Full text loading...
-
Sociolinguistic Variation and the Description of the Italian /s/
- Source: Language Problems and Language Planning, Volume 3, Issue 3, Jan 1979, p. 129 - 137
- Previous Article
- Table of Contents
- Next Article
Abstract
La socilingvistika variado kaj la priskribo de la itala /s/.Versajne pro la 'Labov-a' revolucio, la lingvistoj komencas atenti ankaù sociologiajn kriteriojn en la solvado de teknikaj priskribaj problemoj. La emfazo ne plu estas strikte lingvistika, au infrastruktura, sed makrolingvistika - atentante la oftecon, la dialektan variadon kaj la sociologie bazitan alternigon. Kompreneble, oni devas komenci per infrastruktura analizo, kolektante kaj enklasigante la donitajojn. Se makrolingve oni povas kontroli la infrastrukturan teorion, do, oni sukcese solvis la problemon.Ekzistas kazoj de libera variado. Sed tre ofte, la variado estas dialekta au sociologia, kaj la parolantoj de la koncerna lingvo facile perceptas gin.La nuna studo atentas la italan fonemon /s/, montrante, ke la infrastrukturaj priskriboj pri gi estas teorie nekonsistaj. Ni diskutas la makrolingvistikajn aspektojn de tiu analiza problemo.Laù Valesio, la diskuto pri la distribuo de la sonoj, reprezentitaj per la litero s kaj fonetike transskribitaj per [s] kaj [z], en la itala, okazas jam kvincent jarojn. Abundas eldonajoj pri la temo, cefe klopodantaj priskribi la problemon per kontentiga infrastruktura teorio. La diversaj skoloj estas resumitaj de Muljacic kaj la cefaj studoj estas listigitaj en la bibliografio de Pelosi.Ni komencas per listigo de la cefaj fonetikaj faktoj pri la itala /s/. Tiam, ni listigas la tri cefajn klopodojn de solvo de la problemo: traktado de [s] kaj [z] kiel apartaj fonemoj; la uzo de neetikeditaj trajtoj; kaj la uzo de enordigitaj fonologiaj reguloj.El la tri teorioj, tiu de la du fonemoj estas la plej malforta. La minimumaj paroj, arde sercitaj de la anoj de tiu teorio estas forjeteblaj, car ili entenas arKaismojn, proprajn nomojn kaj rarajojn, kiuj fakte malofte renkontigus en la flua parolado. La du-fonema teorio bazigas sur la strukturalisma fonologio; do oni ne povas nomi ion fonemo unuloke, sed ne aliloke. Lau la strukturalismo, fonemo ciam restas fonemo. La dua hipotezo estas, ke la [s] kaj [z] libère varias intervokale, sed komplementas sin aliloke. Sed tio levas teoriajn demandojn, kaj krome, la faktoj ne estas tiaj cie en la itallingva zono.Pure infrastruktura solvo estas klare neebla. La tria hipotezo, proponita de Valesio, proponas la uzon de enordigitaj reguloj kaj atentas makrolingvistikajn donitajojn. Lau Valesio, fonologia gramatiko de la itala entenos serion da enordigitaj reguloj, kiuj klarigas, kiuj reguloj estas tut-italujaj, kaj kiuj trovigas nur ce kelkaj parolantoj. Valesio distingas inter sudanoj kaj nordanoj, sed Hall aludas ne nur al geo-grafia, sed ankau socia, eduk-nivela variado.Oni povas pli klare priskribi la uzon de /s/ laû du mezuriloj: la geografîa zono de deveno kaj la socia rango. Ni dividas sociolekte en: Aj (la nordan Italujon, kiu uzas nur [z]), A2 (la centran Italujon, kie oni uzas kaj [s] kaj [z]), A3 (la sudon, kiu uzas nur [s]). La cefa socilingvistika etikedo rilatas al la formaleco au neformaleco.En Italujo, fonologia normigo, au egaligo, okazas nur en la industria nordo, kaj ec tie mankas bonaj studoj pri la fenomeno. Ni ne disponas pri detala priskribo au socilingvistika analizo, do, la fundamenta distingo de Hall, inter flegita kaj neflegita lingvajo au lingva situacio, suficu. La unua tabelo indikas la regulon; gi tamen ne konsideras la fakton, ke kelkaj parolantoj en la zono A3 uzas [ts] anstatau [s] post senvoca konsonanto, sed ni povas aldoni regulon pri tio. Poste, se plua makrolingvist-ika esplorado pruvus, ke aliaj variajoj trovigas, ni devos modifî nian regulon.Konklude, ni substrekas, ke norma prononco de la itala /s/ ne ekzistas. Por la aplika socilingvistiko estas évidente, ke ne eblas konstrui kontentigan politikon de edukado rilate prononcadon. Normigo versajne okazos nur per intermiksado de ciuj socilektaj grupoj. La komuna lingvo de tia interkomunik-ado montrigos iom post iom.