Volume 2, Issue 2
GBP
Buy:£15.00 + Taxes

Abstract

En 1809, unueca finnlingva zono estis politike dividita. La tiamaj 7000 finnlingvanoj, kiuj estis aljugitaj al Svedujo kaj dividitaj de la nun rusiginta Finnlando, igis tipa celandlima minoritato.La studo de Jaakkola, tradukita el la finna, pristudas la evoluon de la Torne-valo el feǔda stato - ankoraǔ meze de la 19-a jarcento - en kiu la svedaj regantoj kaj la finnaj kamparanoj interkomunikis per interpretistoj, al la stadio de la filozofio de la 19-a jarcento - unulingva nacia stato, kun persona fidelo de la opa civitano, ankau lingva fidelo. Estis epoko de sveda naciismo kaj suspektemo rilate al la finnlingvanoj de la landlima zono, kun ties naturaj ligoj al la finnoj sub rusa regado.La evoluo iris de tiu diglosio al diglosio kun samtempa dulingvismo; poste al dulingvismo sen diglosio, kiam la finnlingvanoj lernis la svedan por povi labor1 ankau en la sudo. Se la evoluo tiel daurus, neeviteble estigus sveda unulingveco.Nur se la stato sangos sian politikon oni povos eviti la formorton de la finna. Estas kelkaj indikoj de pli liberala sinteno. Ekzemple, oni acetas finnajn bibliotekajn librojn, oni ne plu punas infanojn, kiuj dum lerneja pauzo parolas finne. Sed la instruistoj plej ofte nur scipovas la svedan, kaj instruas per gi. Ne la lernejo nun enkondukas la dulingvecon - la plejmultaj infanoj jam eniras la lernejon, scipovantaj la svedan.La libro entenas valoran statistikon. Mankas tamen atento al la sendube okazinta kaj okazanta translokigo de la lingva limo. La statistikaj unuoj, akceptitaj de Jaakkola, estas administraj, do nenecese socilingvistikaj. Favoraj faktoroj al la finna estas la spektebleco de la finna televido kaj la finna literaturo de loka religia sekto. Per tio, oni normigas la lokan finnan al la finna modelo. Sed la estonteco de la lingvo mem estas necerta.

Loading

Article metrics loading...

/content/journals/10.1075/lplp.2.2.04woo
1978-01-01
2024-03-28
Loading full text...

Full text loading...

http://instance.metastore.ingenta.com/content/journals/10.1075/lplp.2.2.04woo
Loading

Most Cited