1887
Volume 2, Issue 2
  • ISSN 0272-2690
  • E-ISSN: 1569-9889
USD
Buy:$35.00 + Taxes

Abstract

La kvin recenzataj verkoj atestas pri la diversa lingva interesaro, disde la lingvistika gis la pedagogia. La tri antologioj atentas al donitajoj en la lingva priskribo, kaj al ek-interesigo pri lingvo kaj la socia klaso.La kolekto Svenskans beskrivning 8 ('Priskribo de la sveda') enhavas 17 kongresajn referajojn. Kiel ofte ce konferencaj aktoj, ili estas neunuecaj. Domage, ke oni ne provizis enkondukon kaj arangis ilin teme, anstataǔ alfabete. La konkludo de Girding k.a., ke la enlogantoj de Skåne, suda Svedujo, parolas svede, sed kun orient-dana fono-logia substrio, gravas ne nur el vidpunkto de lingvo-priskribo, sed de lingva tipologio, kontrasta lingvistiko kaj socilingvistiko. Referajo de Bannert aplikas la metodojn de la antaudira fonetiko, kies celo estas "prepari la bazon de klariga fonologia priskribo de la lingvoj de la mondo." Referajo de Broo pri dulingveco kaj grupa idento estas tre spekulema kaj elektema; kompare kun la referajo de Thelander pri diglosio, la mankoj estas evidentaj. Male, la laboro de Thelander estas laudinda pro sia zorga metodo.Barnsprdk i klassamhälle (infana lingvajb en klasa socio) proklamas sin "libro pri kaj cirkau B. Bernstein" kaj konsistas el sume 15 artikoloj, cefe svedaj tradukoj de Bernstein mem, de la prave kritikitai psikologoj Bereiter kaj Engelmann, kaj de la kritikintoj de Bernstein, cefe Labov. Ce Bernstein, kies esploroj estas sendube konataj al la legantoj de LPLP, pli gravas la demandoj, ol la respondoj. La du 'kodoj' (el-laborita kaj limigita) de Bernstein restas preskau neesploritaj, dum Bernstein - tre malfacile legebla sen detala komentario - estas ofte atakita surbaze de miskompreno au misjugo. La bonega enkonduko de Loman identigas la fundamentan malkonsenton inter Bernstein kaj Labov kaj meritas alilingvan tradukon.La antologio de Teleman kaj Hultman, Sprdket i bruk ('La lingvo en uzo'), estas utila instruilo por instruistoj de la sveda al denaskaj svedlingvanoj. Gi estas enkonduko en la fakojn rilatajn al la lingvistiko, ekz. la neurolingvistikon, psiko- kaj socilingvistikon. La artikoloj de Loman kaj Dahlstedt pri sociaj kaj regionaj dialektoj levas grandajn demandojn por lando kies valoroj estas socidemokratiaj. La vockvalito, rapideco ktp. gravas en la identigo de la socia klaso de parolanto. Malgrau sia socidemokrateco, Svedujo estas kaj restas lando de sociaj klasoj. La bonega referajo de Garding pri la identigo de dialektoj indikas, ke svedaj dialektoj versajne pluvivos. Oni devos sangi la sintenon al ili, ne la dialektojn mem.Sprdket och skolan ('La lingvo kaj la lernejo') de Ahlgren cele similas al la kolekto de Teleman kaj Hultman sed malpli altnivele, kaj sen ties utila enkonduko.La Ldsebok for invandrare de Mathlein estas leglibro por la enmigrintoj, cefe el Finn-lando kaj la evolu-landoj de la suda Europo. Gi entenas demandojn por grupa diskuto. La legajoj estas forte interesaj, bonege elektitaj pro profunde sveda enhavo. Kiel greko, jugoslavo au turko reagos al la legajoj pri ia sopirado au 'korpezo', pri la 'sentovivo' kiu ekzistas aparta de la ciutaga interagado? La sveda kultura senta fono postulegas denaske svedan instruiston, kiu interpretu la libron kaj la svedan vivmanier-on. Leginte la libron, oni eksopiras al tia vivstilo.

Loading

Article metrics loading...

/content/journals/10.1075/lplp.2.2.03pau
1978-01-01
2024-12-12
Loading full text...

Full text loading...

/content/journals/10.1075/lplp.2.2.03pau
Loading
  • Article Type: Research Article
This is a required field
Please enter a valid email address
Approval was successful
Invalid data
An Error Occurred
Approval was partially successful, following selected items could not be processed due to error