1887
Volume 3, Issue 1
  • ISSN 0272-2690
  • E-ISSN: 1569-9889
GBP
Buy:£15.00 + Taxes

Abstract

Aspektoj de la bretona problemoLa bretona estas unu el la minoritataj lingvoj, kiuj luktas por pluvivi. La cefa batal-kampo estas la edukado. Klopodoj ekde 1867 enkonduki la bretonan en la lernejojn ne estis sukcesaj. Bretona organizo Diwan arangis klasojn, sed kun malgrandaj rezultoj. Ekzistas nenia registara subteno. Ec trovi klascambron estas malfacile. Pluraj partioj ne subtenas la bretonan aferon. Bretonlingvanoj logas cefe en la kamparo kaj frontas problemojn en la urboj. En la kamparo, ekzistas neunueca lingvo.Interesa sugesto estas, ke la maljunuloj, kiuj siatempe suferis pro sia lingvo, nun povas helpi en la kampanjo, laborante kun la infanoj. La instruista sindikato oponas sin al la klopodoj de Diwan per diversaj argumentoj. La debato intermiksigas kun lukto inter liberpensuloj kaj eklezianoj.La bretona popolo estas antikva kelta gento, lingve rilata al la kimra kaj kornvala en Britaj Insuloj. Gi laŭštupe perdis lingvan teritorion. La dekkvina jarcento estis la ora epoko de la bretona literaturo.Junuloj estis altiritaj al la nuntempa bretona movado, pro idealismo. Dum la dua mondmilito, okazis politikaj malfaciloj en Bretonujo, sed aperis multaj bretonlingvaj revuoj kaj taggazeto. Post la miiito, la bretona movado reaktivigis, kvankam movad-anoj kredas, ke al ili mankas la unueco de la naciaj movadoj de Skotlando, Kimrujo kaj Korsiko.Barilo al la unueco de la bretona movado estas la historia disdialektigo. Instruistoj en la movado subtenas unuecan, sed ne unuforman, bretonan lingvon. Ili ne volas preferi unu dialekton, sed elekti elementojn el pluraj dialektoj. Dialekta disdivido estas ja arbitra afero. Interdialekta skribsistemo estas la nura solvo de la ortografia problemo.En la bretona historio, multaj grandaj bretonoj uzis la francan lingvon, kreante mond-konatajn literaturajn monumentojn: inter ili, Chateaubriand kaj Jules Verne. Simile estis en aliaj minoritataj kulturoj, kies grandaj verkistoj kontribuis al la majoritata lingvo, ekzemple, en Skotlando. En la nuntempa Bretonujo, multaj verkistoj verkas france, aliaj bretone, ekzemple Kerrien, Drezen kaj Riou. Al multaj, estas pli facile verki en la franca, pro la klasika franca edukado, kiun ili ricevis. Bretonlingvaj verkistoj devas resti fidelaj al la bretona tradicio, sed ne igi loke parohecaj.La bretonaj lingvo kaj kulturo restas en fortikaj, rezistemaj manoj. Lingva lukto estas ofte ligita al ekonomia lukto, kontrau la kapitalismo. Francujo subskribis Europan Deklaracion pri la Rajtoj de la Homo, kiu inkluzivas la rajton de minoritatoj al sufica instruado en sia propra lingvo. La nuna aŭtoro dubas, ĉu la franca registaro plenumas tion.

Loading

Article metrics loading...

/content/journals/10.1075/lplp.3.1.01eer
1979-01-01
2024-04-16
Loading full text...

Full text loading...

http://instance.metastore.ingenta.com/content/journals/10.1075/lplp.3.1.01eer
Loading
  • Article Type: Research Article
This is a required field
Please enter a valid email address
Approval was successful
Invalid data
An Error Occurred
Approval was partially successful, following selected items could not be processed due to error