Full text loading...
-
Foreword: Language Loyalty in Theoretical Perspective
- Source: Language Problems and Language Planning, Volume 1, Issue 1, Jan 1977, p. 1 - 9
- Previous Article
- Table of Contents
- Next Article
Abstract
La lingva fideleco en teoria perspektivoEn la nuntempa Britujo ekzistas diversaj lingvaj problemoj - inter klasoj, profesioj, kaj anglaj regionoj. Sed la jena kolekto notinde emfazas la lingvajn problemojn de la keltaj regionoj. Aliaj socisciencaj fakoj nuntempe emfazas la keltajn regionojn. Ne temas pri baza fascino pri la keltaj popoloj. Male, oni gis lastatempe sufice ignoris ilin. La interesigo estas tre lastatempa; ankoraŭ antau dek jaroj ne antaŭdirebla. Kial?Unue, kvankam la keltaj regionoj multrilate estas flankaj en Britujo, ili igis politike centraj. La irlanda malpaco tusis ec Anglujon mem. Ekde 1965 la Skota Nacia Partio montras da ŭran povokreskon. En decembro 1976 gi estas la plej forta politika partio en Skotlando. La kimra naciista partio same kreskas. Skota, eble eĉ kimra. apartigo sajnas reala ebleco. Tio minacus la anglan ekonomion kaj fundamente sangus gian du-partian sistemon.Pro la historia graveco de Britujo, la unua industria lando, tiu revivigo de etna-regiona sento estas grava en si mem. Sed plie: gi ne estas escepta. La fenomeno estas rimark- cbla multlande: en Kebeko, Hispanujo, Francujo, Italujo, Libano. En Usono prezid- anto el la Sudo estis elektita kun decidiga regiona subteno.Temas pri neatcndita fenomeno. La sociosciencistoj atendis, ke etnaj sentoj ne ludos rolon en la moderna mondo. La gisnunaj teorioj antaǔdiris, ke etnajn kaj regionajn grupojn anstataǔos klase bazitaj grupoj. La enurbigo kaj proletarigo fine forvisos la kulture etnajn markilojn. Fakte okazis gravaj sangigoj, sed la etneco ne malaperas. La klasaj konfliktoj sajne ne plu minacas la socian ordon. Strikoj daǔre okazas en evoluigintaj landoj, sed ne implicas revolucion.Tamen mankas regulilo de konfliktoj inter etnaj grupoj. Teritorie koncentrita etna grupo nur povas esprimi sian malkontenton per minaco de apartigo. Sed tio ja povas konduki al fakta disigo de la stato. Pro tio, la politika elito de ekz. Kanado au Britujo prikonsideras federaciismon.Ci tiu temo ŝajnas iom fremda al la tradicia socilingvistiko. Sed gi gravas al gi. La lingva fideleco estas ofta bazo de grupigo. Kompreno de la nomitaj faktoroj krome gravas en la esploro de la transiro inter lingvoj. Oni pristudis la lingvan asimiligon, traktante dulingvecon kiel nuran mezan etapon. Sed mankis atento al politika faktoro, t.e. la sinteno de la stato al la lingvo. Kaj mankis atento al detalaj situacioj de lingva interago.Pro tio ekestis malgustaj antaǔdiroj. Kelkaj malplimultoj kapablis reteni sian 'tradician' lingvon spite de la modernigo. Trafan ekzemplon provizas la esploro de Gumperz pri la slovena en la Gail-Valo de Aǔstrio. Kial la etneco persistas? Laǔ unu teorio, la etna idento estas universala, nehistoria, do gi apartenas al la socia organizo. Gi estas kvazaǔ mistika, biosociologia regulo. Sed la diverseco de la forteco de etneco igas tiun mistikan faktoron pridubinda. Male, oni sercu tiujn sociajn strukturojn, kiuj kuragigas al certaj grupoj konstrui etnan identon, sed al aliaj ne. La koncepto de la kultura divido de la laboro estas tiurilate promes-plena. Laǔ tio, kelkaj kampoj de la socia vivo restas cefe inter la limoj de kulturgrupo. Forigo de kulturaj bariloj atendeble okazas en devigaj lernejoj, ktp. Sed la laborloko, kiu influas ankaǔ la loglokon, la vivstilon kaj socian identon. povas fortigi kulturajn barilojn. Unuopuloj kun apartaj kulturaj markiloj okupas apartan laboran strukturon. La plej oftaj markiloj estas lingvo, dialekto, religio, vestoj, haǔtkoloro.Unue, en Usono, ekzemple, anoj de diversaj grupoj neproporcie laboras en diversaj fakoj: grekoj en restoracioj, irlandanoj en la polico. Tiel la etnaj limoj estas konstru-itaj kaj retenitaj. Duc, surbaze de kulturaj markiloj, unuopuloj povas esti ekskluditaj cl la meza aǔ alta nivelo de la klasa aǔ labora strukturo. Trafa ekzemplo estas kulture aparta proletaro - la nigraj usonanoj. Kulturo kaj klaso do igis preskaǔ samaj kaj fortigas unu la alian.Kultura labordivido formiĝas pro ncegala disvolviĝo. Pro fundamentc geografiaj faktoroj la nuna Anglujo iĝis la plej dinamika regiono de Britaj Insuloj. Oni unuecigis la ceterajn landojn iom post iom, sed ne asimilis ilin kulture – ili retenis sian religion kaj parte sian lingvon. La industriigo plifortigis la komunikadon inter Anglujo kaj Kcltujo. sed ne forviŝis ilian kulturan aliccon.La persisto de la kelta idento, la fonto de la nuna apartigemo en Britujo. estas klarig-ebla per la kultura labordivido. Per la centrigo en Londono, religie kaj lingve anglig-itaj grupoj en la tri aliaj landoj atingis potencmonopolon en ciu kelta lando. Esti lingve kelta au religie nekonforma signifis esti maksimume mezklasa, sed kutime proletara. Pro la deviga anglalingva edukado la lingva bazo de la kelta idento velkis. sed la religia restis. Kaj la ekonomia malfacilo ec pli igis la keltlandanojn taksi sin aliaj.Daǔre necesas esploro pri la religia kaj lingva kondutoj de grupoj kaj ties socia pozicio en Britaj Insuloj kaj aliloke. Neccsos intima interago inter lingvaj sciencistoj kaj la esploristoj de socia tavoligo. Ni esperu, ke ankaǔ tia kazo de intergrupa komunikado pozitive efikos.