Full text loading...
-
Per una prognosi circa la sopravvivenza del dialetto nel Cantone Ticino
- Source: Language Problems and Language Planning, Volume 1, Issue 2, Jan 1977, p. 103 - 106
Abstract
Pri prognozo koncerne la pluvivon de la dialekto en Kantono TicinoLastatempe du verkoj aperintaj en 1976 ('Il dialetto e l'italiano regionale nel Ticino', de Ottavio Lurati, kaj 'Censimento degli allievi delle scuole 1975-76', de Elio Venturelli kaj Nadia Bariffi) fajrigis grandajn diskutojn en periodajoj, radio kaj televido pri la hodiaŭa situacio de la tradicia lingvo parolata en la svisa kantono Ticino, la tipa lombarda dialekto (la itala lingvo estas la oficiala lingvo de la Kantono).Oni rimarkis, ke iom post iom, pro socio-ekonomikaj sangigoj kaj internaj migroj, la dialekto limigas ĉiam pli al malfavorataj montregionoj kaj al malfavorataj enurbaj populacio-klasoj. Tio kondukas al malgrandigo de la prestigo de la dialekto, car gi estas stereotipe konsiderata la kaŭzo de la enlernejaj malfacilajoj de la lernantoj. La vera fakto estas, ke la dialekto estas rica esprimilo, kaj ke oni povus helpi la gelernantojn ne per kodo-sango (kiu ĝenerale estas mortiga por la dialekto - sed ankaŭ por la nova /itala/ kodo), sed per efika kompensa lingvo-instruado dulingva (itala kaj dialekto).Dum la diskuto oni rimarkis vocojn de lingvodarvinistoj ("la dialekto devas malaperi, car gi estas la malpli forta"), de lingvaj tradiciistoj (kiuj deziras utiligi la dialekton kiel distingilon disde la italoj), kaj de moderuloj, kiuj proponas, ke oni gardu la dialekton en difinitaj intern-ticinaj roloj. Tiu lasta propono povos aktualigi nur se la uzo de la dialekto ne est os folklora kaj se gi estos unuiga kun la nord-italoj. Krome, en la lernejo, radio, televido, eldonado, la loko de la dialekto devos esti pli granda ol gi fakte estas. En la lernejo, krome, oni devos antauvidi kompensan lingvoedukadon kiu estu dulingva (kaj kontrastiga), por ke la dialekto ne igu sablono de la itala - kaj inverse.