1887
Volume 3, Issue 1
  • ISSN 0272-2690
  • E-ISSN: 1569-9889
USD
Buy:$35.00 + Taxes

Abstract

Ce la koro de ciu ago de homa interkomunikado trovigas la tradukado kaj interpret-ado. Jen la tezo de la nova libro de Steiner. Traktante tiun temon, li cerpas el fontoj de Aristotelo gis Zamenhof. La tradukado en kaj inter la lingvoj estas grava, vasta afero. Steiner, trilingvulo (angla-franca-germana) estas taŭga fakulo.La tradukado estas malfacila. Oni argumentis, ke gi estas neebla. Sed neniu homa produkto estas perfekta, kaj por la realeco de la tradukado parolas gia fakta abunda ekzisto. Laŭ Steiner, gi estas bazo de la civilizo. Cu fidela traduko eblas? Steiner ne subtenas pure sciencan sintenon al la traduka teorio, nek al la lingvo entute.La titolo mem de lia libro aludas al la deziro de grupo, lau Steiner, konservi sian identon per lingva aparteco. La multeco de la lingvoj montras, ke tio estas forta deziro. Tiusence, do, ciu traduka ago estas perfido, fordono de sekretoj. Tio estas jam konata ideo.La multeco mem de la lingvoj estas grava fakto ce iu teorio de la lingvoakiro. Steiner emfazas la neceson studi lingvojn, ne la lingvon. La Chomsky-anoj ofte nur scipovas la anglan - malforto ce la transforma gramatiko.Steiner ciam sajnas suspektema rilate al ajna lingvoteorio, kiu ekskludas impresan, ne-ordigeblan informon. La deziro redukti, enordigi cion, perdigas multon interesan, eble la plej interesan. Ekzemple, nuntempe oni ne atentas la poetikon, kaj tiel ne profunde atentas gravajn rilatojn inter la lingvo kaj menso, socio, kulturo. La plej malfacilaj, plej interesaj ekzemploj de la interpretado estas ja guste ce la poezio, kie substanco integrigas kun stilo. Sed ec tie, la tradukado ja okazas.Steiner favore rigardas la klopodojn studi la socian kuntekston de la lingvo. Kiel statas la multlingvulo en socilingvistika perspektivo ? Kion tio implicas por la lingvoakiro ?Fine, Steiner pritraktas la demandon, kiagrade la kulturo estas tradukado kaj interpretado el la pasinteco. La amaspopolismo kaj teknokratio, lau li, grave atencas la kulturan koheron. Diversaj formoj de la angla disvastigas tutmonde, sen adekvata bazo. Lingvo tiel estas uzata sen ties historiaj kaj kulturaj fontoj. Pro lau Steiner manka kultura daureco li ne gravaj taksas artlingvojn. La avantago de la uzo de mal-pliiganta kvanto de bazaj lingvoj por celoj de nur elementa komunikado estas, lau li, minaco al pli grava, historie bazita komunikado. Cu piginajb, ne Pentekosto, estas la respondo al Babelo ?Mi rekomendas la verkon al ciu leganto. Stile kaj enhave grava, gi estas libro por plena tralego, ne elcerpo. Nuntempe, aparte en la socisciencoj, oni nur rare trovas verkiston kapablan aŭtoritate trakti vastan temon.
Loading

Article metrics loading...

/content/journals/10.1075/lplp.3.1.09edw
1979-01-01
2019-09-20
Loading full text...

Full text loading...

References

http://instance.metastore.ingenta.com/content/journals/10.1075/lplp.3.1.09edw
Loading
  • Article Type: Research Article
This is a required field
Please enter a valid email address
Approval was successful
Invalid data
An Error Occurred
Approval was partially successful, following selected items could not be processed due to error