1887
Volume 1, Issue 3
  • ISSN 0272-2690
  • E-ISSN: 1569-9889
USD
Buy:$35.00 + Taxes

Abstract

La êapitroj de ci tiu libro devenas de prelegoj dum kelkaj jaroj ce diversaj aǔskultant-aroj. La generala argumento (kiel implicas la titolo) estas, ke Esperanto havas nun bonan sancon farigi internacia helplingvo en la estonteco, malgraǔ la seniluziigo, kiun sentas kelkaj esperantistoj. Scienca kaj metoda pripensado oferas multajn bonegajn argumentojn por optimismo, samkiel laborprogramon, skribas la aǔtoro.Aro da prelegoj estas tro disa por detala ekzameno de ciu en la nuna recenzo, mi do pridiskutu kaj kritiku kelkajn iom largajn temojn de la verko. Multaj el la vidpunktoj de la verko estas jam konataj al esperantistoj, kaj tiomgrade oni povas konsideri la verkon pli-malpli rezonatan apologetikon de la esperantisma ideologio, kvankam multaj esperantistoj eble surprizigus pri la konkludoj de la argumentado. (Ankau, samkiel en alispecaj apologetikoj kelkaj artikoloj de la fido ne estas zorge pridiskutataj. Ekzemple la verkisto insistas, ke la 'orientblokaj nacioj' kaj aliaj 'neniam' akceptus laǔlege deviga uzo de la angla kiel internacia helplingvo; sed jen nura aserto sen [bezono de ?] pruvoj.)Bormann sin demandas kial Esperanto ankoraǔ ne sukcesis, kaj konkludas, ke Esperanto, prudukto de la disfalo-epoko de la franca kiel interkomprenilo, restas nun en la 'angla' epoko de la homa evoluo. La evoluo de la angla kiel neperfekta interkomprenilo 'fortins la bazon por grandskala evoluo de la neǔtralaj lingvoj, do de Esperanto.' (p. 72) Sed baldaǔ venos la tempo por alia decido, kaj tiam povos triumfi Esperanto.Kiel prepari la bazon por tiu triumfo ? Bormann kredas la sukceson de Esperanto dependa de la fakuloj pri lingvoj, car laü li la decidon pri internacia helplingvo faros politikistoj, baze de la rekomendoj de la lingvosciencistaro. La esperantistoj do nepre varbu inter la lingvosciencistoj. Absolute, esence nepras, ke la lingvistoj interesigu pri la afero esperant(ism)a, t.e., pri la scienco de la interlingvistiko (scienco pri artefaritaj internaciaj helplingvoj, atribuata al la patro de la verkisto, Artur Bormann). Strange, la lingvosciencistoj grandparte ankoraǔ ne havas intereson pri la afero. Kaj pro la graveco de tia varbado, la esperantistoj havas ja devon en ci tiu sfero. 'Kaj se la universitataj sciencistoj ne sufice volas pritrakti nian sciencon, tiam fakuloj inter ni devas mem eklabori sur tiu tereno. Tio estas nia laboro. Ne nur kiel la sole ekzistantaj uzantoj de artefarita lingvo ni devas prezenti nian lingvon al la scienco. Gi ne emas pritrakti gin. Do ni devas ellabori la interlingvistikon, la sciencon de la internacia lingvo, kaj prezenti tiun sciencan fakon al la ankorau nevola sciencistaro.' (p. 153.)Ankau grava por la 'verda venk' ' (kiel gin nomis antaǔ kelkaj jaroj la eterne malrespekta esperantista junularo) estas instruado de Esperanto en la lernejoj. Jen do la slogano 'Esperanto en la lernejojn ! ' Sed se esperantistoj tiel celas, kion ili proponu pri la instruistaro ? Memevidente oni devas pli frue instrui la instruistojn. Tial endas nova slogano : 'Esperanto en la universitatojn ! ' Kaj kiel al la universitatoj akceptigi gin kiel legitiman studobjekton ? Per disvastigo de la nova scienco interlingvistiko. Tial kaj por la politikistoj kaj por la studentoj oni cefe devas subteni la interlingvistikon de Artur Bormann.Sed kial, leganto hazarde demandus, la lingvosciencistoj ne estas nature interesataj de interlingvistiko kaj de Esperanto ? Bormann argumentas, ke la sciencoj (en larga senco de la vorto) havas du evoluajn fazojn : konstatan kaj adaptan. Kvankam la naturaj sciencaj jam atingis grandparte la adaptan fazon, kaj kvankam la sociaj sciencoj estas kaj konstataj kaj adaptaj, tarnen la 'spiritaj sciencoj' (inkluzive de la lingvistiko) restas ankoraü konstataj. 'Esperanto nun kiel lingvoscienca fenomeno ne harmonias kun tiu konvinko.... [La]aktiveco [de Zamenhof] kaj gia rezulto, la Internacia Lingvo Esperanto, estas io, kio laü la generalaj konceptoj pri iu spirita scienco estas neebla.' (p. 109) 'Tio rompus la grundon, sur kiu ili staras. Esperanto estas por lingvisto nova dimensio en lia scienco; gi ne nur estas iu nova esplorinda fenomeno ... Car gi estas tiel fremda al la kutimaj laboroj de lingvistoj, ci tiuj ne povis gis nun trovi la gustan sintenon al la problemo de internacia lingvo. ... Tial ili devas esti indiferentaj.' (p. 110)Mi iom surprizigis lerni, ke la plej grava tasko por esperantistoj estas subteni inter-lingvistikon, kaj ke versajne nur laü tia vojo povus progresi la esperanta afero. Kial la verda venk' ne povus bazigi sur antaǔa tute neoficiala, sed preskaǔ universala uzo de la popolamaso ? Aliaj lingvoj jam travivis tian historion. Kial Esperanto ne povus universaligi post intensa uzo kiel (oficiala au neoficiala) interkomprenilo de nur tre limigita sfero : unu geografia regiono (ekz. orienta Eǔropo) aǔ unu interstata komuniksistemo (ekz. Koreo-Tajvano-Sudafriko) kiu farus gin duagrade grava lingvo kaj el kio gi kreskus pro gia kompara facileco (kaj tial pro la plua liberflueco kaj komforto en gia laǔebla uzo)? Cu ni vere kredu, ke nur per disflorigo de la scienco interlingvistiko en la universitatoj povos sukcesi Esperanto ?Tamen oni ne flankenmetu la argumentojn de Bormann nur pro malsamprognozeco. Ja estas nun la tempo por scienca esplorado pri la taǔgeco de Esperanto (same de aliaj lingvoj) kiel solvo de internacia helplingva problemo. Ni ja bezonas scii kial homoj lernas lingvojn negepatrajn, kiom gravas facileco kaj neǔtraleco, kiom da uzo necesas antaǔ ol la afero (au alia simila afero) memstaras, k.s. La verko de Bormann invitas nin al guste tia esplorad(ar)o.

Loading

Article metrics loading...

/content/journals/10.1075/lplp.1.3.09jor
1977-01-01
2025-04-29
Loading full text...

Full text loading...

/content/journals/10.1075/lplp.1.3.09jor
Loading
  • Article Type: Research Article
This is a required field
Please enter a valid email address
Approval was successful
Invalid data
An Error Occurred
Approval was partially successful, following selected items could not be processed due to error