Full text loading...
-
The Term "Planned Language"
- Source: Language Problems and Language Planning, Volume 11, Issue 3, Jan 1987, p. 335 - 349
Abstract
RESUMOLa termino "planlingvo"En la fako lingvistiko kaj ĝia subfako interlingvistiko, regas multa nekonsekvenceco en la esprimoj utiligataj por priskribi lingvon kiel ekzemple Esperanton. Fakuloj kaj laikoj parolas pri "monda lingvo," "universala lingvo," "helpa lingvo," "artefarita lingvo" kaj "internacia lingvo," kvazaǔ temas pri plena interŝanĝeblo. Pluraj tiuj esprimoj indikas la originon au genezon de lingvo, dum aliaj indikas ĝian komunikan funkcion. Kelkaj miksas la du kategoriojn. Inter la terminoj priskribantaj originon aǔ genezon, "artefarita" ofte havas pejorativan implicon. Ĝi ankaǔ havas seson da malsamaj signifoj. La terminon "konstruita lingvo" kreis Jespersen, sed ankaǔ al ĝi mankas koloro. Wüster kreis la terminon germane Plansprache (planlingvo). Inter tiuj terminoj, kiuj priskribas komunikan funkcion, "universala" havas longan historian sed normale priskribas la unusolan lingvon por la estonta homaro. Sekve ĝi ne taǔgas kiel priskribilo de plej multaj modernaj lingvoprojektoj. "Monda lingvo" estas ofte uzata por priskribi etnajn lingvojn pli vaste uzatajn. "Helpa" supozigas nekompletecon, kvazaǔ temas nur pri faciligilo. Aliaj terminoj estas, interalie, "komuna lingvo," "lingua franca," "trafika lingvo," kaj "interlingvo." La aǔtoro preferas la terminon "planlingvo," difinitan jene: "de homo aǔ hom grupo laǔ difinitaj kriterioj konscie kreita lingvo por la celo de plifaciligo de internacia lingva komunikado." Esperanto estas planlingvo laǔ genezo kaj internacia lingvo laǔ funkcio. En sia eseo la aǔtoro donas abundajn ekzemplojn de la utiligo de la diversaj terminoj če fakuloj verkantaj en kelkaj lingvoj.