%0 Journal Article %A Giles, Howard %T Frederick Williams and associates, Explorations of the Linguistic Attitudes of Teachers %D 1979 %J Language Problems and Language Planning %V 3 %N 1 %P 33-40 %@ 0272-2690 %R https://doi.org/10.1075/lplp.3.1.05gil %I John Benjamins %X Malgraŭ la lastatempa kresko de interesigo pri la sintenoj al la lingvajo, ne aperis multaj verkoj pri la temo. Do jen bonvena kontribuo al la fako. Por krei lingvan politikon, ekzemple de transiro de unu lingva formo al alia, necesas ja informo pri la sentoj pri la malnova kaj la nova.La verkintoj raportas esploradon en Cikago kaj Teksaso pri la lingvajo de nigraj, meksik-usonaj kaj blankaj usonaj infanoj. La trovo estis, ke kvankam la usonaj nenormaj dialektoj eble ne mankas je lingva kvalito, esprimpovo, ktp., ili mankas socie - la instruistoj, ec de la sama etno, malalte taksas ties uzantojn, ekz. en antaŭdiro de lerneja sukceso.La verkinto komencigas per atentigo, de la esploro pri la lingvaj sintenoj estas integra parto de la socilingvistiko. En la dua capitro, la verkintoj listigas la esploron, gis nun faritan de aliaj, tamen en kataloga stilo, do konfuze kaj senkonklude. Mankas tie integriga resumo, kiu montrus la plurdimensiecon de la skaloj de lingva prijugado.En la Cikaga esploro, la verkintoj pruvis, ke eblas antaûdiri la reagon de la instruistoj al la koncerna infano, nur aŭdinte la specimon de ties lingvajo. Tamen, la instruistoj reagis diverse, laŭ kvar grupoj.En Teksaso, la esploro plilargigas al la uzo de vidbendoj, ne nur sonbendoj. Ankaŭ tie evidentis la sama prijugo. Ekzistas skalo de akcepto interne de la koncerna etna kaj klasa grupo. Interesa trovajo estas, ke la blankaj kaj nigraj instruistoj ne jugas la normecon de la lingvajo laû la samaj kriterioj, sed atentis diversajn gramatikajn trajtojn.Unu esploro atentis la saman parolanton, kiu uzis jen norman lingvon, jen etnan dialekton. Alia esploro atendis la jugon de lingvo de dungoto ce dunganto, laû la ecoj dezirataj ce altnivela laboristo.En la lasta capitro iom mankas utilaj konkludoj, ekzemple, pri la graveco de la divers-dialekteco ce la instruistoj, pri la signifo de la studoj en la generala socilingvistika teorio. Oni ankaû povas pridubi la reprezentan karakteron de la lingvajo kolektita sur bendo. Ekzemple, en eksterklasa persona interyjuo, la lingvaj'o ne necese estas tiu uzata en klascambro.Malgraû tiuj mankoj, temas pri libro, kiu sukcese unuecigas socipsikologian esploron kun la lingvistika. %U https://www.jbe-platform.com/content/journals/10.1075/lplp.3.1.05gil