@article{jbp:/content/journals/10.1075/lplp.2.1.05woo, author = "Wood, Richard E.", title = "Twenty-one Recent Scandinavian Books on Language Policy (Re-cenza eseo/Review Essay)", journal= "Language Problems and Language Planning", year = "1978", volume = "2", number = "1", pages = "35-50", doi = "https://doi.org/10.1075/lplp.2.1.05woo", url = "https://www.jbe-platform.com/content/journals/10.1075/lplp.2.1.05woo", publisher = "John Benjamins", issn = "0272-2690", type = "Journal Article", abstract = "Dudek unu latatempaj skandinavaj libroj pri lingvopolitikoDanaj, norvegaj kaj svedaj esploristoj nun dedicas sin al la lingvoplanado, lingvopolitiko kaj socilingvistiko. Ekzistas komunaj trajtoj, sed la elirpunkto varias inter la tri landoj. En Danlando daŭre regas la tradicia teoria lingvistiko, al kiu la grandaj danaj lingvistoj tiom kontribuis. Krome, la dana socio estas kulture, lingve kaj etne pli unueca ol la nor-vega au sveda. Do vere socilingvistika esplorado apenaŭ komencigis en Danlando, kon-traste al Svedujo.Tipa norvega trajto estas forta interesigo pri la-lingva politiko. Norvegaj lingvoplanistoj kaj lingvaj politikistoj sercas alilandajn situaciojn, kiuj iel similas al la norvega posedo de du konfliktaj sed tamen rilataj kaj interkompreneblaj normaj lingvoj. Pluraj norvegaj lingvopolitikistoj ne estas neŭtralaj, sed forte subtenas la lingvonormon nynorsk. Tamen, nur scienca sinteno povas helpi ilin esplori sintenojn al la lingvo kaj la fakto-rojn, kiuj ciam pli malfortigas la nynorsk.La sveda socilingvistiko jam trapasis la stadion de tradukado kaj interpretado de la angla-lingva socilingvistiko. Gi eniris stadion de gravaj, grandskalaj socilingvistikaj projektoj. La tuto fluas el socidemokratia kredo je la rajto de ciu al egala edukado, al atento ciam pli forta al enlandaj sociaj problemoj, kontraste kun la antaŭa pli forta atento al eksterlandaj problem oj.Nun ope al la libroj. Tiu de la dano Bang estas la plej teoria kaj fake lingvistika, reko-mendita nur al samfakuloj. Bang respondas al la anglalingvaj socilingvistoj, traktante Bernstein reprezenta. Ni esperu, ke en Danlando baldaŭ komencigu socilingvistika es-plorado.Jam antaŭe ni notis la laudindan funkciadon de la Dana Lingva Konsilantaro. Du jar-raportoj indikas gian pluan laboron de lingvoplana agado en alte evoluiginta lando kun edukita publiko konscia pri lingvaj demandoj. La Konsilantaro povas fari rekomendojn, sed ne ciam sangi la lingvajn kutimojn de la dana publiko.Ni elcktis recenzi du librojn pri instruado de fremdaj lingvoj, guste la du plej lernataj en svedaj lernejoj, la angla kaj germana. La germana multe malkreskis lastatempe kompare kun la angla, kaj kelkaj svedoj ec volas gin anstataui per iu ne-europa lingvo. Tamen la germana restas ekonomie kaj alie grava al svedoj.La libro de Erasmie fontas el la parlamenta decido enkonduki sistemon de lernejoj, ofertantaj egalan oportunon de edukado al ciu svedo. La rezultoj de la esploro iom respondas, laŭ Erasmie, al tiuj de la anglalingvaj socilingvistoj. Specimenoj de la testilo permesas al la leganto prijugi lian labormetodon.Bengt Loman estas grava figuro en la transdono de la usona kaj brita socilingvistiko al Svedujo. Li mem partoprenis en usonaj lingvaj projektoj kaj interpretis la verkaron de Labov kaj de la brito Bernstein. N-ro 2 en la serio "lingvo kaj socio" traktas la Torne-valon, kie denaskaj finnlingvanoj logas en teritorio, kie la sveda estas la prestiga lingvo. La esploro enketas, cu tie ekzistas t.n. "duon-lingveco." Estas bone rimarki la parto-prenon de unu dana lingvisto. Ni esperu, ke post reiro al Danlando li starigos sociling-vistikajn projektojn tie. Inter la kunlaborantoj de la alia libro redaktita de Loman, N-ro 3, ni notas kontribuinton al la nuna numéro de LPLP, Mirja Saari. La libro temas pri la socia variado de la parollingva sintakso. Oni atentas interalie la socian enklasigon de la svedoj kaj finnoj, kompare al sugestitaj sociaj kategoriigoj de britoj kaj usonanoj.La norvegaj libroj en la nuna recenza eseo estas pli