1887
Volume 2, Issue 3
  • ISSN 0272-2690
  • E-ISSN: 1569-9889
USD
Buy:$35.00 + Taxes

Abstract

La revivigo de la parola hebrea lingvo estas rekonita kiel la sola sukcesinta de sia tipo. Gi estis ofte esplorita kaj priverkita, tamen plej ofte romantike. Laü Fishman, la suk-ceso ce la hebrea kuragigas aliajn grupojn al klopodoj savi sian lingvon. Sed oni gis nun ne verkis plenan sciencan monografîon, kun dokumentado, pri la temo. Fellman ofertas la longe atenditan verkon, ne teknikan, legindan far lingvistoj, lingvoplanistoj kaj nefakuloj.La enkondukaj capitroj prezentas la pozicion de la hebrea antaü la reviviga movado; la devenon de Ben-Jehuda; kaj la konfuzan lingvan situacion en Palestino je la alveno de Ben-Jehuda kaj poste.La kavar capitro estas la plej longa kaj grava. Temas pri "la sep pasoj de Ben-Jehuda." Sekvas detala pritrakto de unu tia paso, la revivigo de la hebrea en la lernejoj, kaj fina capitro pri la efiko de ciu paso. Fakte, estus preferinde prezenti prijugon pri la efiko de ciu paso en la koncerna capitro mem, ne poste.La verko de Fellman bone plenumas la deziron de priskribo de la laboro de Ben-Jehuda. Sed scienca priskribo de la hisotria fenomeno de la revivigo de la hebrea daüre mankas. La plej grava paso en la revivigo estis la enkonduko de la hebrea en la judajn lernejojn. Tio fakte dankigas, ne al Ben-Jehuda, sed al la instruistoj en la agrikulturaj kolonioj. La aliaj pasoj de Ben-Jehuda, kiel lia kreo de la unua hebrealingva familia hejmo, -konsiderata miraklo - estis fakte senefikaj. Egale senefikaj estis lia granda vortaro-projekto kaj la akademio, kiun li fondis.Do ses el liaj sep pasoj estis vere sen influo en la revivigo. Unu paso, lia hebrea jurnalo, efikis en la enkonduko de neologismoj. La nesukceso de la kvin au ses ceteraj pasoj bazigas en la naturo de la lingvorenovigo. La nuna recenzanto aliloke en ci tiu revuo montris, ke lingvoplanaj agentejoj kodigas la lingvon kaj, cefe samtempe, normigas gin, tiel almenaü parte funkciigante gin. Rigardante la laboron de Ben-Jehuda, ni trovas, ke li malsukcesis en la funkciigo, sed parte efikis en la kodigo - t.e. ce la jurnalo kaj la pli praktika, malpli granda vortaro. Sajnas, ke unuopulo au malgranda grupo povas sukcesi ce la kodigo, sed la funkciigo de planata lingvo postulas pli multajn partoprenantojn, kiel evidentas en la lingvoplanado de aliaj landoj.Do, la libro de Fellman estas pristudo pri kelkaj efîkoj en la frua enkodigo de la modema hebrea, sed ne de ties funkciigo. Temas, do, pri historio de Ben-Juheda, ne de la revivigo de la hebrea. Ene de tiu limo, gi estas kontribuo al la kompreno de unu aspekto de so cilingvistika fenomeno preskau mirakla.

Loading

Article metrics loading...

/content/journals/10.1075/lplp.2.3.07nah
1978-01-01
2025-04-25
Loading full text...

Full text loading...

/content/journals/10.1075/lplp.2.3.07nah
Loading
  • Article Type: Research Article
This is a required field
Please enter a valid email address
Approval was successful
Invalid data
An Error Occurred
Approval was partially successful, following selected items could not be processed due to error