
Full text loading...
La temo konsistas el 16 artikoloj, el kiuj ni priskribos nur tiujn, kies interest) estas lingvoplana au lingvo-politika. Artikolo pri la svahila, de P.M. Makau, asertas pli grandan agon de tiu lingvo. ol de la angla. Tamen, tia aserto estas arbitra; ago de lingvo estas nur terminologia afero. Maksimume, ni povas aserti agon de lingvo, kiam okazas lingve grava eksterlingva okazajo, ekzemple. la alveno de nederlandanoj en Sudafriko (la estigo de la afrikansa), la juda eklerno de la germana (la naskigo de la jida), kc. Artikolo pri la romanĉa, de K.H. Rogers, notas la mankon de unueca normo de tiu nacia lingvo de Svislando. Rogers asertas, ke tia normo estas apenaŭ imagebla sen influa kultura centro. Tamen, la historio de la gudezmagento ekmalintegrigis, fine de la pasinta jarcento, estigismultaj diversaj novstilaj skribmanieroj. kultura centro. La unuecemo de etno eble estas pli grava, ol lingvoplana instituto. Notinde, kiam la gudezma gento malintegrigis, fine de la pasinta jarcento, estigis multaj diversaj novstilaj skribmanieroj. Kiam, en la 1930-aj jaroj, Mussolini komencis postuli sudsvisan teritorion, li ordonis, ke italaj lingvistoj 'pruvu' ke la romanĉa estas nura itala dialekto. La svisa reago estis, deklari gin kvara nacia lingvo, en 1938. La afero memorigas nin pri la simile politika diskuto pri la makedona, la karela kaj la moldava. Simila pri Svislando estas "Lingva plureco en Svislando kaj Belgujo", de J. Levitt. Ambau estas du-religiaj, plurlingvaj nacioj, kiuj transpasas la latinid-germanan lingvolimon. La problemaro kaj ec per-forto estis gisnun pli fortaj en Belgujo, ol en Svislando, sed la ĵurasa problemo en la lastnomita lando ankaŭ minacas perforton. Malgraŭ sufice pozitiva sinteno flanke de la svisgermanoj al lernado de la franca, germanlingvanoj of te pli facile dungigas, ol franclingvanoj, en postenoj, kiuj postulas scipovon de ambaŭ lingvoj. 'Federacia franca' lingvaĵo de Svislando montras germanan influon. La svisgermana estas vaste uzata kaj akceptata, tamen, gi ne taŭgas en la klasika teatro, nek kutime en parlamenta debatado au universitata prelegado. La svisfrancaj dialektoj rapide formortas; tiu de Genevo estas konservata nur en la urba himno. Kaj en Genevo kaj en Bruselo trovigas oficejoj de gravaj internaciaj organizoj: E.K. en Bruselo, U.N. en Genevo. Sed tiu fakto ne influis la uzon de la franca en Genevo, dum en Bruselo, gi antaŭenpusis la francan en tiu cefurbo, kiu ja iam estis plene flandra. Levitt asertas, ke flandra malpermeso de la uzo de la franca, ce eksterlandaj komercistoj en la regiono, malkuragigas ilin, samkiel la nova legaro en Kebeko pri la deviga uzo de la franca en la komerco. Levitt aludas al Luksemburgo, kaj parolas pri 'luksemburggermana', la 'luksemburga dialekto', ks. Tamen, estas prefer-inde paroli pri la luksemburga, car gi estas lingvo kaj meritas disvolvigon kiel perilo de la nacia idento. La disvolvigo de la luksemburga dependos de la parolantoj. Oni povus komence uzi gin en simbola formo, ekzemple sur postmarkoj, moneroj. La historio de la luksemburga montras, kiagrade la lingvo dependas de la historio de la parolantoj. Se Luksemburgo ne estus sendependa iando, gia sorto estus pli-malpli kiel tiu de la germanaj dialektoj de Germanujo au de Francujo (Alzaco, Loreno), depende de la lando, al kiu gi apartenus. Kiam la Grandgraflando sendependigis de Nederlando en 1839, parto de gi fakte estis transdonita al Belgujo (la nuna belga province) Luksemburgo). Estus interese kontroli la lingvan situacion tie.Artikolo pri la lingva leĝofarado en Kebeko, de W.C. Woolf son, parolas pri la efiko de la devigigo de la franca en tiu provinco. Cefe sentos la efikon: (1) anglalingvaj kvartaloj de Montrealo; (2) nefranclingv-aj enmigrintoj; (3) altaj niveloj de kebekaj filioj de ne-kebekaj firmaoj. Nefranclingvaj enmigrintoj devos sendi siajn infanojn al francaj lernejoj. Problemo, kiun la artikolo ne frontas, estas, kiuspeca franca estu instruata. Se oni instruas la tradician normon, do, la normfrancan de Francujo, la nefranc-lingvanoj povos komprenigi sin kaj legi, sed ne kompreni multon da tio, kio estas parolata en Kebeko. En Kebeko, do, estas tipa diglosio; ne nur angla-franca, sed