1887
Volume 2, Issue 1
  • ISSN 0272-2690
  • E-ISSN: 1569-9889
GBP
Buy:£15.00 + Taxes

Abstract

Jen unu el la malmultaj studoj pri la finna lingvo en Usono, verkita de aütorino kies unua studo pri la temo aperis jam en 1949. Si esploris la finnlingvajn komunumojn de la orienta kaj mez-okcidenta Usono dum tri jardekoj, kun interrompoj, kaj bedaürinde, sen sonbendaparato, manko kiu cefe sentigas en la fonologia parto. Do sia metodo ne estis tiel science rigora kiel tiu de la samfakulo Virtaranta, kies studoj tamen nur nun ekaperas.La stilo estas neformala, verkita por europa leganto sen profunda scio pri Usono. La recenzanto trovas interesa la komparon inter la fresdata materialo kolektita de Sahlman-Karlsson, kaj la uson-finna lingvo de sia propra juneco, en nord-okcidenta Usono inter la du Mondmilitoj. Ekde tiam fortege kreskis la usona influo. Multaj nunaj formoj montras nivelon de angligo, kiu estus nepensebla en la antaümilitaj jaroj, cu kiel vortoj, cu kiel esprimoj au fonologiaj formoj. Oni povas kontrastigi ilin multnombre.La fonologia capitro cefe pritraktas la finnan influon sur la angla, pli ol inverse. La intonacio persistas, kie la cetera finna influo velkas.Dum Virtaranta taksas la uson-finnan esti variajo de la finna, Sahlman-Karlsson preskau nornas gin alia lingvo, 'finnangla' ('Finglish'), sed ne vere pruvas tian aserton. Si prave notas, ke la dua generacio regajnas la fieron pri sia finneco, kontraste kun la unua generacio de enmigrintoj. Tio estas tipa fenomeno ce la usonaj etnaj grupoj.Si tamen ne bone konas la usonan edukadon, se si ne konscias ke, unuflanke, dum la Unua Mondmilito en kelkaj statoj oni perforte provis sufoki la fremdajn lingvojn, sed, aliflanke, hodiaü ekfloras stata dulingva edukado.La uson-finna estas mortanta lingvo. La enmigrado ne helpos gin, car la novaj enmigrantoj jam iome lernis la anglan en la lernejo, kaj ne bezonas miksitan helplingvon. Pro tiu formorto, urge necesas pliaj sciencaj studoj, aparte pri tiuj aspektoj, ne traktitaj en la nuna studo, kiel la vortordo kaj la lingvaj sintenoj, ekzemple rilate lingvo-elekton en diversaj situacioj. Eble la autorino mem verkos tiajn.

Loading

Article metrics loading...

/content/journals/10.1075/lplp.2.1.08vir
1978-01-01
2024-04-16
Loading full text...

Full text loading...

http://instance.metastore.ingenta.com/content/journals/10.1075/lplp.2.1.08vir
Loading
  • Article Type: Research Article
This is a required field
Please enter a valid email address
Approval was successful
Invalid data
An Error Occurred
Approval was partially successful, following selected items could not be processed due to error