Tal, Isabelle, Les Réunionnais en France. Tinelli, Henri,, 3, 167-170 (1979), doi = https://doi.org/10.1075/lplp.3.3.07tin, publicationName = John Benjamins, issn = 0272-2690, abstract= Reunio estas al Francujo iom kiel Havajo al Usono - geografie fora, politike intégra parto de la nacio. Kiam reuniano veturas al Francujo, estas en la spirito de provincano, kiu veturas al Parizo.La reunianoj estas, tial, kiel la portorikanoj en Novjorko, kaj ili spertas en la franca metropolo samajn problemojn de integrigo, de aparteco, de adaptigo, malgraù sia 'plena' civitaneco. Sed la portorikanoj kunportis senton de etna idento, sento trovebla, simile, ce la Parizaj antilanoj, sed ne ce enmigrintoj el Reunio. La reunianoj, kiuj elmigras, havas malmultajn kulturajn au naciajn sentojn aliajn, ol esti francoj. Sed la metropolanoj aljugas ilin al la fremdaj laboristoj. Tamen, ili migris volonte, ec kun la helpo de ofîcialaj organoj. Ili estas pli prosperaj ol la fremdaj laboristoj, sed ili ne automate akceptas la plej alte pagatan postenon. La antilano, maie, agas alie, en identaj kondicoj: li estas pli fiera, pli batalema, ol la reuniano. Sajnas, ke Francujo alkulturigis la reunianojn pli gisfunde, ol la martinikanojn au la gvadelupanojn.La reunianoj lingve diferencas disde la fremdaj laboristoj, car ili parolas france. Ili scias, ke tio helpos al la integrigo, kaj ili estimas la francan kaj rejetas la kreolan, sociumas nur kun metropolanoj. La kreolan ili parolas tu te ne plu, au nur kun plenkreskuloj, timante, ke la infanoj parolos france kun kreola akcento. La registaro faras nenion favoran al la kreola.Strange, ke la aŭtoro de la libro, sociologo, apenaŭ parolas pri la lingvo, pri la kulturaj normoj kaj ciu-taga vivo, kiujn la insulanoj kunportas el sia hejmlando. Temas pri sufice lastatempa migrado, kaj en Francujo ili konsistigas, ne komunumon, sed kolekton de elradikigitaj unuopuloj, neatendite fremdig-itaj. Estas ankoraù tro frue, ke oni imagu tempon, je kiu la kreola povus igi objekto de etna identigo kaj fîero. Sed oni atendus, ke la aŭtoro enketu pri la politikaj kaj psikologiaj problemoj de la lingva kunteksto de la migrado. La studo de Isabelle Tal estas esence psikologia, kaj si tre bone pristudas la procedon de nepersonigo, sed nesufice ties kulturajn kaŭzojn. La tuto ne okazas, ja, en Pariza labor-atorio, sed havas kulturan kaj lingvan antaùfonojn. La laboristo postlasis en Reunio, ne nur la sen-laborecon, sed siajn historion, folkloron, denaskan lingvon. La subpremado de la kreola estis kaj restas konstanta, ekde la koloniigo gis nun. Tamen, la kreola ne cedis al neniigo, kiel iuj minoritataj lingvoj de la metropolo, sed restas la fundamento de la reunia personeco, ce ciuj etnoj de tiu insulo.La libro finigas per elektitaj intervjuoj kun reunianoj. Se oni aldonus al gi mankantan socilingvistikan dimension, la libro de I. Tal konsistigus bonan bazon de plua esplorado., language=, type=