1887
Volume 1, Issue 1
  • ISSN 0272-2690
  • E-ISSN: 1569-9889
USD
Buy:$35.00 + Taxes

Abstract

La etna konscio en Britaj Insuloj: demandoj por la lingvoplanadoLa lingvoplanado okazas ne nur en disvolvigantaj landoj, sed ankau en jam evoluintaj, tamcn pri aliaj lingvoproblemoj. Post la normigo de grava, grandplimulta lingvo, kiel la angla en la Britaj Insuloj, okazas du cefaj lingvaj problemoj rilate al etnoj. Unue, indiĝenaj minoritatoj volas restarigi au reteni lingvojn, kiuj simbolas la etnan identon; due, enmigrintoj devas lerni la lingvon au lingvovarion de la plimulto.Estas malfacile difini la terminon etno en la Britaj Insuloj. Nek la (jam delonge inter-miksiĝinta) kelta raso, nek la religio, nek la lingvo nun povas esti difinilo. La keltaj lingvoj estas tamen parolataj en izolitaj regionoj kaj elektitaj kiel signifaj indikiloj kaj konserviloj de la naciaj identoj de Skotlando, Irlando kaj Kimrujo, kvankam la grandaj plimultoj tie jam parolas la anglan kiel la unuan lingvon, kiel faras ec la propagand-antoj de la keltaj lingvoj.La lingvaj situacioj en la tri lokoj evoluis malsame. En Irlando la movado por restarigi la gaelan mildigis sian postulon al nura 'konservo' . En Skotlando la ekzisto de du etnaj lingvoj, la skotgaela kaj la anglaparenca skota, obstaklis la etnolingvan movadon. Nur en Kimrujo iom prosperas, kaj kulture kaj politike, la etna lingvo.La historioj de la keltaj lingvoj instruas kelkajn lecionojn. Literatura tradicio. religia uzado, normigo kaj amasmedia uzado helpas vivadigi lingvon. Monsparoj ce lingvo-protektado povas konduki al multkostaj protcstoj. Eĉ ĉe mortaj lingvoj, oficialaj simbolaj agoj povas kontentigi etnajn grupojn.La enmigrintoj, kiuj havas la plej gravajn lingvoproblemojn en Britujo, estas la karib-anoj kaj la sudazianoj. Ili spertas problemojn cefe en la lernejoj, kiuj ekde 1963 klopodas sistemece pliefikigi la metodojn por instrui la anglan al ili sed faras nenion por konservi kompetentojn pri aliaj lingvoj. Tion faras iugrade sudazianaj asocioj. Car la karibanoj plejparte parolas iun variaĵon de la angla, la lernejoj kutimas supozi, ke ili ne havas lingvoproblemojn, kaj traktas ilin same kiel anglojn. Sed la lingvaj kaj aliaj diferencoj kauzas, ke ili multe superproporcie plenigas la klasojn de lern-problemuloj. La lernejoj agnoskas la lingvajn problemojn de la sudazianoj, car ili estas komplete alilingvaj, sed ne konsideras altrudon de la angla kiel diskriminacion au mal-avantagigon. La sudazianoj, pli organizitaj kaj tradicie pli skrib- kaj leg-direktitaj ol la karibanoj, ankaŭ pli sukcesas. Surbaze de la limigitaj informoj sajnas, ke modera en-kalkuligado de lingvokondutaj diferencoj ce samlingvaj enmigrintoj faciligus ties edukigon.Penoj por konservi la lingvojn de naciaj malplimultoj kaj de enmigrintoj povus utili ne nur al tiuj grupoj mem, sed ankaŭ al la evoluo de kunlabora, kulture rica socio.

Loading

Article metrics loading...

/content/journals/10.1075/lplp.1.1.03nic
1977-01-01
2019-08-21
Loading full text...

Full text loading...

References

http://instance.metastore.ingenta.com/content/journals/10.1075/lplp.1.1.03nic
Loading
  • Article Type: Research Article
This is a required field
Please enter a valid email address
Approval was successful
Invalid data
An Error Occurred
Approval was partially successful, following selected items could not be processed due to error