Full text loading...
-
Die Zukunft des Friesischen
- Source: Language Problems and Language Planning, Volume 1, Issue 3, Jan 1977, p. 141 - 152
Abstract
La nordorient-nederlanda provinco Frislando posedas 550 000 enlogantojn kaj propran lingvon. La frisa estis oficiala lingvo gis la 16-a jarcento, sed poste la nederlanda igis la publika lingvo. La frisa estis pusita en la kamparon kaj la privatan, familian rondon.Komencigis batalo por la savo de la frisa en la 19-a jarcento. Gi kauzis la oficialigon de la frisa kiel dua lingvo de Nederlando en la 20-a jc. Gi estis allasita en la edukado, juro, eklezio ktp. La provinco estas nun dulingva; ciu komprenas la nederlandan, la plejmultaj la frisan. La nederlanda suficas por ciuj celoj; la frisa ne.Lastatempe la situacio sangigis kaj la frisa plifortigis, dank'al la klopodoj de la organizajb Frisa Movado kaj al pli favora etoso. Tiu etoso respegulas la tutmondan sindefendon de la lingvaj kaj aliaj minoritatoj kontraǔ la 'interna koloniismo', la sociologian kaj pedagogian atenton al la infanoj de laboristoj kaj, en Usono, de nigruloj. Oni do serioze atentas la frise parolantan infanon. Krome, la nova filozofio ke "la malgranda estas la bona" anstataǔas la filozofion de la daǔra kreskado kaj konsumo. Oni emancipas malgrandajn komunumojn.Frislando tre longe trovigis en klasika diglosia situacio de lingva neegaleco. Pro la oficialeco de la nederlanda, oni ne povis profesie progresi per la frisa. Estas do mir-inde, ke la frisa pluvivas. Pro la Frisa Movado, la lingvo nun enpenetras vivkampojn, kie gi antaǔe mankis. La organizo celas egaligi la du lingvojn. Por realigi tion, necesas, ke la frislandanoj posedu arnbaǔ lingvojn kaj povu utiligi ilin en kiel eble plej multaj vivsferoj. Pro tio, oni fortigas la frisan en la lernejo kaj per multaj kursoj provas du-lingvigi la plenkreskulojn. La tuta plano estos longdaǔra.Oni devas doni praktikan funkeion al la frisa. La lingvo estas ja multege pli ol nura ekonomia perilo (se estus nur tio, la frisa jam delonge pereintus). Se estontece oni postulas dulingvecon por diversaj postenoj, kiel jam en kelkaj aliaj landoj, tio multe helpos, ec se cefe al la mezklasanoj. Frislando nun postulas de la nederlanda registaro lingvan legon. Nederlando estas tradicie centrigita lando, kiel Francujo, sed jam mal-pli tia. Sed oni prefere ne apartigu la frislingvanojn per apartaj oficejoj, jugistoj, pagoj de jurnaloj, ktp. Krome, oni ja volas eviti tiun strangan irlandan situacion, kie la registaro altrudas la irlandan al nevolanta popolo. Sed en Frislando tio ne plu estas dangero. La lingvo igas naturajo, memkompreneblajo. Tio ne signifas, ke ciuj frisoj respektas sian lingvon. Por tio, la popolo devos ekkoni evidentan gajnon per la sci-povo kaj uzo de la lingvo. La lingva ideologio kaj la popola bono devas kunigi.La lingvo estas perilo de potenco. Oni flankenpusas la parolantojn de neoficialaj lingvoj kaj dialektoj. La minoritatoj nun ekkonas tiun fakton. Estigas forta politika batalo. Ekzemple, ce la laboristoj en Frislando 80 procentoj parolas frise en la hejmo, nur 5 procentoj nederlande; estas inverse ce la terposedantoj kaj direktoroj. Lingva batalo do estas samtempe batalo pri salajro, pri respekto, edukado, scio, influo.La mezklasanoj jam ekkonis la estontan perspektivon de la frisa kaj preparas sin per diplomoj kaj kursoj. Ce la laboristoj, tarnen, daǔre mankas tia perspektivo. Sam-tempe, la frisa lingvo-movado ne sufice atentis la ekonomiajn bezonojn de la frisa laboristo. La partioj kaj sindikatoj, centre organizitaj, kontribuis nenion.La lingva batalo estas ne nur lukto por la pluvivo de la lingvo, sed por la idento kaj la prospero de tiu homo, kiu parolas la lingvon.