Paul R. Brass, Language, Religion and Politics in North India Richter, William L.,, 2, 181-184 (1978), doi = https://doi.org/10.1075/lplp.2.3.08ric, publicationName = John Benjamins, issn = 0272-2690, abstract= Jen la plej bona gisnuna analizo de la interrilato inter la politiko, la lingvo kaj aliaj dividoj en la nordhinda socio. Krome, la argumentoj kaj konkludoj estas aplikeblaj al generalaj demandoj pri la estigo de la etna idento, pri la naciismo kaj lingva politiko.La demando estas, kial kelkaj lingvaj movadoj en Hinda Unio kaj alilande disvolvigas al potenca politika movado, dum aliaj ne. Li esploras tri kazojn. Unu tia movado estas interesa. Ekzistas objektive aparta lingvo, la majtila, kaj ekestis movado por subteno de la lingvo kaj kreo de nova federacia stato sur tiu lingva bazo. Sed la movado malvenkis kaj la lingvo daĆ¼re asimiligas al la hindia. Alia kazo rilatas al la apartigo de la islama komunumo kaj de ties lingva ilo, la urdua.Brass trovis ke, male kiel en aliaj partoj de la lando kaj la mondo, la lingvo ne estas cefa dividilo, sed ke la cefa konflikto - la religia - profunde tusis la lingvan evoluon siavice. Brass provas distingi la procedon de la subjektiva konsciigo de aparteco ce etna grupo, kiu dekomence estas objektive aparta. Gravas, lau li, la politikaj elektoj. La 'objektivaj' trajtoj de lingva au kultura grupo ne estas nesangeblaj. Male, gvidanta elito povas elekti unu trajton au alian, emfazi gin, sangi gin: ekzemple, rekoni religian identon kaj tiam sangi la lingvan identon por konformigi al tio. La sikhoj, ekzemple, insistis pri aparta alfabeto de la pangaba lingvo, kaj tiel klare distancigis sin disde la hinduoj kaj ties hindia lingvo.Brass majstre analizas la statistikan kaj bibliografian materialon kaj faris grandskalajn intervjuojn. Li uzas la lingvajn cenzojn kiel 'politikajn, ne filologiajn, dokumentojn.' Ili montras al la lingvokonscio ce diversaj grupoj.La teoria modelo estas tiu de K. Deutsch, sed li progresigas gin. Li ne akceptas la fatalisman neeblon trovi universale validajn faktorojn, kaj emfazas la gravan rolon de la politikisto en la identformigo de etna grupo. Kiel ciu bona studo, la jena levas novajn demandojn, ekz. kiel la lingvo unuloke igas cefa socia distinguo sed aliloke necefa, ec malgrava. Diversfakaj legantoj guos la verkon., language=, type=