1887
Volume 3, Issue 1
  • ISSN 0272-2690
  • E-ISSN: 1569-9889
USD
Buy:$35.00 + Taxes

Abstract

Kulturaj kaj sociekonomiaj faktoroj en la formado de fremdlingva edukpolitiko en Svedio - kun komparo kun la fînnlanda kazo.La cefa enhavo de nuntempa fremdlingva edukpolitiko en Svedio allogas malmulte da kritiko, spite al evidentaj mankoj. Ci tiu traktajo estas unuanivela provo difini la bazan kaŭzon de la nuna politiko. Tio siavice estas sugestita esti kialo de neegaleco kaj kultura tendenco. La problemoj ne estas aparte svedaj, sed observeblaj i.a. en la aliaj skandinavaj kaj kelkaj okcidenteuropaj landoj. La traktajo skizas teorian alternativon al la nuna politiko, kiu estas pli konforma al la bazaj valoroj de akceptita socia progreso.La sveda lerneja reformo de 1948 enkondukis la anglan kiel devigan studobjekton en la elementan lernejon. Antau tiu reformo ne estis deviga fremdlingvo en la baza edukado, kaj la lokon de unua fremda lingvo okupis gis tiam la germana. La kialo de tiu reformo estis unuavice socia: por antauenigi egalecon per instruado de fremda lingvo al ciuj. Sed malantaù tio trovigas la fundamenta ekonomia kialo.La nuna lerneja sistemo en Svedio konsistas el deviga naujara elementa lernejo ekde la ago de sep, kaj elektebla gimnazio. La plej frapa trajto de nuna sveda lingvo-politiko estas la enklasigo de lernejaj fremdlingvoj en A-, B- kaj C-lingvojn. La A-lingvo, la angla, estas deviga ekde la tria lerneja jaro. Au la germanan au la francan oni povas elekti kiel B-lingvon ekde la sepa jaro. C-lingvo estas elektebla en la du- au trijara gimnazio, kie la angla denove estas deviga por ciuj. Oni kutime povas elekti la hispanan au la rusan kiel C-lingvon, foje ankau inter la portugala, itala au fînna. Por studentigo la angla estas la sola lingvo, kiu estas deviga.Pluedukado por plenkreskuloj estas aparte bone organizita kaj populara. Diversaj studobjektoj estas per sistemo de subvencioj favorataj de la stato. Du el ci tiuj stud-objektoj estas la sveda kaj la angla, sed neniu alia lingvo ricevas monapogon, ec ne la enlande indigenaj finna kaj lapona lingvoj.La finnlingvan malplimulton en plej norda Svedio oni ekde la fîno de la pasinta jar-cento provis asimili. Finnlingvaj lernejoj ne plu ekzistis en la 1920-aj jaroj. Tie eblas nun studi la finnan en la lernejo, kvankam instruado ankoraŭ estas preskaŭ senescepte per la sveda. Laponaj infanoj rajtas ceesti la apartan laponan lernejon. Gi funkcias lau la principo, ke laponoj havas rajton al eduko, kiu ciel egalas, sed ne nepre identas al tiu, kiun ricevas la popola plimulto. Hi rajtas al instruado pri sia historio, kulturo kaj lingvo. La lapona lingvo estas deviga dum la ses unuaj jaroj kaj elektebla dum la sekvaj tri. Ekzistas ebleco anstataui la anglan nur se nek C- nek B-lingvo normale aperus en la studobjektaro de la lernejano.Aliaj lingvaj grupoj en Svedio konsistas el enmigrintoj, plej altnombre el Finnlando, sed ankau i.a. el Turkio, Greklando, Jugoslavio kaj hispanlingvaj landoj. Infanoj de enmigrintoj rajtas ricevi lernejan instruadon de sia hejma lingvo. La nuna sistemo permesas du horojn semajne al ci tiu instruado. Por plenkreskaj enmigrintoj instruado de la sveda estas senpage ricevebla ankau dum salajrataj laborhoroj.Ekzistas por enmigrintoj state subvenciataj kursoj ankaŭ de la angla.La sveda universitata reformo de 1977 celis al internaciigo de altlernejoj. La suma efiko de ci tiu reformo tamen estas signifa fortigo de la rolo de la angla. Ci tiu rezulto estis neevitebla, car la privilegia pozicio de la angla signifas, ke gi igas la sola fremda lingvo, per kiu la plimulto de studentoj devas labori. Malgrau tio, ke sveda eduko estas klasifïkebla inter la plej bonaj en la mondo, multaj instancoj opiniis, ke studentoj ne ciam kapablas profîti el literaturo "ec en la angla". Vera internaciigo tiel estas neatingebla por la studenta plimulto, kaj la sola ebla 'internaciigo' ene de la sistemo estas plia angligo.Maniero mezuri kulturan superregon estas studi ciferojn pri tradukado (vidu tabelon). Gis proksimume du trionoj el ciuj tradukoj de libroj al la sveda estas el la angla. (La responda kvanto en Finnlando estas proksimume duono el ciuj tradukoj.) La donitaj ciferoj ne estas