inter tradicia norma franca, kanada norma franca kaj nenorma kanada franca.Studo de Bloom, pri la vaska, estas ofte neklara kaj meritus redaktadon, aparte en la klarigo de la ago de la euskera kaj ties rilato al la apudaj lingvoj. Dua artikolo de J. Levitt temas pri la angla influo ce la hispana. La angla influo komencigis cefe en la 19-a jarcento, kaj povas enpenetri per la parola au la skriba lingvo. Fakte, dependas de la tipo de hispana lingvo, kiom da angla influo trovigas; ekzemple, en la hispana de Novjorko trovigas multe pli, ol en la konservema normo, sed ec tiu lasta akceptas vortojn kiel tenis. Levitt tamen devus atenti, ke anglismo en la hispana (au alia lingvo) estas anglismo nur tiam, se gi eniris la hispanan rekte el la angla (ne, ekzemple, el la franca). Aparte interesa estas la generaligo de komercaj vendonomoj, kiuj en la angla aludas nur apartan komercan vendataĵon, sed en la hispana (ankau hebrea, ktp.) aludas al cia tiuspeca varo. Interesa fenomeno estas repruntvortoj, kiuj iris de la hispana en la anglan kaj tiam, en angligita formo au signifo, reen. Ekzistas simila fenomeno ce hebreaj pruntvortoj en la jida. Multaj anglismoj de Levitt ne necese estas tiaj, sed francismoj au simplaj tuteŭropismoj, aparte tiuj, kiuj ne ekzistas en la angla (ekz. living, camping en tuteuropaj sencoj, ne-konataj en la angla). Levitt aludas al purismaj atakoj kontrau la angla influo, sed ne montras, kiel la puristoj ne tusis la radikon de la problemo. Cu nur hazarde la hispana subiris la influon de la franca en la 19-a jarcento kaj de la angla en la 20-a (kaj ne tion de la cina au svahila) ? La lingva influo estas ne-dividebla parto de kultura influo.M. Altieri, en artikolo pri la popola parolmaniero de la urbo Lyon, nesufice alfrontas la fakton, ke la tradicia dialekto de Lyon velkas antaŭ la normfranca; la rezulto, tie, estas normfranca parolado kun iometa loka influo. Similtema estas artikolo pri komunikadsatelitoj kaj mondlingvoj, de C.S. Kramer. Li asertas, ke la kino, radio kaj televido grandskale normigis la usonan anglan, tiel, ke oni apenaŭ plu povas audi regionan prononcon. Fakte, se prononcaj diferencoj ne estas tiel fortaj, kiel antaŭe (kaj tio ne estas pruvita), tiu versajne dankigas al la generaligo de formala edukado.La artikolo, kiu plej interesos interlingvistojn kaj esperantistojn, estas de J. Balbin, "Lingvoplanado kaj planitaj internaciaj lingvoj". Balbin asertas, ke lingvistoj daŭre rezistas klopodojn de gvidado de la lingva disvolvigo. Dubinda aserto, kiu eble veris gis la mezaj 1960-aj jaroj, sed ec tiam sajne la lingvistoj nur supraĵe apogis la kontraupreskribismon: ciu lingvistika artikolo, libro kaj revuo estas ja en normig-ita lingvoformo, kaj ciu lingvisto parolas norme.Balbin notas, ke 5 000 neologismoj estis kreitaj en la estona, surbaze de fonologiaj respondoj al la finna. Ben-Jehuda simile sekvis modelojn el la araba kaj aliaj semidaj lingvoj, por vortofarado en la hebrea.Interesa studobjekto estas la alpreno de neologismoj, kiu en la novhebrea okazas, cu tuj, cu post tempo, ĉu neniam. De parte planitaj lingvoj, la diskuto nature transiras al plene planitaj lingvoj, kiel Esperanto. Estas diferenco nur de grado, ne de principe Surprizige, Balbin asertas, ke Esperanto "gis nun eskapis la planadon". Male, ciu sugestita neologismo estas ekzemplo de planado, ciu akceptita neologismo estas specimeno de sukcesa lingvoplanado. Ciu faranto de neologismoj estas lingvoplanisto, kiu diferencas disde la patro de Esperanto nur grade, ne principe. Notinde, en siaj 90 jaroj de ekzisto, Esperanto jam havas antikvigintismojn au antikvigantismojn (svati, ci, -edzino), rezulte de sociaj sangigoj. La jida lingvisto M. Weinreich distingis inter tiaj formoj, kaj historiismoj, kiuj aludas konceptojn, kiuj mal-aperis el la socio kaj la homa konscio (ekzemple, la terminaro de feŭda sistemo). Balbin asertas, ke ekzistas sociaj dialektoj (sociolektoj) en Esperanto, sed sen provizi ekzemplojn. Strange, se oni kon-sideras la celojn de la Esperanta movado. Fakte, ia socia diferencigo de Esperanto devas esti nur febla (kp. la artikolon de Wood en Lektos). Balbin provizas nur la ekzemplojn -ioj-ujo, -arbo/-ujo. Estus interese, serci pliajn tiajn.