1887
Volume 2, Issue 3
  • ISSN 0272-2690
  • E-ISSN: 1569-9889
GBP
Buy:£15.00 + Taxes

Abstract

Lingvoplanaj procedoj por plurecaj socioj:kritika rigardo al la hinda situacio.Nuntempe oni cie distingas inter evoluigintaj kaj sub-evoluigintaj (eǔfemisme: evoluigantaj) ekonomioj, socioj, kaj kulturoj. Multaj lingvistoj same distingas ec lingvojn. Tia sinteno al la lingva evoluo dependas de la hipotezo 'centro/rando' pri la evoluo. Lau tiu hipotezo, oni povas distingi laǔ stadioj de evoluo de lingvo, laǔ Tabelo 1.Multaj lingvaj elitoj kredas, ke la europa lingva procedo de estigo de novaj normaj lingvoj kaj asimiligo de minoritataj lingvoj, t.e. de lingva homogenigo, estas neevitebla ankau en la nuntempa stadio de modernigo en Azio kaj Afriko. IIi alstrebas 'modern-igon' kaj volas au igi sian lingvon rekonata kiel evoluiĝinta 'absoluta' lingvo au, male, forlasi sian 'kripligitan lingvon' favore al la 'privilegiita'.Tiu procedo minacas malaperigi multajn minoritatajn lingvojn, dialektojn, neelitajn parolstilojn ktp. La antikvega kunekzisto de diversaj lingvoformoj en la parolkapablo de unuopulo estas minacata. Ekestas luktado inter lingvaj grupoj en la Suda Azio.La dueca sinteno al la 'lingva disvolviĝo' estas kiel konkuro senfina kaj sencela. La 'evoluiginta' mondo traktas la lingvaĵon kiel netuseblan apartan tradician unuon. La evoluigantaj landoj, en la modernigo, alstrebas tian miton. La akcepto de lingvo kiel unuo au 'socia ilo' anstatau 'daǔra aktivo' igas lingvajn movadulojn elekti unu au plurajn lingvoformojn por kristaligo, kutime surbaze de literatura stilo kaj pro elita premo.Sed antaǔ ol enkonduki tiel gravajn sangojn de la lingvaj kutimoj de la Tria Mondo, oni prikonsideru la ideojn pri lingvaj bezonoj, aparte rilate al la novaj parolaj (ne skribaj) amaskomunikiloj de la nuna jarcento. La nunaj Hind-uniaj celoj de la lingvo-evoluo sajnas nekonformaj al la realo de la lando, kiu neniel similas al la europa realo de la nuntempo, sed jes pli al tiu de la epoko de la invento de la presilo.La lingva strukturo ne estas unueca; maie, en iu komunumo ekzistas plena kunaĵo de diversspecaj, diverstipaj strukturoj, al kiuj oni atribuis diversajn nomojn. Komuna historio igas la parolkomunumon valorigi tiujn lingvoformojn kiel unu aǔ pluraj 'lingvoj', kaj tiel oni perceptas sian identon. La idento de komunumo per unueca 'norma' lingvo meze de diverseco estas afero de idealigo, eĉ de mito. Tabelo 2 distingas inter lingva procedo kaj lingva unuo. Tia distingo devus helpi lingvistojn krei fortike bazitan lingvoplanan teorion.La 'socilingvistika giganto' Hinda Unio estas lingve diverseca, kaj montras tradician toleremon. La asimiliĝo de enmigrintoj estas kutime laǔvola kaj laǔstupa. Sed lasta-tempe ekestis luktoj pri la lingvaj rajtoj de grupoj. Oni interpretis la lingvan divers-econ kiel netolerebla en malricega lando. Komparante la estigon de nacistataj limoj en Eǔropo surbaze de la estigantaj lingvaj limoj en Renesanco, oni pridubas la kapabl-on de Hinda Unio reteni sian unuecon.Se oni konsideras la lingvan ĥaoson barilo al la nacia integriĝo, ĉu oni subtenu, do, tutlandan unuecon, au ian sekcian, elekteman dulingvecon? Aǔ se, male, oni kredas la lingvan multecon esti riĉeco, kiel oni eluzu ĝin kaj ekkomprenu la dinamikon de plureca socio ĝenerale?Laǔ la popolnombrado de 1961 malpli ol dekono de hindoj deklaris sin dulingvaj. Sed ekzistas 'popola', neformala dulingveco, malgraǔ analfabeteco kaj malforta sistemo de lingvoinstruado. Kaj tiu neformala, popola lingva diverseco neniel estas nur novtempa barilo estiginta pro movado, enurbigo kaj la amasmedioj. Sume, la lingva diverseco kiel problemo estas iluzio. Solvoj per bonintencaj formuloj de 'tri lingvoj' au 'du lingvoj' estas neadekvataj en la hinda realo.Post la liberigo de Azio kaj Afriko ekestis lingva kaj literatura malpaco. Bataloj