Full text loading...
-
Rubin, Vera, and Schaedel, Richard P., eds. The Haitian Potential
- Source: Language Problems and Language Planning, Volume 3, Issue 2, Jan 1979, p. 107 - 111
Abstract
La potencialo de HaitioLa libro prezentas la referaĵojn de Novjorka konferenco, laŭ kvar kategorioj; el tiuj, la dua, pri lingvo kaj alfabeteco, plej gravas al legantoj de LPLP; tamen, oni legu gin en la generala kadro. La referajoj, tre bedaŭrinde, restas en la formo de sia konferenca prezento; do, nenio estis poste farita, la planoj prezentitaj en ill - nerealigitaj. Kromaj mankoj rilatas al la ega nefidindeco de la uzita cenza statistiko, tiu de 1950, kaj al la manka bibliograflo. A. Valdman, en "La lingva situacio en Haitio", resumas la 'diglosian' situacion, kaj apelacias al plua esploro pri la socilingvistika kaj struktura rilatoj inter la haiti-kreola kaj la franca. La listigitaj gisnunaj verkoj pri la haitia estas ciuj, laŭ li, difektaj. La gramatiko de Hall estas plej bona, tamen nesufica; krome, haveblas nur simplaj lernolibroj por usonanoj. Urge bezon-atas plena vortaro. Dek procentoj de la haitianoj estas diglosiaj (haitia/franca). La esplorado devas al-celi normon de oficialiginda ortografio. Valdman debatas pri la teorioj de la estigo de karib-maraj kreolaj lingvoj. La rapida estigo de la haitia estas, laŭ li, simpla realigo de evoluaj tendencoj en la franca; do, la haitia rilatas al la franca, kiel la franca siaparte al la latina.La capitro de Berry, pri alfabeteco kaj la kreola, traktas la esence politikan problemon de la amasega haitia analfabeteco. Berry prezentas teoriaron, la historion de la skribado en la haitia, kaj la demandon pri ortografio. Li favoras 'simplan' ortografion, kiu forigus la analfabetecon kaj per 'transir-reguloj' permesus postan ekakiron de la franca. Tio lasta, li asertas, necesas, car la franca ja estas la lingvo de la edukado, de la kulturo, la dungado. Sed Berry ne sukcesas percepti la plene revolucian efikon de la al-preno de kreola ortografio: se 90 % de la enlogantoj akirus tiel potencan komunikilon, la prestig-valoroj sangigus. Berry fakte servas la tradician eliton, kiu kompreneble malsatas la ideon de kreola ortografio, car per tia 'transira' skribo, kiun li proponas, la gravaj sociaj sferoj restus en la manoj de la elito. Ciuokaze, nenia progreso kontraŭ la analfabeteco estas farata. La artikoloj de Berry kaj Valdman estas interesaj, pro la vastiganta ekintereso pri la kreolaj lingvoj; kaj aliloke, ili estis kritikitaj kaj testitaj, interalie en pluraj disertacioj. La esploro, al kiu ili apelacias, estis parte farita; sed la politka barilo dauras.Artikolo de K. Viélot, pri "La elementa edukado en Haitio" prezentas nur historian skizon pri la temo ekde la sendependigo. Baldau post tio, la politiko kaj la tradicio kaptis la eduk-sistemon kaj kreis situacion, en kiu la edukado apenau tusas la kamparanojn, t.e. 90 % de la haitianoj. La valoro de la artikolo estas pruvi, ke ciuj sferoj de la kulturo, kiujn la socisciencistoj tre ofte traktas aparte, fakte estas intime ligitaj. En tia situacio, la ekstera helpo per teknikistoj kaj mono ne sukcesos.M. Dorsinville, en artikolo pri la haitiaj institucioj, montras, kiel post la sendependigo, la povo transiris de blankuloj al mulatoj, kaj daŭre restas ce tiu elito. Simile, F. LaTortue diras, ke se tiu elito ne sangos la direkton de la nacio, kultura memmortigo nepre okazos.Studo pri la burokratio, de S. Vieux, indikas, kiumaniere gi daurigas sin per tiranio kaj suspektemo. La tuta vivo - politika, kultura, socia - estas venenigita. Reformo devus sangi cion samtempe.La cefa valoro de la libro estas gia daŭra indiko de la interago de ciuj sferoj de soci-kultura sistemo. Samkiel la manka sano, manka agrikulturo, manka edukado, same la stato de lingva esploro kaj lingvo-planado fontas el haitia politiko. Ciu sfero kusas en manoj de la regantoj kaj servas nur ilin.