1887
Volume 3, Issue 3
  • ISSN 0272-2690
  • E-ISSN: 1569-9889
USD
Buy:$35.00 + Taxes

Abstract

Dulingva Edukado por Tre Movigantaj InfanojLa kreskanta movado de popolgrupoj trans la naciaj limoj kunportis edukajn problemojn gis nun ne tute komprenitajn, aparté en la okcidenta Eŭropo. Kvankam oni ciam pli atentas la bezonon de dulingva edukado de la infanoj de migraj laboristoj kaj la problemojn de la minoritataj etnaj grupoj, kiel la kimroj kaj pakistanoj en Britujo, oni ne detale pristudis la precizajn bezonojn de movigantaj infanoj. Movigantaj infanoj estas tiuj, kiuj logas en fremda lando dum relative mallonga tempodaûro, kaj kiuj bezonas apartan edukadon pro la problemaro alfronti tute novajn lingvojn kaj studprogramon en la fremda lando. Iliaj problemoj similas al tiuj de la infanoj de migraj laboristoj, sed estas ankaŭ mal-similaj, car ili restas tipe inter du kaj tri jaroj, dum la infanoj de la migraj laboristoj tipe restas dum la tuta enlerneja edukado au ec pli longe. Sed ec pli grave, ili diferencigas soci-ekonomie. La migraj familioj konsistigas parton de amasa movado el landoj au regionoj kun malalta ekonomio al regiono kun pli alta ekonomio; ili sercas pli altan vivnivelon. Temas pri volonta movado, tamen sub ekonomia premo.Maie, la movigantaj familioj ne movigas tute volonté; ili tipe respondas al ordono de ilia dunganto, ĉu publika, eu privata. Se ili movigas volonte, la celo estas posteno en iu aparta organizajo, ne translogigo al generale supera ekonomia cirkaŭajo. Ili estas pli movigemaj kaj kutime apartenas al supera ekonomia grupo. Tio gravas al la edukado. La movigemo diktas la bezonatan edukadon, dum la soci-ekonomia nivelo de la gepatroj rilatas al la tipo de edukado, kiun ili atendas.Tiu distingo estas grava. Tamen, gi ne signifas, ke aparta edukado estas dezirinda au necesa. Du semina-rioj en Bruselo, en 1976 kai 1977, klarigis la distingojn inter tri grupoj de ne-indigenaj infanoj: movigantaj, migraj kaj enmigraj infanoj. Krome, montrigis, ke, kvankam la movigantaj infanoj eble estas pli privilegiitaj ekonomie, ili tamen grandnombre estas eduke subprivilegiitaj kaj bezonas helpon.La nuna artikolo klopodas identigi la diversajn nivelojn de la politiko kaj disvolvigo el la vidpunkto de la bezonoj de la infano, pli ol de la finfîna rolo de tiu infano kiel membro de la soci-ekonomia procezo.Oni analizis diversajn retojn de lernejoj, kiuj cefe alcelas movigantajn infanojn, sedkie oni eble ankau gastigas migrajn, enmigrajn kai endigenajn infanojn, eble laù maniero kiu helpas al la tuta lernejanaro Onikomparis tipajn lernejojn el la retoj de Internaciaj Lernejoj, Europaj Lernejoj, naciaj lernejoj ekster-lande kaj krome, oni pristudis kvar lernejojn, kiujn oni povus nomi 'eksperimentaj' - la Ecole Active Bilingue en Parizo, la Bernadotteskolen en Danlando, la Lernejo John F. Kennedy en Okcidenta Berlino kaj la Kolegio 'Unueca Mondo' en Kimrujo - tiu lasta ne pro sperto ce movigantaj infanoj, sed pro la sperto ce plurnacia infanaro. Oni atentis diversajn detalojn de la konsistigo kaj funkciado de la lernejoj. Detala tabelo resumas la spertojn.Transrigardo de la tabelo eble kreus impreson de kontraùdiro, sed estas klarigoj al la diversaj punktoj. Tamen, ekzistas diferencoj, kaj moviganta infano, kiu alfrontas ilin, povas suferi malfacilon.Estas almenaŭ evidente, ke kelkaj lernejoj atentas al diversaj kategorioj de ne-indigena lernantaro, ofte kun signifa proporcio de migraj kaj enmigraj gelernantoj. La proporcio de indigenaj gelernantoj, civit-anoj de la gastiganta lando, multe varias laù la konceptaro de la koncerna lernejo. La lernejoj de inter-nacia tipo devas fïksi politikon pri komuna lingvo au komunaj lingvoj. Tre movigemaj infanoj ne povas alkutimigi al rapide sangiganta lingva cirkaŭajo sen grava perturbo de sia lerna kaj psikblogia disvolvigoj. Tre malmultaj lernejoj de la