1887
Volume 2, Issue 2
  • ISSN 0272-2690
  • E-ISSN: 1569-9889
GBP
Buy:£15.00 + Taxes

Abstract

Lingvoplanaj funkcioj en la novhebrea.En lastatempe aperinta studo ni sugestis, ke la oficiala lingvoplanado konsistas el gis kvin funkcioj: lingva purigado, lingva revivigo, lingva reformo, lingva normigo kaj lingva modernigo. Ni montris, ke lingvoplanistoj kiel akademioj, komitatoj kaj komisionoj transiris de unu funkcio al la alia, alprenis novan funkcion, forlasis malnovan, ktp. La nuna studo pritraktas la lingvoplanadon de la novhebrea ekde la komenco kaj dis-tingas inter tri epokoj, lau la siatempa elstaro de unu grava lingvoplana funkcio.La purigado estas normiga preskribo de 'gusta' lingvoformo, celante lingvan 'purecon' (ekz. ce la Franca Akademio). Revivigo estas la rekreo de ne plu denaske parolata lingvo kiel kutima komunikilo en iu lingva komunumo (ekz. Irlando, Israelo). Reformo estas ingeniera lingvosango, ofte por faciligi la uzon de lingvo, per simpligo de la literumado, foje simpligo ankau de leksiko au gramatiko (ekz. la turka). Normigo Estas la akceptigo de unu lingvo au dialekto kiel la cefa lingvo de iu teritorio, kutime, de politika unuo (ekz. la malaj-indonezia). Leksika modernigo estas la vortofarado celante esprimi en la koncerna lingvo la alpruntitajn au disvolv-itajn modernajn konceptojn kaj teknikajn novigojn (ekz. la sveda).El la kvin lingvoplanaj funkcioj, la revivigo, normigo kaj leksika modernigo estis sin-sekve praktikitaj ekde la komenco de la lingvoplanado en Israelo (gis 1948, en Palestinio): t.e., la revivigo en 1890-1918, ekde la laborkomenco de la Komitato de la Hebrea Lingvo gis la fino de la Unua Mondmilito; la normigo en 1918-1948, do gis la starigo de la stato Israelo; kaj la leksika modernigo gis la nuntempo. La du ceteraj funkcioj ekzistis ciam samtempe, sed malpli grave. Do, ni ekskludas ilin.funkcioj ekzistis ciam samtempe, sed malpli grave. Do, ni ekskludas ilin. La jena enperiodigo ne fontas el la deklaroj de la hebreaj lingvoplanistoj, sed el nia observado de ilia agado kaj de la disvolvigo kaj la socia rango de la lingvo en la koncerna epoko.En la unua periodo (1890-1918) levigas la demandoj: kial necesas enkonduki la uzon de nova lingvo?; kaj se necesas, do, kial oni elektu la hebrean? Ni jam montris, ke ekzistis tia bezono tie de komunikilo en la malfrua 19-a jarcento. Alvenadis pli da judoj diversdevenaj, sen komuna lingvo. Oni elektis la antikvan lingvon de la religio, tradicio kaj lernado. La viroj ja kutime jam almenau pasive scipovis la hebrean, dum preskau ciuj jam sentis ian emocian, nacian au religian ligon al gi. Jam antaue gi servis kiel foja komuna lingvo inter diverslandaj judoj.La Komitato frontis gravajn praktikajn barilojn - mankis vortoj por la modernaj objektoj, konfuzige funkciis amatoraj kaj duonprofesiaj vortofarantoj. La cefa tasko tamen estis forigi la nehebreajn lingvojn ('jargonojn') de la palestinaj judoj. Kroma problemo estis decido pri prononca normo - car la hebrea estis tiam ne parola lingvo, do ne ekzistis fonetika normo. Oni alprenis la sefardan (hispan-judan) prononcon. Notinde, dum ofte la elekto de prononca normo estas funkcio de lingvonormigo, la novhebrea kazo estas ekzemplo de lingvo-revivigo.La movado alfrontis dubemulojn. Ec hebrelingvaj verkistoj dubis la realigeblecon de nova parola lingvo, kredante gin 'kontraunatura'. Iuj dubis la kapablon kaj autoritaton de la Komitato. La Komitato lasis la kreadon de taugaj novaj vortoj ne nur al la spertuloj kaj fakuloj, sed al la ciutaga vivo, kiu ofte rapide kreis trafajn esprimojn. Ankau gravis la instruistoj. La Komitato sekvis metodon de kreado de novaj vortoj kaj de akcepto kaj rifuzo de pruntvortoj. Oni malakceptis kiel eble plej multajn ne-semidajn radikojn, sed ofte akceptis radikojn el aliaj semidaj lingvoj, aparte la araba.La kodigo de fundamentaj novaj vortoj estas ankau parto de la lingva revivigo, car sen gi, parola hebrea lingvo estus nepensebla. Oni devas distingi inter tiu frua epoko, kiam la kreado de novaj vortoj estis integra parto de la revivigo de la lingvo, kaj la posta