en la hindia.Ekzistas rankoro kontraǔ la hindia, kiu estas konsiderata lingvo tradicie malsupera je la tamila, kaj kiu estas parolata čefe en regionoj ekonomie malpli evoluintaj ol Tamil Nadu. La angla kiel gepatra lingvo rapide malaperas, sed gi restas kiel indikilo de socia aparteno, kiel valorsimbolo.", }