Full text loading...
-
Gregor, D.B. Friulan Language and Literature
- Source: Language Problems and Language Planning, Volume 2, Issue 2, Jan 1978, p. 121 - 124
Abstract
La verkinto antaŭe verkis pli mallonge pri la friula, kaj detale pri la romanjola. La recenzata grava verko identigas la friulan sur bazoj diversgrade struktura, historia, demografia kaj kultura. Por la verkinto, dialekto igas lingvo, kiam en gi oni verkas kreive. La friula regiono estis milite grava sed malrica, spite al kelkaj industrioj. Lau la historia lingvistiko, la friula estas parenca al la lingvoj de Sudtirolo kaj Grizono, kaj estas frapa simileco al la malnovfranca. La friula akiris apartan lingvan identon jam frue, kaj ekaperis dokumentoj en gi. Enestas ampleksa sekcio pri la literaturo, kun originalaj tekstoj, kaj biografioj de la verkintoj. La literatura antologio donas specimenojn kun datoj de 1349 gis 1972. Enestas bonega sekcio pri lingvistiko, kun detala traktado de la fonologio kaj ortografio. La traktado de la verboj, frazoj, adverboj, ktp., estas detala kaj praktika. La bibliografio enhavas citajojn gis 1974.Resume, temas pri tre moderna, legebla, praktika eldonajb, en moderna etoso, sed tamen konstruata sur la fundamento de la grandaj lingvistoj de la pasinta jarcento. La verko estas testamento al la interrilato de la lingva evoluo kun sociaj, ekonomiaj kaj historiaj fortoj.