
Full text loading...
Dekkvin kontribuintoj analizas la historion kaj nuntempon de la kimra lingvo, nun parolata de 20 p.c. de la kimroj. La plejmulto parolas nur angle. Kvankam gi perdis sian kimran lingvon kaj kulturon pro ekonomia premo, tiu majoritato nun siavice ek-timas inversan ekonomian premon pro la revivigo de kimra nacia kultura movado. La libro ĉefe celas interpreti tiun movadon al la anglalingvaj kimroj.Kontribuintoj diskutas interalie la rilaton inter la angla kaj kimra. Ĉe kelkaj parol-antoj okazas intermikso tiel, ke ne plu eblas distingi du lingvojn. La redaktoro, Stephens, mem estas denaska anglalingvano kiu elektis uzi la kimran sed en ĉi-tiu libro escepte uzas la anglan. Oni priskribas la nunajn dulingvan edukadon kaj mankon de uzo de la kimra en la scienco.Por konkurenci kun la unueca angla necesas starigi normon de moderna parolata kimra. La skriba normo estas tro tradicia, kaj tro diferencas disde la parola, ofte dialekta, lingvaĵo.Malforteco de la kimra estas en la ĵurnalismo. Eĉ la anglalingva kimra gazetaro ne parolas nome de la lando, tiel, ke la eǔropanoj kutime neniel konscias pri la nacia aparteco de Kimrujo.Fine de la libro troviĝas politikaj ĉapitroj, interalie diskuto pri la aktivismaj, parte kontraǔleĝaj organizaĵoj. Iom romantika fina ĉapitro apelacias al kimra solidarigo kun la popoloj de la Tria Mondo. Pro siaj rezistemo kaj klarvido eble la nekonkerita kimra popolo jes regajnos sian lingvon, identon kaj antauan grandecon.