
Full text loading...
ResumoLa sinjorino, la lingvistoj, kaj la internacia lingvoDe 1924 ĝis 1951, la novjorka International Auxiliary Language Association (internacia helplingva asocio) aŭspiciis ampleksan interlingvistikan esplorprogramon kun financa subteno de Alice Vanderbilt Morris. Komence la celo estis esplori la motivojn por elekto de unu internacia lingvo inter la ekzistantaj kandidatoj, inkluzive de Esperanto, Ido, kaj Latino sine flexione. Tamen, pro la influo de eminentaj usonaj kaj eŭropaj lingvistoj, precipe Edward Sapir kaj Otto Jespersen, la esplorprogramo reorientiĝis, unue al komparado de komunaj trajtoj de okcidentaj lingvoj, poste al la kreado de nova interlingvo, Interlingua. La artikolo pritraktas kelkajn el la ideologiaj tendencoj kondukintaj al tiu ŝanĝo, kaj ilian rilaton al aliaj marĝenaj tradicioj en la moderna usona lingvistiko.