1887
Volume 1, Issue 2
  • ISSN 0272-2690
  • E-ISSN: 1569-9889
USD
Buy:$35.00 + Taxes

Abstract

La kvin aspektoj de la lingvoplanado — enklasigoLa socilingvistoj lastatempe komencis enklasigi la celojn kaj metodojn de la lingvoplanado. La nuna studo krome klasigas la funkciojn de la lingvoplanaj agentejoj. Ni identigos kvin funkciojn.La oficiala defendo de la 'pureco ' de iu lingvo estas la unua funkcio, jam ekde la starigo de la florenca akademio en 1582. Sekvis franca, hispana, hungara ktp. akademioj, sed usonaj kaj britaj klopodoj starigi akademion fiaskis kaj tie la lingva normigo restis privata iniciato. Ekzistas tendencoj kaj favore al kaj kontraŭe al la purismo, ekz. pri la pruntado de fremdvortoj. Nunaj tendencoj varias laŭlande.Alia funkcio estas la revivigo de ec 'mortintaj' lingvoj, ekz. la hebrea, kornvala. Nur la hebrea plejparte sukcesis, donante tiel esperon ankaŭ al aliaj movadoj. La demando, kiel guste la hebrea sukcesis, estas interesega. En tiu kazo sajne ekzistas fakta bezono de lingva komunikilo, kaj la mortinta lingvo ofertis sin kiel bazan materialon. Tiam, la agentejo modernigos gin, adaptante gin al necesaj celoj - alia funkcio. Ni distingas, do, tripasan vojon: kodigo, normigo kaj reformo.La plananto de lingvo sukcesos nur tie, kie liaj celoj estas esence tiuj, kiujn la popolo senkonscie alprenas. Tio fakte estas la novhebrea kazo. Ce la irlanda, male, ne ekzistas bezono - la angla montras sian taugecon kaj regadon ec sen propagando, dum la gaela altiras nur per nacia sento. La religia, nacia au politika sento povas helpi, sed ne povas sukcesigi lingvomovadon.La lingva purigado bazigas sur emocio nacia, politika au ec estetika - gi ne volas pli-faciligi la lingvon au la komunikadon. La reformismo, male, jes volas faciligi la uzon de la lingvo. La reformo povas okazi rapide kaj samtempe kun aliaj funkcioj, kiel ekz. ce la turka.La franca revoluciisto Barère deklaris intencon revoluciigi la lingvon. Sed la baza teorio de lingvo-reformo fontas nur el la 20-a jarcento. Notindaj estas la estono Aavik kaj lia sekvanto Tauli.La lingva normigo estas hodiaŭ la plej ofta funkcio de la lingvoplanaj agentejoj. Oni ciam pli studas gin, teorie kaj praktike, antau cio en Afriko kaj Azio. Gi fontas cefe el politika evoluo, la estigo de novaj statoj. Tie, oni rekonis la gravecon de la lingvo kiel perilo de nacia idento kaj unueco, por partoprenigi la unuopulojn en la nacia komunumo. Tiumaniere, Afriko kaj Azio nun sekvas historian evoluon, kiun trapasis Eŭropo antau nur kelkaj jardekoj. Ni povas, ekzemple, sekvi la plimultigon de la naciaj lingvoj en Europo kaj paralelan plimultigon de nacistatoj inter 1800 kaj 1937. Cefa teoriisto de la lingva normigo estas P. S. Ray. Interesa demando estas la elekto de normo.La leksika modernigo estas grava funkcio. La sveda ofertas ekzemplon de tio en la tehnika vortaro. Multlande ekzistas agentejoj de leksika modernigo, kaj ni povas atendi la starigon de pliaj.Per skizo ni povas montri la diversajn funkciojn de tiaj agentejoj, kaj indiki, por kiuj lingvoj ili plenumas tiun funkcion. Kompreneble, la agentejo povas transiri de unu funkcio al alia. Ci tiu enklasigo eble helpos en la priskribo de la lingvoplanaj agentejoj kaj lingvoplanaj funkcioj, kaj iliaj roloj en la hodiaua mondo.
Loading

Article metrics loading...

/content/journals/10.1075/lplp.1.2.07nah
1977-01-01
2019-12-07
Loading full text...

Full text loading...

References

http://instance.metastore.ingenta.com/content/journals/10.1075/lplp.1.2.07nah
Loading
  • Article Type: Research Article
This is a required field
Please enter a valid email address
Approval was successful
Invalid data
An Error Occurred
Approval was partially successful, following selected items could not be processed due to error