1887
Volume 3, Issue 2
  • ISSN 0272-2690
  • E-ISSN: 1569-9889
GBP
Buy:£15.00 + Taxes

Abstract

La kreolistiko igis satata aspekto de la lingvopolitiko, parte pro interesigo pri la ebla pigina deveno de la usona 'nigrula angla' lingvo. Rezulte, oni amase, sed ofte nepercepteble, atentis socilingvistikajn aspektojn de kreolistiko. Leginte la subtitolon de la verko de Adler, do, oni bonvenigus generalan pri-trakton de la temo. Sed gi montrigas fundamente nekontentiga.Gi konsistas el tri partoj kaj mallonga konkludo. La unua, pri la sociologiaj aspektoj de piginoj kaj kreolaj lingvoj, sajnas promesplena, sed ne plenumas la promeson. Gi konsistas cefe el konfuzaj, ripet-emaj listoj, netaŭga enkonduko ec al komencanto.Laŭ la titolo de la dua parto, tio sajnas promesi detalan priskribon de la uzo kaj valoro de pluraj piginoj kaj kreolaj lingvoj, sed tio mankas. Oni nur ripetas materialon el neoriginalaj fontoj, kaj preskau tute sen lingvaj ekzemploj. Estas mikspoto, kies valoro dependas tute de la (ne)fîdindeco de la fontoj de Adler: disa, ripetema, neoriginala.Estas simile en la tria parto, car li konfuzas la leganton per neklaraj difînoj. La bibliografio entenas 217 citojn.La konkludo de Adler estas, ke pigina lingvo pli taŭgus kiel komuna mondolingvo, ol ekzistanta nacia lingvo, kiel la angla, au ol kreita lingvo kiel Esperanto. Pri piginoj, li asertas, ke "ilia cefa avantago estas, ke ili ne estas artaj lingvoj, sed ke ili kreskis el aparta kaj urga bezono je komunikado inter personoj, kiuj parolas tute nerilatajn lingvojn" (p. 133). Guste tio estas la cefa argumento kontraŭ la uzo de iu ajn pigina lingvo kiel internacia helplingvo, car çiu pigino neeviteble ligigas al la lingvaj strukturoj kaj kulturkontaktaj situacioj, kiuj naskis gin. Ciu pigina lingvo kompreneble estas tiel Valora' kiel iu alia lingvo - Adler senbezone troige kaj ripeteme argumentas tion. Sed estas ege malfacile, sangi la antaŭjugojn de homo, aparte pri pigina au kreola lingvo. Konscie planita lingvo ne el-vokos tiom da malamikeco surbaze de kulturo.Adler mem ofte montras kulturan antaŭjugon, aparte kiam li asertas troan gravecon de la europa koloniigo en la estigo de piginoj kaj la daŭrado de kreolaj lingvoj. Li ofte insistas pri la egalrajteco de piginaj kaj kreolaj lingvoj, dum aliloke li nomas ilin 'simpligitaj lingvoj' kun 'disrompita strukturo' gramatika. La libro estas plena je nekonsekvencecoj kaj kontraudiroj. Pro neoriginaleco, malbona organizo, kaj interna nekohereco, ni ne rekomendas la libron de Adler, ĉu al spertulo, ĉu al komencanto.

Loading

Article metrics loading...

/content/journals/10.1075/lplp.3.2.14hal
1979-01-01
2024-03-28
Loading full text...

Full text loading...

http://instance.metastore.ingenta.com/content/journals/10.1075/lplp.3.2.14hal
Loading
  • Article Type: Research Article
This is a required field
Please enter a valid email address
Approval was successful
Invalid data
An Error Occurred
Approval was partially successful, following selected items could not be processed due to error