1887
Volume 3, Issue 2
  • ISSN 0272-2690
  • E-ISSN: 1569-9889
GBP
Buy:£15.00 + Taxes

Abstract

Reala skribajo kaj lima lingvo: lingvo-planado en la 17-a kaj l8-a jarcentojLastatempe okazis revivigo de interesigo pri la tielnomataj filozofiaj lingvoj de la deksepa jarcento. Tion kauzis versajne sangigantaj starpunktoj rilate artefaritajn Hngvosistemojn kaj konstato, ke la lingva teorio estas plene centra kiam temas pri la evoluo de pensado pri scienco en la deksepa jarcento.Adamo mem estis la unua lingvoplanisto: la lingvo, kiun li uzis en Edeno, perfekte respegulis la realon mem. Tion celas Andrew Marvell en sia konata poemo "La Gardeno". Kiam falis Adamo, au kiam la lingvoj konfuzigis ce Babelo, la perfekta ligo inter lingvo kaj realo frakasigis, kaj tiu Pralingvo estis perd-ita. Ramon Lull kaj aliaj supozis, ke la Pralingvo estis formo de la hebrea, kaj tiun ideon subtenis la Kabalistoj, per sia kredo, ke la literoj de la hebrea alfabeto entenas mistikan potencon.En la deksepa jarcento fortigis la scivolemo pri la naturo de lingvoj. Dum la horizontoj de la mondo ekspansiis pro la scienca eltrovado kaj la geografîa esplorado, la lingvo farigis unu el la solaj rimedoj por cirkaui kaj kapti la spertadon kaj etendi la scion en nekonatajn regionojn. Intertempe la lingvo, kiu iam ligis la intelektulojn de la okcidenta mondo, nome la latina, daure malfortigis, kiel viktimo de naci-skala eldona industrio, kiu en la diversaj landoj trovis pli da profito en nacilingva presado.La libro de Knowlson esploras la klopodojn eltrovi universalan lingvon, precipe en Francujo kaj Angl-ujo, dum la deksepa kaj dekoka jarcentoj. lli kaptis la atenton de pluraj el la plej grandaj pensuloj de la epoko - Bacon, Descartes, Leibniz, Newton, Boyle, Komenio. Pro neatento al Centra Eŭropo, Knowlson iom subtaksas la influon de mistikismo, kaj aliflanke li ne ciam ligas la lingvon al la evoluo de la scienca organizado en la koncerna periodo.Unuavide, sajnas esti klara divido inter tiuj, kiuj sercis universalan lingvon por forigi la efikojn de la Falo kaj reiri al la Adama lingvo, kaj tiuj, kiuj simple deziris antaŭenigi la sciencon per tauga rimedo. Sed homoj kiel Bacon kaj Komenio efektive okupis ambaû tendarojn, kaj la influo de mistikismo kaj rozkrucismo forte evidentas en la tiama scienca evoluo. Oni ja kredis, ke Adamo ne nur parolis sian lingvon kaj per tio (imitante la Dian Vorton, kiu kreis la mondon) nomis la kreajojn, sed ankau legis tiun lingvon en la kreaĵoj mem. Lia lingvaĵo estis mistika paralelaĵo de la realo. La koncepto de la Nobla Sovagulo, kiu poezias harmonie kun la naturo, estas pli aktuala manifestigo de la sama mito.Oni povus argumenti, ke ne Adamo, sed Dio, vere planis: Adamo nur lernis de li. Sed la esenca punkto estas tio, ke la Libro de la Dia Verko (do, la. naturo 'legebla' cirkau la homo) kaj la Libro de la Dia Vorto estas komplementaj. Tiu unua, kiel atentigis Bacon, kondukas al kono de la naturo kaj kono finfine de Dio mem. En siaj verkoj, Bacon tenis ekvilibron inter konservativo kaj novigo. En la utopia Nova Atlantido la konservativa Festo de la Familio estas sekvata de detala rondpromeno de sciencaj instalajoj, kiuj kvazaŭ konkretigas la sciencajn fakojn. Kvankam Swift mokis tian konkretigon de abstraktaĵoj, kaj tian emfazon je la unuopaj nocioj, gi liberigis la sciencon. Utopiistoj ofte utiligis la ideon: Campanella en sia Suna Civito kreas urbon, kies piano estas paralelo de la ordo de la naturo, kaj Urquhart, priskribante sian estontan universalan lingvon, utiligas metaforojn de urboplanado.Kvar elementoj kunfluis el la deksesa jarcento por kontribui al la skemoj de universalaj lingvoj en la deksepa: studo de hieroglifoj (Francesco Colonna, Valeriano Bolzano), interesigo pri stenografaj sistemoj, studo de kriptograflo, kaj eltrovado de neeŭropaj lingvoj (interalie konatigo kun la principoj de la cina). La sciencistoj celis ne simple krei konvenan lingvon, sed klopodi elimini la hazardaĵojn de la modernaj lingvoj kaj rekrei la perfektan interrilaton de lingvo kaj realo. Skribis Komenio, kun bedaŭro, "Ni parolas vortojn, ne ajojn". Tia lingvo, lau Descartes, ebligus la logikan pensadon.Malantaŭ tia supozo kusas la supozo, ke estas eltrovebla en la homaro universaloj de la pensado, kaj ke tiuj universaloj estus esprimeblaj matematike precize. Jen la principo de la verko de John Wilkins, ekzemple. Ĉio ĉi kondukis al la kunigo de semantiko kaj epistemologio ce Locke, kaj la plua esplorado pri la rilatoj inter lingvo kaj penso dum la dekoka jarcento. Fine Condorcet plej trafe resumis la centr-an problemon: kiel malmultaj precizaj ideoj efektive trovigas ce la homo.En sia libro Knowlson traktas ankaŭ la lingvojn de la fikciaj vojagoj de la periodo, kaj li aldonas pri-trakton de la projektoj de universalaj lingvoj de la gestoj, kaj liston de la skemoj de universalaj lingvoj. Unu el la lastaj proponoj, kiujn li de tale analizas estas la pazigrafio de Maimieux (1797), kiu inspiris (kune kun Wilkins) Roget. Sed verdire la graveco de tiaj aprioraj lingvaĵoj malkreskis en la deknaŭa jarcento, dum kreskis la aposterioraj. El inter ili, Esperanto estas ia kompromiso inter filozofia kaj naturalisma lingvo, kaj gi estas la sola, kiu preterkreskis sian inventinton, tiel ke hodiaŭ la plejparto de la vortprovizo de la lingvo ne estas inventaĵo de la kreinto sed de la uzantoj.Sed ne mortis la influo de la t.n. filozofiaj lingvoj. Simbola logiko, kibernetiko, semiotiko, transform-genera gramatiko, lingvaj universaloj, lingvo-planado - cio ci parte ŝuidas sian ekeston al la esplorantoj de tiu antaŭa epoko.

Loading

Article metrics loading...

/content/journals/10.1075/lplp.3.2.02ton
1979-01-01
2018-10-19
Loading full text...

Full text loading...

References

http://instance.metastore.ingenta.com/content/journals/10.1075/lplp.3.2.02ton
Loading
This is a required field
Please enter a valid email address
Approval was successful
Invalid data
An Error Occurred
Approval was partially successful, following selected items could not be processed due to error