%0 Journal Article %A Mintz, Sidney W. %T Loreto Todd. Pidgins and Creoles %D 1979 %J Language Problems and Language Planning %V 3 %N 1 %P 28-33 %@ 0272-2690 %R https://doi.org/10.1075/lplp.3.1.04min %I John Benjamins %X La autorino multe vojagis en regionoj, kie piginajoj kaj kreolaj lingvoj estas uzataj.La verketon si dedicas cefe al la tiuklasaj lingvoj, kiuj leksike parencas al la angla. La nun tri jarojn malnova libro respegulas du sufice fresdatajn tendencojn: la seriozan pritrakton de antaùe ne serioze traktitaj lingvoj, kaj la akcepton de la graveco de tiaj lingvoj ne pure teoria sed ankau politika kaj psikologia. Hi estas ja vaste uzataj.La piginajn kaj kreolajn lingvojn oni ofte konsideras produktoj de la eùropa penetrado de la cetera mondo. Sed eu simila procczo de piginigo kaj posta kreoligo okazis, ekzemple, en la elkresko de la franca el la latina? En grava, tamen ne multe konata referaĵo, D. Taylor esploras la historiajn lingvajn rilatojn inter konkerita plimulto kaj venkinta malplimulto. Taylor enkadrigas lingvajn problemojn en vastan historian kadron. Todd simile faras, sed pli simplece, provante, ekzemple, igi kreolan lingvon "respektinda" per komparo kun la franca. La prestigo de lingvo, en la opinio, au antaŭjugo, de nefakuloj, dependas de skribsistemo, prefere tre malnova. Aliaj citas la literaturon, la gramatikan komplikecon, ktp. Lau tiaj mezuriloj, al pigin-kreolaj lingvoj mankas prestigo. Naiva sinteno.La celo de la verko de Todd estas, unuecigi la pristudon de tiaj lingvoj kun tiu de la ceteraj. Sed eble tamen ekzistas ne nur kvanta, sed fakte kvalita diferenco inter tiu kategorio de lingvoj kaj la ceteraj, aparté rilate la gramatikan strukturon dum la estigo. La mallonga - 92-paJa, ses-capitra - libreto estas la unua tiuspeca en la angla de post tiu de Hall (1966). Gi celas nefakan leganton. Pli postulema leganto rigardu la verkon redaktitan de Hymes (1971), ne tiel timigan, kiel Todd kredas, kaj novan libron pri la antilaj lingvoj de Taylor (1977). %U https://www.jbe-platform.com/content/journals/10.1075/lplp.3.1.04min