internacia tipo fundamente utiligas pli ol unu lingvo, ec se ili serioze instru-as aliajn lingvojn. Male, Europaj Lernejoj, car ili estas instance organizitaj kaj car iliaj lernantoj restas proporcie pli longe, povas koncepti la uzon de pluraj instru-lingvoj.Por moviganta infano, ekzistas tri sajne necesaj lingvaj elektoj: lingvo de pli vasta internacia komunik-ado; la lingvo de la gastiganta komunumo; kaj la denaska lingvo. La graveco de tiuj tri elektoj varias lau la lokaj kondicoj. Ekzemple, internacia lernejo kun pli ol 80 naciecoj eble ne povos oferti la de-naskan lingvon de la infano, sed oni ofte klopodas tion fari, kiam la kvanto de infanoj gin permesas. Ekzistas debatoj pri la prioritatoj en edukado, rilate la uzon de minoritataj lingvoj. Por movigantaj infanoj, estas preferinde eduki ilin al la lingva kaj eduka plureco, prefere ol al asimiligo al la kulturo de la gastiganta lando. La lingva kaj kultura plureco signifas fundamentan bazigon en la cefa lingvo de daura instruado (kiu eble ne estas la denaska lingvo), kune kun programo de 'ricigo' per dulingveco au plurlingveco. Per tiaj programoj oni kreas ekvilibron inter la ekstrema naciismo kaj la plena perdo de nacia idento. Tio rilatas al la celoj de la Europaj Komunumoj.En la lumo de tiu idealo, oni rajtas demandi sin, eu la nunaj politikoj de multaj landoj, kiuj alstrebas la asimiladon de grandaj amasoj de infanoj de movigantaj kaj migraj laboristoj, ne estas sangendaj. Oni rimarku, ke ne ciuj infanoj estas au malricaj migrantoj au ricaj altklasanoj; ili trovigas meze. Krome, infano, kiu ne tiom taugas al la intelekta lernado, malofte trovas eblecon trejnigi en praktika metio. Ne-konata kvanto da infanoj bezonas apartan dulingvan edukadon sed trovigas ekster la ekzistantaj retoj. Oni nur parte helpas ilin per privata iniciativo, gis nemezurebla, nekontrolebla grado. Estas nekonate, kiom da infanoj de alia denaska lingvo trovigas. La lernejoj, kiuj esploris la aferon, konkludis, ke ankorau multaj infanoj aligus al ili, se ne ekzistus fïnancaj, lingvaj kaj aliaj bariloj - ekzemple, al la Ecole Active Bilingue de Parizo, la Kennedy School de Berlino, la Brita Lernejo de Bruselo.Se oni rekomendas la elekton de la kultura plureco por la gelernantoj de lernejoj de la internacia tipo, cu tia plureco ne helpus ankau al la movigantaj infanoj kaj al tiuj de la gastiganta lando? Lau Fishman, la dulinga edukado ne nur respondas al la realajo, sed ankau helpas krei gin.La Eŭropaj Lernejoj ricevas la subtenon de ciuj membrostatoj de la Europaj Komitatoj, sed ili fakte elektas la lernantojn lau ekonomiaj kriterioj. Kelkaj el ili ja klopodas integrigi la alilonajn infanojn, aparte italajn infanojn el neofîciala, laborista fono, sed tio estas nura hazardo; tiuj infanoj nur okupis alie neokupitajn lokojn; krome, la lernejoj ne estas preparitaj akcepti infanojn, kiuj ne alstrebas univer-sitatnivelan edukadon.La franca, germana, italaj kaj nederlanda registaroj sufîce grandskale subtenas propralingvan instruadon alilande. Sed la brita registaro limigas sian subtenon al la infanoj de oficialuloj kaj soldatoj. Alikatego-riaj britaj infanoj, kiuj vivas eksterlande, ne ricevas helpon. Entute grava demando estas tiu pri la respondeco. Kun sufîca eduka helpo, la infanoj de migraj laboristoj povas igi pli bonaj membroj de la komunumo kaj povas helpi al la flksa enlogantaro kompreni la kulturan diversecon.La fînancado estas la kerno de la problemaro. Ekzistas pluraj eblaj solvoj, ekzemple monhelpo de la gastiganta lando, helpo de la lando de deveno de la infano, stipendioj por iuj kategorioj de infano, ks.Ekzemple, en la Lycée International de Saint-Germain-en-Laye, la salajro de la germanaj instruistoj estas pagata de la federaci-germana registaro. Kun escepto de unu pariza lernejo, sajne mankas aparta trejnado de instruistoj por plurecaj lernejoj. La plej multaj instruistoj