epoko, en kiu la leksika modernigo estas lingvoplana funkcio per si mem. Gravega barilo estis en la instruado, aparte la supera instruado. La decida momento estis la 'milito de lingvoj' en 1913. En nove fondita scienca instituto oni volis uzi la germanan, la cefan tiutempan lingvon de la scienco Sed la studentoj kaj instruistoj protestis per strikoj kaj manifestacioj. Guste tiam,en 1914, eksplodis la Unua Mond-milito, kaj la ligoj kun Germanujo estis rompitaj. Venkis la hebrea, kiu igis la generala ilb de edukado en ciuj porjudaj lernejoj. Rapide generaligis kaj disvastigis la hebrea. Ekde tiam, la hebrea estis jam revivigita.La dua etapo estis tiu de la normigo de la hebrea, 1918-1948. Jam en 1914, 40 % de la palestinaj judoj scipovis la hebrean. Post la aljugo al Britujo de mandato super Palestino, en 1922, la hebrea igis unu el la tri oficialaj lingvoj, flanke al la angla kaj araba. La hebrea estis jam agnoskita kiel la lingvo de la juda komunumo de la lando. Jam ne plu temis pri 'diglosio', sed pri la hebrea, cefa lingvo, kontrau diversaj aliaj lingvoj, uzataj de 60 % de la judoj: temis cefe pri la jida kaj araba, poste la jud-hispana, ktp. Grave estis, ke Palestinio estis lando de enmigrintoj, kaj la enmigrintoj iom post iom transiris al la cefa indigena lingvo, la hebrea. Gi igis la lingvo de la juna generacio - do gi havas estonton. La Komitato daure aktivis, instigante la tutan judan komunumon al akcepto de la hebrea. Normigo de la lingvo au maturigo konsistis cefe en vortokreado kaj la kolektado de vortoj. Tia funkcio estas pli baza, ol la posta funkcio, leksika modernigo. La unua konstruas la lingvon, la dua nur retenas, plu-prosperigas gin.La sukceso de la Komitato fontis parte el la fakto, ke gi ne tro premis kontrau la dis-volvigo de la lingvo en la ciutaga vivo per insisto pri normigaj fonologiaj kaj gramatikaj reguloj. Sed la komitatanoj pensis normige, cefe ce la vortostoko. Sed, kontraste al la unua periodo, tiu purismo iom velkis, cefe ce la sinteno al la vortopruntado. Nun, la hebrea multe pli pruntis, cefe el europaj fontoj, kaj la Komitato ne tiom oponis al tio. Kompreneble, la Komitato tiam jam pli fidis je la pluvivo kaj estonto de la jus revivigita lingvo.Tiu dua epoko produktis vere imponan aron da vortolistoj kaj plenaj vortaroj, da terminaroj en la plej diversaj fakoj.Kiam finigis la brita mandato kaj la stato Israelo establigis, la normigo de la novhebrea estis jam preskau finita. Depost 1948 kaj ankorau hodiau regas la epoko de leksika modernigo. Iomete da purigo kaj reformo okazas samtempe, sed ne grave. En tiu periodo, do, la hebrea estas la revivigita kaj normigita nacia lingvo, kune kun la araba, la alia oflciala lingvo, lingvo de la araba minoritato. Gi maturigis jam antaǔ 1948. Poste, gi devis rapide kreski kaj sangigi, kiel ciuj lingvoj de la moderna mondo. Tia kreskado estas cefe ce la kreado de novaj vortoj. En 1953, la neoficiala Komitato igis Hebrea Lingvo-Akademio, kun ligoj al la registaro. Oni centrigis tie la profesian lingvonormigon, prefere ol dungi ce ciu opa ministerio kaj oficejo lingvajn fakulojn. Parlamenta lego indikis la taskojn de la Akademio. Daura plivastigo de la vortostoko estas la cefa restanta tasko, la cefa nuna funkcio de la Akademio.La konkludaj tabeloj indikas la siatempan cefan taskon de la lingvo-planado en la novhebrea, dum tri epokoj, kun indiko de samtempaj kromaj taskoj. Klarigo de la dis--volvigo de la novhebrea ekde la fino de la 19-a jarcento eble kontribuos al kompreno de la komplika fenomeno kiu estas la revivigo de antikva lingvo - lau Haugen, "la sola preskau plena sukceso" en la revivigo de lingvoj.

Loading

Article metrics loading...

/content/journals/10.1075/lplp.2.2.06nah
1978-01-01
2018-10-20
Loading full text...

Full text loading...

References

http://instance.metastore.ingenta.com/content/journals/10.1075/lplp.2.2.06nah
Loading
This is a required field
Please enter a valid email address
Approval was successful
Invalid data
An Error Occurred
Approval was partially successful, following selected items could not be processed due to error