1887
Volume 3, Issue 2
  • ISSN 0272-2690
  • E-ISSN: 1569-9889
USD
Buy:$35.00 + Taxes

Abstract

Geografio de lingvojLa geografio pristudas la spacajn rilatojn; do, la geografia esplorado de lingvaj aferoj komencigas tie, kie la lingvista esploro finigas. Gi kovras la spacan disvastigon de la lingvoj kaj ties interrilatoj kun aliaj spacaj fenomenoj: naturaj faktoj, kiel ekzemple fizikaj, rasaj, demografiaj, kaj kulturaj faktoj, kiel ekonomiaj, religiaj, historiaj, politikaj. La studobjekto de "geografio de lingvoj" estas la unueca lingva fenomeno, en la spaco, kulture kaj fizike difînita.La geografo ne pristudas la lingvon en la senco de de Saussure, sed emfazas la diferencojn inter homaj lingvosistemoj. Do, ne surprize estas, ke la aŭtoro nomas sin strukturisto en la senco de Martinet; tia estas, laŭ li, la cefa gisnuna atingo de la lingvistiko. Samtempe, Breton malakceptas la skolon de Chomsky. La unua parto de la verko avertas la leganton, ke temas pri libro de geografo, ne de lingvisto. Jen guste gia intereso kaj originaleco.En la tradicio de la serio Que sais-je? ("Kion mi scias?"), Breton ofertas skizon de la lingvoj de la mondo. Li distingas la dekon da lingvoj de granda disvastigo. La franca, perilo de ciama kontakto inter pli ol 225 milionoj da homoj, estas komparebla nur al la angla; la hispana kaj rusa disponas nur pri multe pli limigita geografia bazo.La libro estas esence pledo, scienca manifesto La aŭtoro deziras la kreon, en Francujo, de geolingvist-iko, kiel nova fako de la homa geografio. Li petas, ke liaj kolegoj daŭrigu siajn studojn pri la materiaj kulturoj en la zonon de la noosfero, en la spiritan geografion, laû la vidpunkto de Whorf.Breton alprenas la bazan geolingvistikan unuon de gento, lingve (ne rase, nek kulture au politike) unueca grupo. Lia etnolingvistika modelo estas Ukrajno. Tio montras farindan esploron de geolingvistikaj fenomenoj, ekzemple, de kulturaj tendencoj, kiuj hodiaŭ respondas al la antikva romiigo de Europe La esploro de la limoj, de tipaj trajtoj kaj de la dinamiko de lingvaj regnoj, devus okazi kune kun esploro de aliaj biogeografiaj sferoj. La sudo de HindaUnio, ekzemple, dividigas en kvar grandajn regionojn, reliefe kaj klimate, kiuj guste naskis la kvar grandajn dravidajn lingvojn. Tiaj rilatoj evidente estos ec pli fortaj inter la lingvo kaj aliaj trajtoj de la koncerna gento: la nemateria kulturo, la socia strukturo, la politiko, la ekonomio.En la politika lingvistiko, Breton proponas fresan enklasigon de landoj. Trovigas oficiale totalecaj statoj, kiellalingvomortigaj" Francujo, Kanado, Hispanujo, kaj la landoj de oficiala plurlingva sistemo kiel Svislando kaj Jugoslavio. Aliaj transiras de lingva barbareco al la plurisma lingvopolitiko: Belgujo, Finnlando, Hinda Unio. Lingva revolucio povas endangerigi ec la ekziston de kelkaj statoj. La aŭtoro estas pesimista; laŭ li, la lingva tiraneco ciam pli gajnas. La sola solvo, por minacata etna minoritato, estas alstrebi sufican teritorian au politikan aŭtonomecon.Breton proponas novan sciencon. Gia intereso kaj allogo ne kusas, tamen, kiel li asertas, en la fakto, ke "la lingvistiko de la mondo estas en plena evoluo", car gi ja ciam estis tia! Maie, gi estas interesa, car gi estas nova scienco. Ankaŭ la lingva imperiismo ne estas nova fenomeno. Breton troigas la paralelon inter minacataj lingvoj kaj minacataj bestoj. Vere, la pli agresemaj, gajnemaj lingvoj flankenpusas la lokajn lingvojn; sed la gajnintoj mem elvenas sangitaj.
Loading

Article metrics loading...

/content/journals/10.1075/lplp.3.2.05tin
1979-01-01
2019-12-07
Loading full text...

Full text loading...

References

http://instance.metastore.ingenta.com/content/journals/10.1075/lplp.3.2.05tin
Loading
  • Article Type: Research Article
This is a required field
Please enter a valid email address
Approval was successful
Invalid data
An Error Occurred
Approval was partially successful, following selected items could not be processed due to error