la rezulto de naturaj cirkonstancoj, kiel konstateblas per komparo kun ciferoj por monda libroproduktado lau lingvoj. Masiva tendenco al la angla estas klara, koste al la rusa kaj la "aliaj lingvoj". Tradukado el la germana kaj franca ver-sajne spegulas la veran gravecon de ci tiuj lingvoj. Estas ec pli surprize, ke tradukoj el unu lingvo povas en hodiaŭa Svedio atingi du trionojn el la tuta kvanto da tradukoj, kiam oni pripensas, ke la angla guste devus esti tiu lingvo, kiun la plimulto de svedoj povas legi sen traduko !La fremdalingva politiko de la skandinavaj landoj estas esence la sama. La situacio en Finnlando tamen parte kontrastas. Finnlando havas svedlingvan malplimulton de 6.6 % el la tuta logantaro (1970). La fînna kaj sveda ambaŭ estas naciaj lingvoj. Kaj la alia nacia lingvo kaj la angla estas devigaj lernejaj studobjektoj. Nuntempe la angla estas instruata antau la alia nacia lingvo, sed permeso estas ricevebla por anstatauigo de la angla per la germana, rusa au franca. Pli ol 90 % el lernantoj tamen elektas la anglan, kion oni konsideras kiel neakcepteblan situacion. Oni nun oficiale esploras eblecojn sangi la sistemon. Notindas, ke la pozicio de la sveda en Finnlando estas rezulto ne nur el ekonomiaj kialoj, sed precipe el homaj, kulturaj aspiroj.Kiel la danaj lernejaj autoritatoj konstatis, apartenas al la cirkonstancoj de malgranda lingvoregiono, ke gi havas la ceftaskon ebligi komunikadon kun pli grandaj lingvo-regionoj. Ci tiu premiso por skandinava fremdlingva eduk-politiko entenas la principon de la 'Rajto de la Plejforta', kaj tiel kontraŭas al akceptita socia progreso kaj idealoj de egaleco kaj solidareco inter popoloj, kiujn skandinava edukado eldirite alstrebas.Plia kontraŭdiro en lingvopolitiko estas unuflanke la tendenco instrui pli de la angla kaj aliflanke akcepti pli da ofïcialaj lingvoj en internaciaj organizajoj. Unuflanke oni akceptas la ekonomian pozicion de la angla, sed aliflanke oni strebas al lingva egaleco. Ci-rilate la angleparolantaj landoj bone konscias uzi siajn avantagojn komercajn, politikajn kaj kulturajn, kaj strebas al konservo de siaj privilegioj. La mondo tiel estas dividita en privilegiitajn kaj malfavoritajn kulturregionojn.La nuna ekonomibazita lingvopolitiko sajnas esti la cefkaŭzo de multa kultura unu-flankeco kaj interpopola neegaleco. Oni povus bazi alternativan politikon guste sur socian egalecon kaj respekton por kultura diverseco. Ci tion plej konsekvence propon-as la esperantistoj. La vojo al ofïciala akcepto de solvo kun Esperanto tamen estas malfacila. Nuna lingvopolitiko antaŭsupozas la neeviteblon de privilégia rolo por ekonomie fortaj kulturoj. Tiel sole per sango for de ci tiu baza filozofïa sinteno - al akcepto de tio, ke ekonomio devas subigi al porhomaj celoj - eblas konstrui modelon de fremdlingva instrupolitiko, kiu respektas la socian kaj interpopolan egalecon.Estas interese noti, ke la lernejaj autoritatoj en Finnlando en 1974, post objektiva studo de i.a. la relativa facileco de Esperanto, konkludis, ke devus esti rajto instrui la lingvon en apartaj kursoj kaj lingvokluboj. En Svedio oni simile povas instruiEsperanton sole kiel liberelektan studobjekton. Emfazo de la facileco de Esperanto, au similaj konsideroj, versajne neniam sole povos doni al ci tiu lingvo la pozicion, al kiu gi strebas. La ekonomie bazita lingvopolitiko ne povas enlasi Esperanton en la lernejan sistemon.Bonintencaj reformistoj ne sukcesis pligrandigi interkulturan respekton, car la fundamenta karaktero de la problemo ne estas vaste komprenita. Solvo estas pens-ebla, sole se la valoroj de akceptita socia progreso kaj egaleco inter popoloj estas rekonitaj ankaù kiel la elirpunkto por la formado de fremdlingva edukpolitiko.
Loading

Article metrics loading...

/content/journals/10.1075/lplp.3.1.02sut
1979-01-01
2019-10-21
Loading full text...

Full text loading...

References

http://instance.metastore.ingenta.com/content/journals/10.1075/lplp.3.1.02sut
Loading
  • Article Type: Research Article
This is a required field
Please enter a valid email address
Approval was successful
Invalid data
An Error Occurred
Approval was partially successful, following selected items could not be processed due to error