Full text loading...
-
Duneton, Claude. Parler Croquant
- Source: Language Problems and Language Planning, Volume 3, Issue 2, Jan 1979, p. 115 - 118
Abstract
Ci-tiu libro estas facile legebla de ciuj, kiel romano. Estas la kontraûo de teknika verko. Fakuloj ne-nion lernos el gi, krom, eble, pri la moderna Francujo. La tiel nomita moderna franca lingvo estas fakte produkto de senskrupula politiko de grupeto de Parizregionanoj, lancita dum la 'Granda Jarcento' kaj nur transdonita, ce la Revolucio de 1789, de unu grupeto al alia, simila: la grandburgaro de Parizo. Duneton, infano en Corrèze, lernis, en la lernejo, honti pri sia dialekto. Ciuj junaj francoj simile lernis. La kampanjo, générale sukcesa, celis mortigi la regionajn lingvojn, ec la nordfrancajn dialektojn, fratojn de la 'franca' (Pariz-regiona). La grandburga gajno el la kampanjo estis granda: ekzemple, oni el-radikigis la provincanojn, forigante ilin el siaj kulturo kaj regiono. Tiam, ili vole-nevole elmigris al la cefurbo, provizante tie, al la fabrikposedantoj, malmultekostan laboristaron. Oni komparu tian mov-adon de la provincanoj al Parizo kun tiu de la portorikanoj al Novjorko, kaj ilia foja posta reiro al Portoriko kun usone diftonga hispana lingvo.La plej bonaj pagoj traktas la stilon kaj problemojn de traduko. La plej malforta parto temas pri solvoj al la problemoj. Car la rega franca lingvo de la 'fasisto' Richelieu ja fakte venkis; la regionaj lingvoj estas mortantaj. Duneton sugestas 'malkoloniigon de la spiritoj', sed kiel savi la regionajn lingvojn ? Per uzo ce radio kaj televido, en la edukado ? Sed jam tro malfruas. Estas iluzia revo. La okcitana, ekzemple, agonias, car gi cesis esti la denaska lingvo de junaj okcitanoj. Igi gin lerneja lingvo ne redon-us al gi la vivon, kiun gi perdis. La regionaj lingvoj nur regajnos la vivon, se la lernejanoj ekuzos ilin, guste ekster la lernejo.Sed la lingvaj problemoj de la lando ne estas solvitaj. La franca estas vere nacia lingvo, nur kiam gi estas parolata. Surpapere, estas alia afero. Lingvistoj kiel A. Valdman montris la kreskantan diferenc-on inter la skriba kaj la parola lingvoj. Oni povos baldaù paroli, kiel en Haitio, pri diglosio. La skriba franca estas "malvarma, lernejeca". Eksterlandaj studentoj malfacile komprenas la situacion, aparté la anglalingvanoj, por kiuj ne ekzistas tia fremdigo disde la skriba lingvo. Guste pro tio, estas la angla-lingvanoj, kiuj provizas, por la francoj, la novajn vortojn, kiujn la Akademio ne volas provizi.La solvo, por Duneton, estas politika: forigi la potencon de la malnova reganta burgaro. Ci-tiu libro estas parto de la solvo, car la aŭtoro estas majstra pedagogo. Li neniam tedas. Li naskigis kamparano.