
Full text loading...
ZUSAMMENFASSUNGSprachenpolitik und Imperialismus Großbritanniens in IndienIm 18. und 19. Jahrhundert ist die britische Sprachenpolitik in Indien von einer Kontroverse zwischen Orientalisten und Anglisten gekennzeichnet. Beide Seiten verfolgen dasselbe Ziel: eine Festigung der britischen Herrschaft über Indien. Die Meinungen scheiden sich an der Frage, ob die örtlichen Sprachen mit den Verkehrssprachen aus vorbritischer Zeit oder Englisch das beste Mittel zu diesem Zweck sind. Die Gegensätze wurzeln inunterschiedlichen im Westen verbreiteten Auffassungen vom Orient. Ein gutes Indiz für den Grad der Umsetzung der jeweiligen Auffassung ist die Sprache der unteren Gerichtsbarkeit und der örtlichen Verwaltung in Indien. Hier kommt es zu einem Wechsel von einer Politik des Persischen, Hindustani und Sanskrit um 1780 über eine Zwischenphase mit örtlichen Sprachen zum Englischen ab etwa 1830. Die Kontroverse zwischen Orientalisten und Anglisten stellt den sprachlichen Niederschlag einer Veränderung der englischen Auffassung von Indien zu Beginn des 19. Jahrhunderts dar. Die Untersuchung dieser Kontroverse zeigt einen engen Zusammenhang zwischen Sprachenpolitik und politischer Macht.RESUMOLa britaj lingvopolitiko kaj imperiismo en HindioLa britan lingvopolitikon en la 18-a kaj 19-a jarcentoj en Hindio karakterizis disputo inter orientistoj kaj anglistoj. Ambaŭ partioj celis al plifortigo de la brita rego super Hindio, sed ili malsamopiniis pri la demando ĉu la pli bona ilo por atingi tiun celon estis la lokaj lingvoj kun la interlingvoj uzitaj dum la antaübrita islama rego, aŭ la angla. La disputo originis en malsamaj perceptoj pri la oriento inter okcidentanoj. Taŭga indikilo pri la grado de realigo de certaj eroj de la du vidpunktoj estas la lingvoj uzataj en la malaltnivelaj jugejoj kaj en la loka administrado en Hindio. Observeblas transiro de politiko uzanta la persan, la hindustanan kaj la sanskritan en la 1780-aj jaroj, tra intera periodo kun lokaj lingvoj al uzado de la angla ekde la 1830-aj jaroj. La disputo inter orientistoj kaj anglistoj povas esti konsiderata lingva esprimo de la percepto pri Hindio fare de angloj en la frua 19-a jarcento. Gia studo montras senperan rilaton inter lingvopolitiko kaj politika potenco.