1887
Volume 2, Issue 1
  • ISSN 0272-2690
  • E-ISSN: 1569-9889
GBP
Buy:£15.00 + Taxes

Abstract

La celo de la libreto estas kunordigi la gramatikan terminaron uzatan en la norvegaj elementaj lernejoj. Temas pri raporto de komitato de Norvega Lingva Konsilantaro ce la Ministerio pri Eklezio kaj Edukado, responde al peto farita jam en 1968!La raporto estas interesa specimeno de la lingvoplanado guste en tiu termina sfero, kiu ebligas la lingvoplanadon entute, t.e. la metalingvo de la lingvistiko. La rilato inter la du diversaj normlingvoj norvegaj, bokmal kaj nynorsk, ne multe reliefigas, car la komitato, kun ambaüflankaj reprezentantoj, akordigis pri uzo, ciam kiam eble, de la sama termino.Oni povas analizi la libron kiel problemo en la lingvoplanado kadre de la kvar kutimaj kategorioj: (1) elekto, (2) kodigo, (3) ellaboro, (4) realigo. La libro estas komerce eldonita, sed cefe celas instruistojn kaj la verkistojn de lernolibroj, grupon rezisteman al la novigoj. La Ministerio decidos, cu la rekomendoj estu devigaj au nur konsilaj.Du apartaj, parte konfliktaj principoj gvidis la komitaton en sia aliro al la problemo. Unue, la diverseco de la deveno de la nomoj de la vortoklasoj: oni distingas la substan-tivojn kaj verbojn per ilia formo, la prepoziciojn kaj konjunkciojn per ilia funkcio, kaj ciun ceteran vortoklason per semantika etikedo. Due, la daüra konflikto inter indigena, priskriba terminaro (satata de pedagogoj) kaj internacia, arbitra terminaro (preferata de lingvistoj). Termino kiel navnord ('nomvorto'), por substantivo, estas travidebla, sed erariga, dum substantiv estas neanalizebla, sed permesas laudezire klaran difinon. La komitato generale elektas la internacian terminon, do, tendencas simile, kiel en aliaj teknikaj fakoj. Kroma avantago de la latinigita terminaro estas, ke ambaü lingvonormaj skoloj gin akceptas, dum la normo nynorsk malemas akcepti videble dan-germanajn modelojn.Oni provas progresi for de la tradicia lerneja terminaro, kadre de la evoluo de la nuna lingvistiko. La komitato volas klarigi la distingon inter morfologia formo kaj sintaksa funkcio, do, gi rekomendas uzon de verbal, adverbial, ktp. por funkcioj verbaj, adjek-tivaj, ktp. plenumitaj ankaü de aliaj vortoklasoj. Tia bezono estas neniel nova, sed estis defendita, ekzemple, jam en 1921. La problemo estas konata al ciu lingvisto, kaj plena solvo ne eblas. Do la komitato provizas du elekteblajn terminarojn kaj ne volas jam forigi la tradician sistemon.Dume, la perceptoj de la komitato espereble estos novaj kaj pensigaj al la instruistoj, se ne al la lingvistoj. La reformemo de la komitato sendube dankigas al F.-E. Vinje, komitatano. Detala kritiko de la terminaraj rekomendoj bezonus pli da spaco, sed la recenzanto bedaüras la troan longecon de fonematikk, fonematisk, kaj preferus fonemikk, fonemisk. Krome, la latinigitaj terminoj, jam misteraj al anglalingvaj lernej-anoj, timigos la norvegojn, kaj postulos nacivortan klarigon. La sintaksa aliro estas tradicia, sen la moderna 'herezo' ekz. de transformaci-genera gramatiko. Estus interese kontroli, kiagrade la propono sangos la porlernejan verkadon kaj la instruadon de la norvega gramatiko.

Loading

Article metrics loading...

/content/journals/10.1075/lplp.2.1.06hau
1978-01-01
2024-04-19
Loading full text...

Full text loading...

http://instance.metastore.ingenta.com/content/journals/10.1075/lplp.2.1.06hau
Loading
  • Article Type: Research Article
This is a required field
Please enter a valid email address
Approval was successful
Invalid data
An Error Occurred
Approval was partially successful, following selected items could not be processed due to error