akiras la kapablon dumlabore, kaj pro la movigemo ill ofte plueniras guste, kiam ili gajnis sperton. Laŭ intervjuoj en Eùropaj Lernejoj, la lingva kapablo de multaj instruistoj ne permesas fruktodonan internaciecan kontakton. La kunlabor-ado, do, disvolvigas en laŭfakaj au laùlingvaj grupoj. Aparte la instruistoj de la dana, nederlanda kaj irlanda lingvoj sentas sin izolitaj.Oni ne povas apartigi la problemaron de la infanoj disde tiun de la gepatroj. Ankaŭ ili ofte sentas problemojn de adaptigo, aparte la ofte izolitaj patrinoj. Movigema patrino ofte atendas kontaktojn père de la lernejo.Kroma grava kampo rilatas al la rekono de kvalifikoj kaj studperiodoj. Ekzistas Eùropa kaj Internacia Bakalaŭroj, sed movigantaj infanoj ofte ne atingos iUan nivelon, do restos sen atestilo.La rajtoj de la infanoj de laboristoj, kiuj movigas de unu stato delaKomunumo al alia estas fîksitaj per traktatoj, akordoj kaj reguloj. Temas interalie pri la rajtoj de lingvaj minoritatoj, el unu stato, en alia stato, laû dokumentoj de UNESKO kaj de UN. La rajtoj, substrekitaj en tiuj dokumentoj, fakte ne estas provizataj al multaj movigantaj infanoj. Trovigas diskriminado, parte finança. Oni nuntempe atentas la edukajn bezonojn de la infanoj de: eŭropaj funkciuloj; diplomatoj kaj soldatoj; riculoj, kiuj povas pagi la altajn kotizojn de privataj lernejoj; la anoj de kelkaj membrostatoj, kiuj provizas edukadon eksterlande per propra reto; kelkaj dungitoj de multnaciaj fîrmaoj.Oni povas resumi la esencajn trajtojn de tri kategorioj: Eùropaj Lernejoj; Internaciaj Lernejoj; kaj Naciaj Lernejoj Eksterlande. El tiuj, la lasta grupo estas la plej diversa. Komuna trajto estas nur, ke ili ciuj altiras movigantajn infanojn. Ekzistas oficialaj francaj, germanaj kaj nederlandaj lernejoj. Tiuj de aliaj naciecoj estas kutime privataj. Ili montras pozitivajn kaj negativajn trajtojn. Pozitive, ili estas en intima kunlaboro kun la eduka sistemo de la hejmlando kaj subtenas ties normojn. Negative, ili estas fundamente unulingvaj kaj tiel funkcias en izolo disde la gastiganta lando. Do, la infano ne gajnas per sia restado eksterlande. Krome, ili ne guas la subtenon de pluraj registaroj kaj ofte konsistigas gravan fînancan sargon por la gepatroj. Pristudo de la diversaj lernejoj permesas la konkludon, ke ekzistas ideala tipo de lernejo, el kiuj gajnus kaj la ne-indigenaj kaj la indigenaj gelernantoj. Oni povas fari klar-ajn rekomendojn pri la elekto de lingvo(j), la provizo de atestiloj, studprogramo diversa kaj ne nur univer-sitat-cela, pri helpo al la gepatroj, pri kultura kaj lingva kontaktoj kun la gastiganta lando, pri la trejnado de la stabo, kaj pri financaj aferoj.Tiuj trajtoj estis grandparte realigitaj en la John F. Kennedy School de Berlino, detale priskribita de Mackey (1972). Gi ne estas la sola solvo de la problemaro nek la sola modelo, sed estas interesa, merit-plena ekzemplo. Grava trajto tie estas la maniero kunigi gastiglandajn kaj eksterlandajn infanojn. La infanoj de la gastiganta lando provizas daùrecon, stabilecon kaj transkulturajn kontaktojn. Aliaj grandaj okcidentaj urboj gajnus el la kreado de multlingvaj lernejoj, por la bono de la movigantaj kaj la indigenaj enlogantoj.La jena referajo fontas en esplor-kontakto de la Generala Direktoraro pri Esplorado, Scienco kaj Edukado de la Komisiono de la Eùropaj Komunumoj sed neniel devigas ties respondecon.
Loading

Article metrics loading...

/content/journals/10.1075/lplp.3.3.02bae
1979-01-01
2019-10-23
Loading full text...

Full text loading...

References

http://instance.metastore.ingenta.com/content/journals/10.1075/lplp.3.3.02bae
Loading
  • Article Type: Research Article
This is a required field
Please enter a valid email address
Approval was successful
Invalid data
An Error Occurred
Approval was partially successful, following selected items could not be processed due to error