klare politikaj, ol la svedaj kaj da-naj. Tio aparté pravas ce la du libroj el la serio Orion. "Libro pri Ivar Aasen", do pri la cefa iniciatinto de la lingvonormo nynorsk, estas bona, sed ne neùtrala, praktika stu-do pri lingvoplanado, lingvoreformo kaj la funkciado de lingva movado en unu lando. Gi méritas alilingvan tradukon, sed nur zorge de redaktisto, kiu interpretu la kulturan kaj lingvan fonon al alilandaj legantoj. La anglalingva libro pri "la novnorvega lingvo-movado" estas informa, sed la aûtoro Vik^r estas neniel neùtrala, ec rekte erariga, car duon-informa, pri terminologie Temas pri lingvopolitika manifesto. La kolekto redaktita de Vik$r, pri "lingvopolitiko en kvin kontinentoj", celas vastan legantaron da subtenantoj de nynorsk. Gi konsistas el neoriginala materialo, cefe digesto de jamaj anglaj au germanaj studoj, kune kun pli interesaj originalaj capitroj, cefe tiu pri la islanda lingvopolitiko de H. Sand0y. Sand^y forigas la miskomprenojn, ke Islando estas idéale senklasa lando, ke la lingvo senparalele rezistas fremdajn pruntvortojn, ke la junaj islandanoj estas poetoj kaj literaturaj kleruloj. Maie, laû Sand0y, ec ekzistas cefurba angligita jargono, lernejanoj ofte eraras pri la malnovmoda ortografio, la popolo rezistas la purismajn oficialajn neologismojn, kaj uzas pruntvortojn. Lasta-tempa ortografia reformo, en 1974, forigis literon z. La capitro pri Greklando en la kolekto de Vik0r sendube fontas el komparo inter tiu lando kaj Norvegujo, car en ambaù luktas inter si du konfliktaj lingvonormoj, sed gi estas neoriginala kaj ec rekte erariga, car nelastatempa. La libro finigas per apelacio al la lingva liberigo de la popolo kaj al la uzo de lingvopolitiko serve al la popolo, ne inverse.La sola dana socilingvistika studo ci-tie recenzata realigis ekster Danlando, en la poli-tike germana vilago Achtrup (dane : Agtrup), kie oni parolas kvin lingvoformojn - la norm-germanan, la malaltgermanan (platdican), norm-danan, sudjutlandan (danan dia-lckton) kaj frisan. La socilingvistika esploro laûdire bazigas sur centprocente plena atingo de ciu opa vilagano. Petersen bone csploris la lingvan mempercepton kaj mem-prijugon de la Achtrup-anoj, sed ne sufice sajnas atenti la lingvan intermiksadon kaj eventualajn transirajn stadiojn de la kvin lingvaj normoj. Per nur du sercaj linioj li atestas la antaûan (eu ankoraûan ? ) ekziston de miksa dan-germana lingvoformo, kiu sajnas esti pigino au kreolo frape simila al tiu uzata nun en FRG de la gastlaboristoj au de germanoj, kiuj alparolas ilin. Tiu lingvoformo estas tipologie kaj historié grava kaj méritas enkatalogigon.La bibliografio de Schwarz pri nordlandaj migrado kaj minoritatoj estas dividita laiï-teme. Malgraù kelkaj mankoj kaj ioma neprofesieco en kompilado, ni rekomendas gin. La starigo de kaseta, do nepresa, jurnalo por asiroj en Svedujo signifas, ke venon-ta eldono de la bibliografio devos atenti nepresitan materialon.Ciujare, la lingvaj konsilantaroj de la Nordaj Landoj aperigas komunan raporton, kiu uzas tri lingvojn, danan, norvegan kaj svedan, por raporti ankaù pri lingvoplana agado en Finnlando, Islando, kaj foje Groenlando kaj Feroaj Insuloj. La raportoj entenas jarraporton de ciu konsilantaro, fresajn esplorajn studojn, recenzojn de interesaj libroj, kaj bibliografion de novaj vortaroj kaj vortlistoj.L. Tengstrôm verkis laûdindan, legindan historion de "La latina en Svedujo"; surbaze de tiu historia fono oni pli bone povas prijugi la nunan lingvopolitikon.M. Thalander estas socilingvistika redaktoro simila al Loman, sed pli populara kaj iom pli normiga en sinteno. Li interprétas la verkaron de anglalingvaj socilingvistoj kaj fiksas la svedan terminaron. Lia dua verko pritraktas la svedan lingvouzon en la gaze-taro, per ses capitroj de tiom da kontribuintoj.Resume, ni povas diri, ke la skandinava kulturregiono igis floranta hejmo de esplorado kaj eldonado pri lingvopolitiko, lingvoplanado, socilingvistiko, ktp. Por ekkoni la eldo-natan materialon, indus lerni almenaû legi la skandinavajn lingvojn.", }