1887
Volume 2, Issue 2
  • ISSN 0272-2690
  • E-ISSN: 1569-9889
GBP
Buy:£15.00 + Taxes

Abstract

Dum pli ol jarcento post la eldono de Kalevala, de E. Lonnrot, en 1835, finnaj fol-kloristoj, lingvistoj, edukistoj, politikistoj apogis per gi la gloron de la pasinteco kaj estonteco de Finnlando. La publiko fakte ne legis gin, sed ciuj festis kaj citis gin; gi atingis la rolon de nacia metaforo, folkloro pri folkloro. La finna skriba lingvo, opone al la sveda lingvo de la intelektularo, ricevis antaupuson per Kalevala. Post nacia lingvo sekvis nacia literaturo, kaj sendependa stato en 1917. Per multnom-braj citoj Wilson pruvas la efikon de la nacia vekigo per Kalevala, ekz. pri alfabetigo, nacilingvaj lernejoj.La cefa temo, traktita de Wilson, estas la mitologio, kreita cirkau Kalevala, ne la mitoj en la poemego mem. La mitologio igis la popolon kredi, ke Kalevala estas folkloro, kiu altigis la eksterlandan pritakson de Finnlando, kaj fine kondukis al la sendependigo; ke Kalevala estas pure nacipopola kreajo, respegulanta la popolan animon; kaj ke gi provizas heroan modelon de glora estonteco.Pri la fakta rilato de Kalevala al folkloro kaj historio kaj la rolo de Lonnrot en gia kreo, ekzistas diversaj kleraj opinioj. La starpunktoj pri la herooj, la tempa kaj kultura estigo, la partopreno de nefinnaj popoloj, pri la kreiveco aǔ tradicia auten-teco de Lonnrot estas diversaj.La interpretado de Kalevala variis lauepoke kaj laubezone. Dum milito, la herooj servis al militemuloj kaj inspiris al batalo. Aneksemuloj de Karelio substrekis la rolon de karelaj popolkantistoj en la savado de la eposo; male, marksista interpre-tisto vidis en la eposo socion de pacaj karelaj laboristoj, nun rekreatan.Wilson pruvas, ke finnaj folkloristoj sangis starpunkton lau la ideologio de la mo-mento, ekz. reinterpretado de K. Krohn en epoko de naciisma militemo, sango de starpunkto de V. Kaukonen post la Dua Mondmilito, reinterpretado, lau M. Haavio, pri unu personajo, jen kiel batalanto, jen kiel paca magia sagulo, paralele al politika sango for de konkerrevo al kompreno de la problemo de simpla pluekzisto. La ver-kisto dokumentas la reinterpretadon de la esploro pri Kalevala per multegaj pied-notoj, citante finnajn fontojn. Li ne hezitas kurage esprimi propran opinion. Li senkase asertas, ke Lonnrot kreis eposon, kiu neniel respegulas la finnan prakultu-ron. Pri la rolo de la esploristoj rilate al la finna publiko, li konfesas, ke la publiko ne konsciis pri la ekzisto de rica folklora tradicio. Gi konis nur Kalevala-n, do, nur Kalevala devis servi kiel nacia simbolo. La esploristo uzis Kalevala-n kvazau meta-fore pri la folkloro generate. En tia simpligo (ekzemple, en la usona folklorstudo, la komercigo por eldono) kusas dangero. Sed la finnaj folkloristoj guis la konten-ton de sukceso - ili influis la popolan menson kaj la nacian destinon.

Loading

Article metrics loading...

/content/journals/10.1075/lplp.2.2.02dor
1978-01-01
2024-04-19
Loading full text...

Full text loading...

http://instance.metastore.ingenta.com/content/journals/10.1075/lplp.2.2.02dor
Loading
  • Article Type: Research Article
This is a required field
Please enter a valid email address
Approval was successful
Invalid data
An Error Occurred
Approval was partially successful, following selected items could not be processed due to error