RT Journal Article SR Electronic(1) A1 Lamy, Paul YR 1978 T1 La Mesure du transfert linguistique au Canada JF Language Problems and Language Planning VO 2 IS 2 SP 79 OP 88 DO https://doi.org/10.1075/lplp.2.2.05lam PB John Benjamins SN 0272-2690, AB La mezurilo de lingva transirado en KanadoEn ciuj multlingvaj socioj oni disputadas pri la lingvaj statistikoj. En Kanado, ekzem-ple, la statistikoj kondukas al malkonsentoj car ili ne ebligas precize taksi la lingvan transiradon, t.e. la oftecon de transiro de unu lingvoscio al alia inter la logantaro. La tradicie uzata statistiko en Kanado estas la proporcio de homoj de iu etna deveno, kiu scipovas la originan lingvon de tiu etna grupo. Sed analizo de enketrezultoj montras, ke homoj grandnombre misprezentas sian etnan devenon. En Kebekio nefrancdevenuloj ofte deklaras sin francdevenaj; en cetera Kanado francdevenuloj plej ofte deklaras sin nefrancdevenaj. Tial la gisnunaj taksoj pri la ofteco de translingvigo estas gravaj subteksoj.Ec nova demando en la popolnombrado de 1971, "Kiun lingvon vi nun plej ofte parolas hejme? ", ne forigas la subtakson. Laǔ aǔtora enketo en Montrealo, multaj uzas ne la hejman lingvon ce la laborejo aǔ kaptante la amasmediojn. Kromaj enket-rezultoj montras, ke pluraj denaskaj franclingvanoj, kiuj parolas cefe la francan hejme, tamen pli scipovas la anglan ol la francan (gis 29% ekster Kebekio), do grand-parte transdonos la anglan al la sekva generacio. Nur konsiderante tiajn faktojn oni povas decidi, kiu statistiko estas la plej preciza taksilo de translingvigo inter iu popolero., UL https://www.jbe-platform.com/content/journals/10.1075/lplp.2.2.05lam