1887
Volume 23, Issue 2
  • ISSN 0272-2690
  • E-ISSN: 1569-9889
GBP
Buy:£15.00 + Taxes

Abstract

Decentrigi la lingvon en mondsistema esploradoLa artikolo esploras la evoluigon de, kaj la reagon al, mondsistema teorio en lingvopolitikaj studoj. Malakceptante nacifunkciajn klarigojn pri la internacia uzo de la angla, franca, rusa kaj aliaj lingvoj ligitaj al evoluantaj landoj, certaj fakuloj pri lingvopolitiko proponas la nocion "lingva imperiismo". Lokante siajn argumentojn en mondsisteman teorion, tiuj fakuloj sugestas, ke hegomoniaj "kernaj" grupoj antaŭenigas la proprajn lingvojn en "periferiaj" medioj per programoj de edukada helpo. La rezulta utiligo de kernaj lingvoj ce la periferio faciligas la internacian moviĝon de reala kaj simbola kapitalo kaj la starigon kaj konservadon de rilatoj favoraj al la kernaj grupoj.Fakuloj kritikis la aperon de mondsistema teorio en lingvopolitikajn studojn el diversaj epistemologiaj vidpunktoj. Iuj kritikantoj esprimas antaŭvideblan maltrankvilon pri la komplika kaj kontraŭdira karaktero de mondsistema esplorado. Aliaj kritikas al la determinismon de mondsistema teorio: klopodante pusi lingvan imperiismon en universalan teorion de la lingvo en internaciaj strukturaj rilatoj, mondsistemistoj preteratentas multajn okazojn kie hegemoniaj kernaj grupoj alvokis indigenajn aŭ triajn lingvojn cele al manipulado de rilatoj kun periferiaj grupoj. Etikedante ĉi-lastan "lingva pragmatismo', la artikolo rekomendas novan taskon de lingva imperiismo kaj plian atenton en lingvopolitika esplorado al la faktoroj, kiuj kondicigas lingvajn preferojn en hegemonia edukhelpa programado.

Loading

Article metrics loading...

/content/journals/10.1075/lplp.23.2.02cla
1999-01-01
2024-04-16
Loading full text...

Full text loading...

http://instance.metastore.ingenta.com/content/journals/10.1075/lplp.23.2.02cla
Loading
  • Article Type: Research Article
This is a required field
Please enter a valid email address
Approval was successful
Invalid data
An Error Occurred
Approval was partially successful, following selected items could not be processed due to error