La France devant les questions linguistiques. Discours prononcé par M. Jacques Chirac Carroll, Carleton W.,, 2, 115-116 (1978), doi = https://doi.org/10.1075/lplp.2.2.13car, publicationName = John Benjamins, issn = 0272-2690, abstract= Kiel reprezentanto de sia registaro, parolanta al la franclingvaj jurnalistoj, J. Chirac respondas iom sindefende al akuzoj kontraû la franca lingvopolitiko. Li pritraktas la francan en kvar kuntekstoj: en la lando mem, en la franclingva mondo, fronte al la lingvoj de internacia komunikado, kaj rilate al la instruado de fremdaj lingvoj. Li ciam provas pozitive prezenti la francan lingvopolitikon, sed atentante al eventualaj dangeroj minacantaj la francan. Li certigas estimon al la francujaj 'lokaj lingvoj', sed enkadre de registara politiko. La franca lingvo rajtas disvolvigi, sed en sia 'propra spirito', sen troaj teknikaj kaj fremdaj vortoj. Li aludas trankvilige al la politiko de franclingveco en la mondo. Fronte al la 'internaciaj lingvoj' (angla-usona kaj rusa), la franca povas senti sin minacita. La franca cefministro esprimas sin favore al la plur-lingvismo. Defendante la francan li tiel defendas la germanan, la japanan, "ciun cefan lingvon de Eùropo kaj Azio". Krome, necesas plibonigi la kvaliton de la fremdlingva instruado. Oni multe studas la anglan, sed parolas gin tre malbone. Entute, Chirac provis montri, ke la franca lingvopolitiko ne estas fermita, kaj apogas la lingvan divers-econ enlande kaj eksterlande., language=, type=