pri la lingva heredo post la lingvo de la koloniistoj okazis en Hinda Unio kaj diversloke. Diversaj grupoj igis politike konsciaj pri la lingvo. Konfrontigas subtenantoj de la angla kun tiuj de la indigenaj lingvoj. La revolucio kontraǔ la angla direktigas kontraǔ la enofica elito, kiu scipovas la anglan. La lingvo estas ilo en la lukto pri la politika potenco. Ambaǔ flankoj tamen malhavas komprenon pri la socilingvistika realo de la unuopulo kaj de la socio.La tutlanda lingvopolitiko sajnas malferma al diversaj premgrupoj, sed la hindaj statoj (provincoj) ne rapide respondis al la diversaj premgrupoj, eble car la lingvaj minoritatoj tie ne posedas potencon.Oni enkondukis radikalajn lingvajn programojn, sen konsideri la socilingvistikan realon de la hinda realo. Kontraue al la tradicia hinda lingva toleremo surbaze de popola multlingveco, kiu facile respondas laǔtradicie al la bezono, lastatempe oni al-strebis lingvan aùtonomion je la nomo de la lingva disvolviĝo.La oficialaj hindaj klopodoj pri alfabetigo, instruado de dua aǔ tria lingvo, kaj lingva normigo estas simplismaj kaj nerealecaj. Oni agas, kvazaǔ en iu industrio), per nepersonaj procedoj, fiksante limdatojn, kvazaǔ en fabriko.Tabeloj 3 kaj 4 indikas la nekonformiĝon inter la lingva diverseco de tipa analfabeta komunumo kaj la lingvaj normoj de la lernejo.La koloniaj regantoj emfazis normigon kaj unuforman alprenon de unu ortografio, gramatiko kaj stilo. Ankaǔ la postkoloniaj regantoj kaj planistoj reagas kun simila miskompreno al la flua lingva diverseco de sia socio. Ili insistas pri neta kategoriigo kaj 'subita' (sed ofte konflikte ŝanĝiĝanta) solvo pri aferoj de lingvo kaj skribsistemo. Do ili rezistas al la regantaj parolkutimoj kaj parolvaloroj de la amaso. Ili ŝanĝas senstreĉan lingvan ensociigon de la amaso en laborigan, klopodigan, temporaban taskon. Ili fiksas limojn, kie antaǔe libere fluis. Ili normigas laǔ diversaj, ofte interkonfliktaj normoj (ekz. novsanskrita hindia, pers-arabigita urdua, brita au hinda angla, mezepoka telegua, klasikigita tamila). La lingvoj pene instruitaj en lernejo ne ricevas praktikan uzon. La elito blinde sekvas eǔropajn au internaciajn kutimojn de samtempa interpretado, duobliga tradukado, ktp. En cefe analfabetaj socioj la skriba vorto gajnas magian povon. Kreskas burokratio, la amaso perdas fidon je la valoro de siaj agoj, car neskribitaj.Resume, jen la problemoj de nove sendependaj landoj. La antaǔe flua diverseco cedis al kreo de limoj kaj luktoj. La novaj landoj tiel frontas gravajn problemojn de unuigo. La subita almeto de unueca lingvonormo per lingvoplanado malherpas la komunikadon. La kamparo ne komprenas la novan, urban normon. La postulo, ke unuopulo posedu tute apartajn lingvojn el aparta, nerilata historia aǔ geografïa tradicio estas malhelpa kaj nerealeca. Nur tre malmultaj fakuloj sukcesos pri tio. Multaj lingvonormigaj institutoj nuntempe agas sendepende, ec konkure.La lingvoplanistoj devas ekkompreni sian limon, ili devas funkciigi sangojn, akordajn kun pli vastaj sociaj tendencoj, ili devas praktike pravigi la akiron de nova kapablo. Hi devas atenti la lingvan bezonaron de la diversegaj popolgrupoj - bezonoj gis nun neesploritaj. Nur dinamisma, longvida lingvoplana politiko respondos al la realo kaj alportos konfidon kaj harmonion al la socio.La aldono ofertas skizon de lingvoplanado por Hinda Unio.

Loading

Article metrics loading...

/content/journals/10.1075/lplp.2.3.02khu
1978-01-01
2024-04-18
Loading full text...

Full text loading...

http://instance.metastore.ingenta.com/content/journals/10.1075/lplp.2.3.02khu
Loading
  • Article Type: Research Article
This is a required field
Please enter a valid email address
Approval was successful
Invalid data
An Error Occurred
Approval was partially successful, following selected items could not be processed due to error