Full text loading...
-
Nationale Minderheiten und Sprachgruppen im deutsch-dänischen Grenzgebiet
- Source: Language Problems and Language Planning, Volume 2, Issue 1, Jan 1978, p. 17 - 26
Abstract
Naciaj minoritatoj kaj lingvo-grupoj en la german-dana landlima zonoLa landlima zono Slesvigo, t.e. la antaûa graflando, trovigas ambaùflanke de la german-dana landlimo. Gi dividigas nun en Sudslesvigon, parton de la federacigermana provinco Slesvig-Holstejno, kaj Nordslesvigon, parton de Danlando. En tiu zono, la nacia au etna idento ne respondas al lingva idento. Ekzemple, la germanaj nord-slesviganoj uzas la altgermanan kiel altan kaj konversacian lingvon; sed ilia hejma lingvo estas plejparte la sama sud-jutlanda dana dialekto kiel ce la danaj samlandanoj.Kompreneble la plejmultaj tieaj germanoj ankaû posedas la norman skriban danan. Sude de la landlimo, la plejmulto de la 'danpensaj' - la dana minoritato au etno -uzas la germanan kiel gepatran kaj hejman lingvon, nome kâj la altgermanan kâj la lokan malaltgermanan dialekton. Parto de tiuj, kiuj scipovas la danan, taksas sin danoj. En la nordokcidento de la provinco, kelkaj miloj ankorau parolas danan dialekton, sed ne ciuj tiuj taksas sin danoj; multaj, male, germanoj.Oni distingu, do, inter lingvaj, etnaj kaj ideologiaj danoj. Ekzistas lingvaj danoj. Sed eu tiuj inkluzivas la dandialektanojn, kiuj nomas sin germanoj? Estas malfacile kalkuli la danan grupon, car temas pri mensa stato, ne lingva konduto. Trovigas ja malnovaj familioj, kiuj konfesas sin danoj. Ni do rajtas nomi ilin danaj popolanoj. Sed multaj transiris al la dana popolgrupo nur post 1945. Ekde la estigo de nacia sento, la idento, eu dana, eu germana, dépendis de persona decido, de konfeso de unuopulo, kaj la divido de la du popoloj same povas dividi unu familion, ekz. unu fraton disde alia. Ekzistas ankaû indiferentuloj, aparté en Nordslesvigo, dane nomataj 'paluloj, senkoloruloj'. Ankaû pro tio facilas la identosango, kiel ekz. post 1945. Notindaj historiaj ekzemploj ilustras la diversecon de lingva kaj etna-spirita idento.Krom la germana kaj la dana ekzistas ankorau tria lingvo en la provinco: la frisa. Kontraùe al la frisoj de Nederlando, la slesvigaj frisoj ne disponas pri skriba norm-lingvo, sed limigas al diversaj dialektoj. La frisa perdis multe da teritorio. Multaj, kiuj taksas sin nordfrisoj, ne plu parolas frise. Kelkaj konsideras sin nacia minoritato kiel la danoj, kaj laboras en organizita alianco kun tiuj. La dana minoritata lerneja sistemo fakte administras ankaû la solan frislingvan lernejon. Sed la plejmultaj nordfrisoj taksas sin germanoj, slesvig-holstejnanoj.La nuna situacio kompreneble havas historiajn radikojn. Oni povas sekvi la malaperon de la danaj dialektoj el la nun germana regiono, la enpenetron de la meza malalt-germana kaj la transiron al la altgermana normlingvo post la Reformacio, aparté pro la influo de la urboj. La divido inter la nunaj normdana kaj nordgermana kultur-regionoj fontas el malfru-mezepokaj episkop-landaj limoj. En unu regiono, oni parolis danan dialekton sed oficiale siatempe uzis malaltgermanan skriblingvon. Kiel aliloke, la altgermana anstatauis la malaltan kiel norma lingvo. Pro la pli granda mal-simileco inter la altgermana kaj la dana dialekto, la, dialektanoj tie transiris al la dana normlingvo.Sed sude de la landlimo, kiam oni anstatauigis la malaltgermanan per la alta, tiu lasta enradikigis kaj disvastigis. Restis do altgermana kultura kaj skriba lingvo flanke al sud-jutlanda dana dialekto, sen dana normlingvo. Tio apartigis la dandialektanojn disde la danaj kulturo kaj regno. La popolamasoj transiris al germana mempercepto, ankaû pro tia edukado. Sekve preskaû malaperis la dana dialekto. La faktoj respegul-igis en la plebiscito de 1920, kaj postrestis en ambaû landoj nacia malplimulto. Per statistiko oni povas ilustri la grandecon kaj organizitecon de la du cefaj minoritatoj kaj de la frisnacia, ligita al la dana en Sudslesvigo. Ekzistas ekzemple minoritataj lernejoj, bibliotekoj, eklezio, provinca sed ne tutlanda politika partio, krome unu danlingva gazeto en Flensburgo (FRG).Interesa lastatempa studo pritraktas la lingvan situacion de unu vilago, Achtrup, tuj sude de la dana landlimo, kie la dana dialekto ankorau vivas, parolata de triono el la enlogantaro kaj komprenata de preskaû duono. Preskaû centprocente oni parolas kaj komprenas la altgermanan. La plejmulto ankaû posedas la malaltan. Negranda grupo komprenas kaj ec malpli parolas la norman danan. La nordfrisa - parolata en apuda regiono - estas iom konata.