Full text loading...
-
Language Development in Tigrinya
- Source: Language Problems and Language Planning, Volume 3, Issue 1, Jan 1979, p. 25 - 27
Abstract
La lingva disvolvigo ce la tigrinjaLa tigrinja estas nord-semida lingvo parolata nun de 3 gis 3,5 milionoj da cefe kristanaj kamparanoj en Eritreo kaj la altebenajo de Abisinio, teritorio koresponda al la antikva regno Aksumo, de kies lingvo, la geeza au klasika etiopia, la tigrinja estas taksata esti daurigo.La tigrinja posedas malgrandan, kreskantan skriban literaturon, nur dank'al la okazintajoj de la pasintaj 30-35 jaroj. La skriba lingvo estis disvolvita sub la brita milita regado dum la Dua Mondmilito, aparte per la starto de semajna gazeto. Ties redakcia komitato igis la Tigrinja Lingva Konsilantaro, kies prezidanto estis verkinto de grava tigrinja gramatiko.Pluaj problemoj estis ce la ortografio kaj terminaro. La konservema skolo, kiu apogis la historian-etimologian literumadon, venkis super la fonetika. Oni elprovis tri metodojn de kreado de novaj terminoj, la pruntado de fremdvortoj, cefe anglaj au italaj; la plilargigo de ekzistanta vorto laû fremda uzo; au la kreo de nova tigrinja formo, aparté laù la modelo de la 'revivigitaj' semidaj lingvoj araba kaj hebrea. Plej ofte oni uzis la semantikan plilargigon.En 1946 oni malfondis la Konsilantaron pro politikaj kialoj. Sekvis tempo de amhara superregado, sed nun pro la forta eritrea autonomiga movado, denove eblas la starigo de Lingva Konsilantaro au ec Akademio.