Volume 1, Issue 1
GBP
Buy:£15.00 + Taxes

Abstract

Lingvaj organizaĵoj en SkotlandoMultjare regis kultura, historia, sentimentala sinteno al la naciismo en Skotlando. Tamen lastatempe la naciismo renaskigis en politkaj-ekonomiaj dimensioj.Pro la repolitikigo de la naciisma movado, la lingvaj kaj kulturaj organizaĵoj denove frontas gravan taskon. Ce la Skota Nacia Partio, ekzemple, ne plu estas multe da intereso pri kulturo kaj lingvo, escepte de deklaro, ke post enoficigo gi oficialigos la gaelan, kune kun la angla, en la gaellingvaj regionoj.La cenzo de 1971 montris malgrandan pliigon en la parolantaro de la gaela. Devas tamen terni pri lernintoj de la gaela kiel dua lingvo, car la nordokcidentaj regionoj, kie la gaela estas denaske parolata, daure perdas enlogantojn. Oni devas zorge interpreti la statistikon el la cenzo. Sajnas, ke Glasgovo, kun 11 000 parolantoj de la gaela, estas grava centro de tiu lingvo. Sed ili konsistigas nur 1 p.c. de la tuta urba logantaro, kaj la lingvo tie perdigas. Male, en kelkaj insuloj kiel Lewis, la proporcio de parolantoj de la gaela estas la plej alta el ciuj keltlingvaj regionoj de la tuta Brita Insularo.La gajno de dualingvaj parolantoj de la gaela multe dankigas al la klopodoj de An Comunn Gaidhealach (la Gaela Societo), kiu delonge propagas la gaelan lingvon kaj kulturon. Interne de An Comunn funkcias pure gaellingva nukleo, Clann an Fhraoich ('Infanoj de l'Eriko'). An Comunn havas oficejojn en Glasgovo, Inverness (gaele: Inbhir Nis), centro de eldonado de gaelaj libroj, kaj Stornoway, kie okazas eksperimento pri dulingva edukado. La instruado de la gaela aŭ per ĝi ne estas kontraŭlega sed tre mankas lcrnolibroj.An Comunn, privata organizo, ricevas ioman registaran financan subtenon. La cefa jara okazaĵo de An Comunn estas la nacia gaela kulturfestivalo Mod. Tiu okazas ne nur en gaellingvaj centroj, sed en la anglalingvaj cefaj skotaj urboj kaj lastatempe en frese konstruitaj modelaj urboj kien oni translogigis la enlogintojn de grandurbaj kvartalacoj.La gaela estas malforta en la amasa komunikado. Estas malmulte da radioelsendado kaj nenia televida. La gaela ec ne plu estas plene normigita lingvo. Depost la protest-anta Reformacio la kontaktoj al la antaŭaj irlandaj monaĥejoj - centroj de la kelta kulturo - estis rompitaj. Tamen ekzistas parte normigaj instancoj, ekzemple la radio, la ĉefaj eldonejoj. Oni parolas gaele ĉefe ĉirkaǔ la havenurbo Stornoway. Sed la nuna ole-sercado en la Norda Maro baldaǔ transiros al la norda Atlantiko, kaj Stornoway versajne igos centro de la olea industrio. Jam okazis profundaj sangigoj en la vivo-stilo kaj kulturo de la nordorienta Skotlando, ekzemple en Zetlandaj kaj Orkadiaj Insuloj, antaǔa centro de skandinaviaj kulturo kaj lingvo. En tiu insularo ec ekzistas movado por apartigo disde la cetera Skotlando, kaj aparta legosistemo.Alia asocio, malpli konata, estas la Asocio por Skotaj Literaturaj Studoj. Gi volas konservi la skotajn lingvojn kaj literaturojn: ne nur la gaelan, sed ankau la skotan. La skota au lalansa lingvo aǔ estas tre fora dialekto de la angla, aǔ aparta ĝermana lingvo. Gi ekzistas en diglosia rilato al la angla, kaj neniam ekzistis movado por gia leĝa rekono, kvankam gi posedas rican literaturan tradicion.Tamen lastatempe oni ekpritraktis la problemaron de la lingvaĵo en la edukado kaj la pozicion de skotlingvaj gelernantoj en la anglalingva klascambro. Problemo estas la sinteno de la mezklasaj skotoj al la skota lingvo. Ili malakceptas gin, ili negative re-agas al la klopodoj de skota poetaro sub MacDiarmid renovigi la skotan literaturan lingvon. Do la skota lingvo restas havaĵo de malgranda intelektularo kaj de sia cefe kam-para, iom post iom malaperanta parolantaro. La meza klaso parolas dialektojn kiuj varias inter urba skota kaj iom skote akcentita angla. La aristokrataro dume estas plene angligita pro edukado en anglaj privataj altklasaj lernejoj. Oni povas kompari la sin-tenon de la skotoj al la lalansa movado kun simila neakcepta sinteno de la irlandanoj al la oficiala kampanjo de revivigo de la irlanda.Alia organizaĵo estas la Societo por Skota Lingvo, kiu gis 1975 nomigis Lalansa Societo. Gi sangis sian titolon car la vorto lalansa ne estas sufice konata, kaj krome aludas nur al parto de Skotlando - la malaltaĵo (Lowlands). Estas interese kompari la skotan kun la nigra angla - ambaǔkaze la parolantoj, aparte la gelernantoj en klascambro, parolas lingvaĵon kiu au estas nenorma dialekto de la angla au, male, propra lingvo kun siaj propraj gramatiko, historio, ktp. laǔ la interprete Pro tio la Societo por Skota Lingvo sugestis ekzamenon pri la skota lingvo por ciuj gelernantoj, kiel en Usono oni proponis ekzamenon en la nigrula angla, ekzemple por instruistoj kiuj frontas gelernantojn kies lingvo tiu estas.Krome ekzistas la Skotlanda Lingvistika Enketinstituto, kiu reprezentas la tradician metodaron de geografia dialektologio. Pro la malforteco de la socia dialektologio en Skotlando, gis nun ne okazis tia kverelo inter la geografiaj kaj socilingvistikaj dialekto-logoj, kiel en Usono. Ekzistas ankau kelkaj revuoj kiuj eldonas en la skota kaj gaela. La Skota Nacia Vortaro (pri la skota lingvo) ekzistas, sed pro sia grandeco kaj multe-kosto ne estas disvastigita. Oni proponis la eldonon de posforma vortaro nur de nunaj vortoj tutlande uzataj.Estus paradokse, se Skotlando revivigus politike, sed ne kulture.

Loading

Article metrics loading...

/content/journals/10.1075/lplp.1.1.05woo
1977-01-01
2024-03-28
Loading full text...

Full text loading...

http://instance.metastore.ingenta.com/content/journals/10.1075/lplp.1.1.05woo
Loading

Most Cited