1887
Volume 15, Issue 1
  • ISSN 0272-2690
  • E-ISSN: 1569-9889
GBP
Buy:£15.00 + Taxes

Abstract

Sociologia studo de dualingva disvastigo:la obstakloj al instruado de la araba lingvo en israelaj lernejojMultan gravecon oni donis al studado de dualingva akirado (DLA). Tamen, dum DLA fokusigas je la malfacilajoj, kiujn renkontas unuopa lemanto survoje al lingva kompetento, gi ne konsideras, nek celas konsideri, la motivojn de lernantoj, nek la disvastigon de tiuj motivoj ene de socio kaj inter sociaj kategorioj. Lingvaj sociologoj ja esploris tiujn demandojn laǔ diversaj aspektoj. Unu perspektivo fokusigas je lernejaj lingvaj programoj kiel aspekto de la lingva politiko de politikaj centroj. Dua perspektivo rilatigas lingvajn rimedojn al grupaj limoj, kaj precipe al etneco. Tria perspektivo rigardas lingvajn riniedojn kiel bonhavon de lingvo-kultura kapitalo. Malofte oni konsideras tiujn vidpunktojn en komuna kunteksto, kaj precipe ne kiel inter si komplementajn. Tamen, ĉiu el la tri aspektoj emfazitaj per tiuj perspektivoj ne nur havas sian propran dinamikon, sed ankaŭ interagas kun la aliaj du. La aŭtoroj pretendas, ke la racia bazo de lingvaj politikoj, la karakterizoj de lingvaj grupoj kaj la lingvaj kapitalaj valoroj konsistigas la interagajn dimensiojn de la disvastigo de duaj lingvoj en la lernejoj. La aŭtoroj aplikis tiun aliron al la kazo de la araba lingvo en israelaj hebrelingvaj lemejoj, tumante sin al tri informfontoj. Por kompreni la racian bazon de la israela politiko pri la araba lingvo, ili analizis la orientigon de la arablingvaj programoj kaj kolektis atestajojn de politikfarantoj pri la edukaj celoj de arablingva instruado. La etnan subtenon kaj la lingvokapitalan valoron de la araba oni esploris per enketo ce judaj israelaj lernantoj en arablingvaj programoj.

Loading

Article metrics loading...

/content/journals/10.1075/lplp.15.1.01ben
1991-01-01
2024-03-28
Loading full text...

Full text loading...

http://instance.metastore.ingenta.com/content/journals/10.1075/lplp.15.1.01ben
Loading
  • Article Type: Research Article
This is a required field
Please enter a valid email address
Approval was successful
Invalid data
An Error Occurred
Approval was partially successful, following selected items could not be processed due to error