
Full text loading...
L. Verbeke verkas pri malgranda zono de nederlandaj kulturo kaj lingvo en ekstreme norda Francujo. Li apelacias al tut-nederlanda sinteno, kiu ne atentos la politikajn limojn, sed dedicos cion al la savo de la kulturo de Westhoek ("Okcidenta Angulo" de la nederlandlingva teritorio).Malgrau la franca centrigemo, la flandra kulturo bone rezistis gis meze de la 19-a jarcento, kiam la instruado de la nederlanda estis malpermesita. Reage, Flandra Komitato de Francujo estis fondita, kaj diversaj kulturaj agadoj sekvis. Post la unua mondmilito, Flandra Alianco de Francujo estis fondita, scd giaj estroj estis kondamnitaj en amasa proceso en Lille en 1948, meze de histeria, akuza etoso. Tiam, belgaj flandroj ekentreprenis pasojn por savi la nederlandan kulturon de Westhoek. La lasta sekcio de la verko de Verbeke temas pri la kreo de Komitato por Franca Flandrujo en 1948, kaj ties posta agado favore al la tieaj kulturo kaj lingvo.Ekde la komenco, L. Verbeke estas la sekretario de la Komitato. Li priskribas tri celojn de la movado: krei legmaterialon por la francaj flandroj, prezenti nederlandan teatron al la franc-flandra publiko, kaj iniciati la instruadon de la nederlanda en franca teritorio. Franca flandro, Sepieter, ec pretigis dialekt-an instrulibron; al tio Verbeke reagas kun miksitaj pensoj. Li preferus, ke la instruado de la dialekto estu nur transira stupo al la akiro de la nederlanda normlingvo. Sed eble iam, francaj flandroj fîksos regionan normon, krom la tut-nederlanda.La Komitato volas igi sin nenecesa. Tio eble okazos, pro la lastatempa aktivigo de la junaj francaj flandroj. La bibliografio estas helpa, aparte pri adresoj de instancoj, sed ne plena.