1887
Volume 2, Issue 3
  • ISSN 0272-2690
  • E-ISSN: 1569-9889
GBP
Buy:£15.00 + Taxes

Abstract

La jena estas la unua volumo el sep, per kiuj oni listigos la parolantaron de ciu lingvo kaj dialekto de la mondo. Ili ege utilos al ciu esploristo de la lingvaj politiko, planado, demografio, kaj sociologio, el studoj pri dulingvismo kaj la rilato inter lingvo kaj etneco. La duobla valoro de la volumo estas en sia mallonga sed klarvida teoria enkonduko, kaj en la statistiko pri la okcident- kaj sudaziaj landoj. Kloss, kiel ciam, ofertas sciencan modeion de la enklasigo de donitajoj - neprajo ce iu ajn kompara studo.La diskuto de la tipoj de dulingvisno estas aparte valora. Oni povas distingi dulingvismon kiu ekestas pri kontakto kun alilingvanoj ; anstataüan dulingvismon, ce kiu oni laustupe transiras de unu lingvo al alia; kaj inheran dulingvismon, kie oni vole-nevole iom scipovas alian lingvon, proksime rilatan al la unua. Alia grava distingo estas inter lingvoj nature apartaj disde siaj najbaraj lingvoj, kaj ties apartigo rezulte de konscia planado kaj diferencigo.La politikaj decidoj gravas en la lingva disvolvigo, samkiel en la lingvaj cenzoj. La kompilintoj sajnas starigi purajn 'objektivajn,' 'sociologiajn' kriteriojn ce la identigo de lingvo. Sed oficiala cenzo estas ilo de la stato, au de tiuj grupoj -ekzemple etnoj - kiuj gajnis sufican forton en gi. La lingvaj faktoj en suficas. Se homo deklaras sin lingve aparta, ec se la lingvistiko taksas lian lingvon apenaü distingebla, oni devus registri tiun memdeklaron. La lingva mempercepto kaj lingva memdeklaro estas ec baza homa rajto, samkiel la vocdon-rajto. Kaj la deklaroj, kiuj perdigos al la lingvistiko au ne akordigos kun lingvosciencaj principoj, tamen provizos, aliflanke, materialon por analizo ce alia scienco - la politika scienco.La ciferoj donitaj fontas cefe el la pasintaj 25 jaroj. Ce la hinda statistiko, oni pli bone komprenos la lingvajn sangojn ce diversaj provincoj, se oni scias, ke ankaü la provincaj limo sangigis.Resume, la libro estas valorega kaj instigas al ec pli streca laboro.

Loading

Article metrics loading...

/content/journals/10.1075/lplp.2.3.04bra
1978-01-01
2024-03-28
Loading full text...

Full text loading...

http://instance.metastore.ingenta.com/content/journals/10.1075/lplp.2.3.04bra
Loading
  • Article Type: Research Article
This is a required field
Please enter a valid email address
Approval was successful
Invalid data
An Error Occurred
Approval was partially successful, following selected items could not be processed due to error