Full text loading...
-
Profession 77: Selected Articles From the Bulletins of the Association of Departments of English and the Association of Departments of Foreign Languages
- Source: Language Problems and Language Planning, Volume 3, Issue 1, Jan 1979, p. 55 - 58
Abstract
Libro grava pri grava situacioSe vi estas optimisto kies optimismo estas rompigema, Profession 77 ne estas la libro, kiun vi volus legi. Gia temo estas la nuntempa situacio de la instruado de literaturo kaj fremdaj lingvoj (t.e., lingvoj aparté de la angla) en Usono. Kunmetita el dek unu artikoloj, la lihrp temas precipe pri la multaj kaj ofte gravaj problemoj, kontraŭ kiuj la profesiularo hodiaŭ devas batali. Generale, kio estas la karaktero de tiuj problemoj?Multaj de tiuj, kiuj instruas anglajn literaturon kaj lingvon diras, ke nun en Usono mal-klereco grave kreskas. Pli kaj pli, studentoj venas al la universitato sen kono de la vorto skribita; ili ofte ne povas uzi bone sian propran indigenan lingvon. Tiaj studentoj ne legas, au, se ili legas, ili legas librojn de malaltaj tipoj - verkojn kiuj ne estas indaj esti nomatajiiteraturo', guste parolante. La instruistoj de fremdaj lingvoj front-as malsaman problem on. Ili konsentas, ke en la plej multaj okazoj, iliaj programoj ne estas estintaj sukcesaj en ci tiu lando. Studento studas fremdan lingvon, sed li ne lernas gin. Kaj la instruistoj de la angla kaj la instruistoj de femdaj lingvoj devas konfesi, ke ili apartenas al profesiularo, kies saneco ne estas bona. La situacio estas ironia. Hodiaù ne estas malkresko de junuloj, kiuj deziras igi membroj de la profesiularo. Male! Estas fakte multaj junuloj, kiuj volas esti instruistoj, sed bedaûrinde ne estas postenoj por ili en la lernejoj de la lando. Entute, la bildo estas ne tre bela. Sed eble la kialo de ci tiu malgojiga fakto ne estas trovota, sercante grandajn, kaj komplik-ajn kaŭzojn. Se la bildo ne estas bela, eble la pentristo ne estas sufice kompetenta.