Full text loading...
-
La sociolinguistica in Italia, G. Politi e Dialetto e italiano
- Source: Language Problems and Language Planning, Volume 3, Issue 2, Jan 1979, p. 118 - 123
Abstract
Ciu scienco devas havi ne nur epistemologiajn celojn sed ankau klare difinitan metodaron. La soci-lingvistiko, samkiel la lingvistiko generale, montras generalan disvolvigon de metodoj kaj celoj, sed ankoraŭ ne posedas aŭtonomion. Multaj traktas gin kiel subsciencon de la sociologio, aliaj, de la lingvistiko. Sed la lastatempaj esploroj de Labov, Fishman, Hymes kaj aliaj montris, ke temas pri sen-dependa scienco.En "La sociolingvistiko en Italujo", G.M. Politi priskribas la gisnunajn italajn verkojn pri la komplikaj rilatoj inter lingvo kaj socio. Si efike priskribas la sintenon kaj labormetodon de la italaj socilingvistoj. La cefa okupigo de la scienco estis esploro pri la rilato inter la dialektoj kaj la normlingvo, kaj la manieroj de normigo. En enkonduka capitro, si asertas, ke la plejmultaj socilingvistikaj esploroj en la lando estis suprajaj, sen forta metodaro. Du tendencoj estas, apliki teknikojn el la anglalingva mondo, kaj fari sinsekvajn notojn de socipriskriba tipo.En dua capitro, Politi pristudas la metodaron, kaj la diversajn italajn difinojn pri la socilingvistiko. lli estas multnombraj kaj kontraŭdiraj; el ili, si preferas tiun de Braga. La diskuto pri la socilingvistiko, la sociologia lingvistiko kaj la sociologio de la lingvo povas igi teda kaj malutila, sed la distingo estas grava, rilate al metodaro. La tria capitro diskutas la tradician lingvistikon kaj la rilaton inter lingvo kaj socio. Postmilitaj sociaj sangoj en Italujo efikis la lingvaĵon; la itala normlingvo igis amasa lingvo, sed subiris la influon de novaj formoj, el la ciutaga parola uzo. Celo de la socilingvistiko devas esti, formi nacian lingvopolitikon. Antaueniras neevitebla normigo de la itala lingvaĵo, sed samtempe restas tolero pri la diverseco kaj nenormeco. En la kvina capitro, la autoro pristudas diversajn italajn kontribuojn al la esploro de la rilatoj inter psiho, lingvo kaj socio. La interfaka kunlaboro estas grava; en gi, laŭ la aŭtoro, aparte la verkoj de Braga. Krome, la esploro de Pautasso en urbo Pettinengo estas ofte nomata modelo de bona esploro. La lasta capitro pristudas la esplorojn pri la lingvo en la lernejoj, gravegan temon. Konkludo de la capitro kaj de la libro estas, ke, kiom ajn gravaj estas la lingvaj faktoj, oni tamen sentas la socian fakton kiel plej grava, plej fundamenta. Sur tio devas cefe bazigi la interpretado. En dua verko de la sama M. Politi kaj du kunlaborantoj, Ursini kaj A. Politi, "Dialekto kaj la itala: soci-ekonomia statuso kaj socia percepto de la lingva fenomeno", la tezo de forta ligo inter socia stato kaj lingva konduto estas ilustrita. La rezultoj de la tri esploristoj estas tre interesaj kaj valoraj, kaj povas helpi en la laŭstupa difino kaj realigo de instruaj programoj kaj normiga politiko. La laboro baz-igas sur intervjuoj kun gejunuloj. La autoroj insistas, ke, almenaŭ en la zono, kiun ili esploras, nun ne plu ekzistas ekskluziva 'kamparano', nur kamparano-laboristo au kamparano-studento, en stato de transiro kaj nestabileco. Temas pri semantika esploro laŭ la skolo de Osgood k.a. La esploro studas la percepton pri la normitala kaj la deziron akiri gin. Gia funkcia valoro estas supera, por tiu, kiu ne volas resti ce la flanko de la hodiaŭa itala socio. Plioftigas la okazoj de uzo de la itala. Tamen, la sinteno al la dialekto ankaŭ estas pozitiva, sed gia uzo estas cefe endoma, enfamilia. La kamparano estas daŭre ligita al sia dialekto.Kvankam la trovaĵoj ja estis antaŭdireblaj, la esploro estas valora pruvo de tiuj faktoroj, kiuj influas la lingvan elektadon.Resume, la cefa koncepto, klare esprimita en la libro de Marcato Politi, ke la socilingvistiko devas esplori la reciprokajn ne-kaŭzajn ligojn de lingvaj kaj sociaj faktoj, estas klare reliefigita en la libro de Marcato, Ursini kaj Politi. Estas grava kontribuo al la esploro pri lingvo, socio kaj mempercepto.